Mostrando postagens com marcador Videoj. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Videoj. Mostrar todas as postagens

Majo

(Originala titolo: Mês de maio)
Verkis: Almir Sater k Paulo Simões
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉiela bluo brilis,
Jam estas majo, kaj la retin'
Malfermiĝas pro
Tia kolor',
Jam estas majo,
La vivo splendas per ĉi glor'.

La suna lum' eniris
Tra la fenestro, invitis min
Al tre bela tago
Sen varmstupor',
Jam estas majo,
Mirigas min la sunfavor'.

Horizonto akvarela,
Ja nenies pentroag',
Kaj senfina aro stela
Montras, ke finiĝis tag'.

Nokto apenaŭ iĝis
Kaj venis luno kun ilumin',
Ombroj hontu tuj
Kaj iru for,
Jam estas majo,
Jen tempo revi sen angor'.

Kiu ne enamiĝis
Dum tia majo, pro la destin',
Tiu ne rezignu,
Alvenos hor'.
De la soluloj
Ja majo estas la mentor'.

Bona Tero, olda sfero,
Nin portanta al labor',
En estonto, kun espero,
Via estos la valor'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tuta sentimento

(Originala titolo: Todo o sentimento)
Verkis: Chico Buarque k Cristóvão Bastos
Traduko: Flávio Fonseca

Mi devas resti sen
Endormo ĝis konsum'
De l' tempo de ni du.
Mi devas porti en
Tempeton por plenum'
La lanton de l' brakum' kiun avidu.

Mi celas trovi en
La lasta ekmomento
La tempon por refaro de l' malfar',
Por kolekti tutan sentimenton
Kaj meti en korpon je ripar'.

Vin voli, jen esper',
Ĝis falo de la am'
Malsana, malsana.
Foriri, jen prefer',
En tempo por ke l' flam'
De ni du liberiĝu mem, spontana.

Kaj post la malproksim',
Vin trovi kun certeco
En ebla tempo de l' delikateco,
Kiam ni diros nenion,
Okazis neni',
Mi simple sekvos nur
Kvazaŭ sorĉita apud vi.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tervento

(Originala titolo: Terral)
Verkis: Ednardo
Traduko: Tarcísio Lima

Mi restus ĉe l’ plaĝoj blankaj
La sopirdona dunar’
Mia rigardo tre lacas
Senfine serĉe de l’ mar’
Ĉielo plenas je pac’
Sen kamentub’ aŭ fummaso
Ĉebruste jen misoj mil
Enlande plenas april’

Jen mia mana malpleno
Suna, sabla malĝeno
Ame-rima son’
Ame-riĉa sun’
Amerika Sud’!
Jen mi la kremo de l’ krizo
Mi la kromo de l’ grizo
Jen mi Ceara’!

Vilaĝ’, vilaĝeto
Mi ĉepordas kun peto
Antaŭ la vila’!
Kontraŭ la vila’, ve al la vila’!
Jen mi la kremo de l’ krizo
Mi la kromo de l’ grizo
Jen mi Ceara’!

La Plaĝo “de l’ Futur’”
Lumturoj praa kaj nova
Okuloj de l’ mar’
La okuloj de l’ mar’
La okuloj de l’ mar’
La praa mallumigita
Kaj la nova ŝaltita
Vivo blovas ĉi kaj for
Memlume, subfrumatene
Korpe ŝvite ĝuplene
Sursable finas amor’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.




Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales



Kantas kaj gitarludas: Tarcísio Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Vitor Mendes

Kia am’ estas ŝi
Singulara virin’
Pasis ŝi preter mi
Kaj rigardis nur min

Kapoturnis ŝi jen
Mi parolos pri am’
Ke ĝi venas al ni
Kaj estiĝas la flam’

Vidu, kiel la somer’
Tiu ĉi aper’
Varmas mia kor’
Pro rigard’ de l’ ulino la ven’

Kaj ĉi ven’ estas plen’
De la mar’ en okul’
Kaj jen ke estas ne
Por la amo la ul’

Sed nun jes, diru jes
Ĉesu ĉi atendad’
Mi ne dormas trankvile
Sen via amad’

Jen mi
Petas sed, ho ve, ne
Volas vi, lasas mi, volu Di’
Venos ja vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Somera sambo

Somera sambo

(Originala titolo: Samba de verão)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Wel

Vidu nur, kia am',
Preterpasa knabin'.
Malaperis sen dram',
Sed rigardis nur min.

Se ŝi venos ja mi
Diros tuj re kaj re
Ke am' estas pasi'
Por ĝu' de du, ĉu ne?

Kun brul' kvazaŭ de somer'
Ardas en desper',
Saltas, mia kor' nur por
Renkonti l' knabinon, ŝi: jen!

Kaj kun si portas ŝi
Maron en la rigard'.
Mokas min la destin',
Ĉi senfina hazard'.

Nur promes', mi sen jes',
Longas en ĉi desper'.
Sen ripozi en dorm',
Kun la pens' al tener'.

Ho ve, grandas la sufer'.
Kion do faru mi?
Mi en preĝ' , vi sur la: ter'!


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Somera sambo

Doloro

Verkis: Roger Borges sur teksto de Julio Baghy

Mi sidas sola kun mia doloro,
Kun mia penso, kun mia sopiro;
Silente fluas tra l’ nokta horo
La larmoj — senbrue, sen vido, sen miro.

Neniu venas por mildi la vundon,
Neniu demandas, kial mi ploras.
Kaj mia koro — sanganta, profunda —
En si mem mortas, en silento floras.

Ho, se mi povus, kiel infano,
Plori en sino de amo patrina!
Sed restas nur ombro kaj nokto vana,
Kaj mia doloro — sen nom’ kaj sen fino...


Rim: Poemo aperinta en la kolekto "Preter La Vivo" (1922).
Obs: Poema incluído na coletânea "Preter La Vivo" (1922).



Aranĝo: Artefarita intelekto


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Iliardo

(Originala titolo: Trilhares)
Verkis: Paulo Tatit k Edith Derdyk k Lua Tatit
Traduko: Flávio Fonseca

Steloj, kiuj en nokt' rotacias,
Ĉiuj estas en ĉielo nun.
Eĉ se dumtage mi ne konscias,
Ili brilas apude de l' sun'.

Iliardo da steloj kaj nur nun mi scias,
Ke ankaŭ plentage senĉese radias!
Kiel eblas tiomo da steloj?
Kiel eblas? Eĉ ŝajnas mar' da sableroj.

Sablo, kiu sur plaĝ' harmonias,
Ĉiuj grajnoj ripozas sur grund'.
En plenman' kiun mi disfrakcias
Ankaŭ ne kalkuleblas l' abund'.

Iliardo da eroj kaj nur nun mi scias,
Ke kvanto ilia kreskadas, defias!
Kiel eblas tiomo da eroj?
Kiel eblas? Eĉ ŝajnas ĉiel' da steloj.

Multa sablo, multaj steloj...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lunbano

(Originala titolo: Banho de lua)
Verkis: Bruno de Filippi k Franco Migliacci
Portugallingva traduko: Fred Jorge (el Tintarella di luna)
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Al la plaĝo iris mi
Tie mi bruniĝis tro
Riproĉis panjo, ne da sun'
Kaj nun mi volas nur lumon de l' lun'

Mi baniĝas en luno
Kaj blankiĝas kiel neĝo
Se lunlum' estas amika
Do neniel kontraŭ leĝo
Bonas revo romantika
Ho! Tre pura estas lun'

Sub la lumo de l' luno
En ĉi tia nokta splendo
Regas forto de l' magio
De l' magia amtranscendo
Bonas revo romantika
Ho! Tre pura estas lun'

Ĉi ĉi ĉi luna radio
Ĉi ĉi ĉi venas al nia mondo
Ho luno
Tuj venu ho pura lun'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pirateca koro

(Originala titolo: Coração pirata)
Verkis: Aldir Blanc k Nando
Traduko: James Rezende Piton

Mia pirateca koro
Sendistinge tuj kaperas
Sed l' animo jam divenas
Ke pagon, ĝi ĉiam liveras
- Kaj restas tutsola

Mia vivo tre liberas,
Nur en volo la valor'
Mi neniam senesperas,
Mi estas reganto de l' kor'
Ho! Deklar' de spegulo:
- Vi plu estas vi...

Mi tre amas la sukceson
Ĝin mi regas laŭ neceso
Estiĝas la rev' de infan'
Eraranto sen konfeso
Konsci' pri mia fon'
Sen ajna fordon'!

Se ne prosperas pasio,
Mi ne riproĉu al mi
Kaj ne lamentu pri ĝi
Vanos la situaci'
(1ª) Mi rekomencos de nulo kun rezignaci'
(2ª) Mi rekomencos sen bazo kun rezignaci'

Eĉ se homoj tute certas
Pri bonŝanco de l' favor'
Tamen mi tre zorge semis
Kiel min gvidis la kor'
Ho! Deklar' de spegulo:
- Vi plu estas vi...



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Novaĵoj pri Brazilo

(Originala titolo: Notícias do Brasil)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Bona novaĵo jen alvenas nun el Maranjan'
Ne per radio, televido aŭ per la ĵurnal'
Sed per la vento kiu blovas el la mara bord'
De Fortalezo, de Resifo, de Natal'

Oni aŭdadis la novaĵon en Belen', Manaŭs'
Ĵoan-Pesoo, Terezino kaj Arakaĵu'
Kaj de la nordo ĝi vojaĝis al la Pantanal'
Minas-Ĵerajso, sud-eosto, ĝis la sud'

Tie ĉi vivadas ĉi popolo respektinda
Sciu, bela estas la popolo, kiel belas am'
Tie ĉi vivadas ĉe la maro, ĉe rivero
La destino ĝia estas la kuniĝ'

La plej bela kanto estas ĉiam plej sincera
Sciu, ĉio kio belas estos ĉiam mirigaĵ'
Tie ĉi vivadas ĉi popolo bonfarema
Tre pli saĝa ol kelkia regvolul'

En ver' Brazilo estas klare ne nur mara bord'
Kaj multe pli, kaj multe pli ol suda region'
Ja bonaj homoj vivas dise tra nia Brazil'
Kaj certe faros bonan landon el ĉi lok'

Bona novaĵo jen alvenas nun el internland'
Ne per radio, televido aŭ per la ĵurnal'
Se oni frontos maron sed kun dorso al Brazil'
Oni ne faros bonan landon el ĉi lok'


Rim:
- Maranjan' kaj Minas-Ĵerajso (originale Maranhão kaj Minas Gerais) estas federacieroj de Brazilo.
- Fortalezo, Resifo, Natal', Belen', Manaŭs', Ĵoan-Pesoo, Terezino kaj Arakaĵu' (Fortaleza, Recife, Natal, Belém, Manaus, João Pessoa, Teresina kaj Aracaju) estas brazilaj urboj.
- Pantanalo (Pantanal) estas regiono en centro-okcidento de Brazilo.
- Ĉiuj geografiaj nomoj konformas al Vortaro Túlio Flores.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Todos os nomes geográficos foram traduzidos conforme o Vortaro Túlio Flores.

- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Akvo kaj vino

(Originala titolo: Água e vinho)
Verkis: Egberto Gismonti k Geraldo Carneiro
Traduko: Flávio Fonseca

Li ĉiutage promenadis kun sekeco ĉe la rando de la kort'
Je hor' mortinta, ŝton' mortinta, agonio kaj oranĝoj de la kort'
La vivo iris inter muroj kaj muregoj de silento
Kaj la hundoj kiuj gvatis lian dormon ne mem dormis
Vidis ombrojn je ŝveb', vidis ombrojn en ĝarden'

Mortinta lun', mortinta nokto, forta vento kaj bidaro sur pulvor'
Pro orkolora incendio provizora forkonsumiĝis la kor'
Kaj li komencis la serĉadon de fajregoj malrapide
Lia koro jam ne timis plu la flamon de l' infero
De l' tenebro sen fin'. Espereble tuŝos lin la am'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Rafas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Spuro

(Originala titolo: Rastro)
Verkis: Flávio Fonseca k Aglaia Souza
Traduko: Flávio Fonseca

Petrosel-odor' -
enorma forto -
tra la kvartalo
la tagon tutan.

La herba dolor' -
tra la naztruoj -
trenante vokas
la korpon tutan.

La bota tretant' -
malkompatema -
ignoras la spuron
de vivo tuta.

La voĉo dum kant' -
dolĉa akĉento -
fluge memoras
la teron tutan.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Voĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca
Mandolino: Victor Angeleas
Akordiono: Junior Ferreira


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nokta bildo

Verkis: Roger Borges sur teksto de Marjorie Boulton

Silentas ĉambro.
Nur lumo griza
De strata lampo
Tra kurten' filtra
Desegnas liniojn
Sur muro blanka

Mi aŭdas nenion
Sed propran sangon
Pulsantan trankvile
Kaj la pensojn
Tiktakantajn
Malantaŭ la okuloj

Kaj mi kuŝas
Sen sono,
Sen lumo,
Sed plena de vortoj
Ne dirindaj...


Rim: Poemo aperinta en la kolekto "Kontralte" (1955).
Obs: Poema incluído na coletânea "Kontralte" (1955).



(Muzikaranĝita de artefarita intelekto)

Kiam batos sun' surfenestre vian ĉambron

(Originala titolo: Quando o sol bater na janela do seu quarto)
Verkis: Renato Russo
Traduko: Vitor Mendes

Kiam batos sun' surfenestre vian ĉambron
Memoru ke
estas nur unu voj'
atendu ne, ke komenci povas ni
ĉion denove, ja eblas nun
Ja malhomecas la homaro
sed ankoraŭ estas ŝanco
la sun' venas por ĉiuj
estas ja ĉi tio ver'
Kiam batos sun' surfenestre vian ĉambron
Memoru ke
estas nur unu voj'
antaŭnelonge kredis ni
ke ni povus ja la mondon ŝanĝi
kiu rabis la kuraĝon
nur dolor'
venas dolor'
de la deziro
por ne esti dolor'
Kiam batos sun' surfenestre vian ĉambron
Memoru ke
estas nur unu voj'



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Madalena

(Originala titolo: Madalena)
Verkis: Ivan Lins k Ronaldo Monteiro de Souza
Traduko: Vitor Mendes

Ho, Madalena
Sentas mi en mia kor’
Ke la mar’ estas nur guto
En kompar’ al mia plor’

Sed se mi ploras
Kiam nia amo floras
Tuj la suno koleriĝas
Kaj post montojn ĝi kaŝiĝas

Ho Madalena,
Via am’ estu nur mia.
Kaj ne estu dubo ia
Pri ĉi tiu amo nia.

Kaj eĉ la luno,
Pri ĉi tiu am' konfirmas
Kaj jen nia am’ persistas
Ĉu se ĝojas, ĉu se tristas



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Antaŭen, Brazil'!

(Originala titolo: Pra frente Brasil)
Verkis: Miguel Gustavo
Traduko: Flávio Fonseca

Hej, jen milionoj kun ni:
Antaŭen, Brazil'
De mia pasi'!

Ĉiuj kune iru,
Antaŭen, Brazil'!
Vivu la naci'!

Kaj subite jen tiu avangarda ardo,
Eĉ ŝajnas, ke tutas Brazil' tie ĉi,
Ĉiuj ligitaj per ĉi emoci',
Ĉiuj en sama pasi'.

Ĉiuj kune iru,
Antaŭen, Brazil', Brazil'!
Vivu la naci'!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Albatante la pordon

(Originala titolo: Batendo a porta)
Verkis: João Nogueira k Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca

Saluton, vi!
Ĉu fartas bone?
Vi senbezone transloĝiĝis de ĉi tie
Pro bias'.

Eniru vi,
Restu laŭvole,
Kaj ne atentu la simplecon
De ĉi domo, post via forlas'.

Sidiĝu vi,
Trankvile spiru.
Se vi sopiras amon jam
Malaperintan tie ĉi,

Ne per parol',
Nek pro sufer',
Nek sen konsol',
Vi certe tiel al mi ne konvinkos,
Tiun artifikon
Mi rifuzas nun pli.

Ne memreklam',
Nek firigard',
Eĉ ne malam'.
Eĉ se vi forte albatos la pordon,
Ĉi tie enorde mi restos sen vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pordo de suno

(Originala titolo: Porta do sol)
Verkis: Mestre Fuba
Traduko: Lívio Lima

Ni estas la pordo de Sun’
De ĉi tiu tropika land’
Ni estas verdarbar’ kaj la espero
Ni estas sun’ de la finoriento

La luno faris poemon
En kokosarbara foli’
En la sabloj vian nomon mi skribis
En la koro de la finoriento

La lumo de la intern’
Ĝi brilis en la ĉefurb’
Kaj heligis ĉielon de Borborema
En Cariri de la finoriento

Hajlo Sertão, la Brejo kaj Borborema
Kiuj salutas la finorienton

Por vin brakumi venis somera varm’
Ĉi tiu ĝojo estas ĉe la mar'



Voĉo: Jany Santos
Gitaro: Zé Reinaldo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La tongo de l' mirongo de l' kabulete'

(Originala titolo: A tonga da mironga do kabuletê)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Mi bosanovemas
Jen mi tia tio
Mi eksterproblemas
Pro sakra elkrio

Vi, kiu aŭdas kaj mutas
Vi nur rigardas sen vid'
Ĉi diro ja rezolutas
Vi nepre lernos kun fid'

La tongon de l' mirongo de l' kabulete'

Mi bosanovemas
Jen mi tia tio
Mi eksterproblemas
Pro sakra elkrio

Vi, kiu legas sen bazo
Vi, kiu preĝas sen kred'
Provas eniri sen pazo
Vi nepre vivos sen pled'

En tongo de l' mirongo de l' kabulete'

Vi nur ŝajnigas pripenon
Neniam iras al fin'
Mi ĵetos sur vin malbenon
Mi nepre irigos vin

Al tongo de l' mirongo de l' kabulete'


Rim: laŭ Wikipedia, la poeto Vinicius elektis la esprimon de la titolo pro ĝia sonoreco, sen semantika valoro, sed posedanta altan sugestian valoron. La kanto iĝis fama, kaj tiam la esprimo iĝis uzata kiel sakra elkrio. Same, en Esperanto la esprimo estas sensignifa, sed povas esti energiplena.
Obs: segundo a Wikipedia, o poeta Vinicius escolheu a expressão do título pela sua sonoridade, sem valor semântico, mas com alto valor sugestivo. A música ficou famosa, e na época a expressão se transformou numa exclamação de xingamento. Da mesma maneira, em Esperanto a expressão é sem significado, mas pode ser cheia de energia.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Restu

(Originala titolo: Fica)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Diru, ke vi ne min fidas,
Ke mi ne min bridas
Sen ia rezon'.
Diru, ke mi ofendivas,
Ke mi fiaktivas
Kaj ĉiam nocivas
Al komuna bon'.

Klaĉu pri domaĉo nia,
Ke ĝi estas fia,
Ne vidinda lok'.
Vipu min pro sambo mia,
Pro bilard' mania,
Kaj ĉar mi parolas per mok'.

Sed restu,
Sed restu apud mi!
Vi eliras kaj ne diras
Kien iras kaj mi miras
Sen eksci' pri la reven'.

Diru eĉ al kiu pasas,
Ke mi nur kaŝasas
Pli ol amas vin.
Vole vi min embarasas,
Insultoj amasas,
Hontplena min lasas, sen fin'.

Sed restu...

Diru, ke mi ne prosperas,
Ĉar mi malaperas
Kun gajnita mon'.
Diru, ke mi ja danĝeras,
Ke mi degeneras,
Kion plu malveras, pardon',

Sed restu!
Sed restu, mia am',
Ĉar eble io,
Misatent' aŭ poezio,
Kaŭzos ĝuon en restad'.


Rim: "Kaŝaso" estas brazila sukerkana tipa brando (laŭ Vortaro de Túlio Flores). Kaj la verba formo ĉi tie estas uzata kiel poezia licenco, kun la signifo "kaŝasumas", tio estas, drinkas tro da kaŝaso.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).