Mostrando postagens com marcador Benedito Lacerda. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Benedito Lacerda. Mostrar todas as postagens

Kara Adamo

(Originala titolo: Querido Adão)
Verkis: Benedito Lacerda k Oswaldo Santiago
Traduko: James Rezende Piton

Adam', kara, hej, Adam',
Ĉiuj scias, ke al vi mankis la saĝo
El Paradizo pro fia serpento
Nia Sinjoro vin forpelis al vilaĝo

Adam'-Adam'-Adam'!...

Sed en l' alia flank', via kor' je amomank'
Iam tute, tute senigita de la am',
Ĝi kreskis kaj daŭras la rava pek'
Por l' eterneco, ho, Adam'!

Kaj nun-kaj nun-kaj nun!...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝardenistino

(Originala titolo: Jardineira)
Verkis: Benedito Lacerda k Humberto Porto
Traduko: nekonata

Ĝardenistino, kial vi malĝojas?
Kio okazis, diru tuj al mi...
“La kamelio falis el la branĉo,
Dufoje ĝemis, kaj jen mortis ĝi”

Ĝardenistino, ho mia kor’,
Ne ĉagreniĝu ĉar la mond’ estas por vi,
Certe vi estas pli bela
Ol mortinta kameli’.


Rim: Se vi scias, kiu estas la tradukinto, informu al ni!



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Ĝardenistino
Ĝardenistino
Ĝardenistino

Ĝardenistino

(Originala titolo: Jardineira)
Verkis: Benedito Lacerda k Humberto Porto
Traduko: Pastro Machado

Ĝardenistino, kial vi malĝojas?
Kio malbona estas nun al vi?
— La kamelio falis de la branĉo,
Sopiris, mortis jen apud mi.

Ĝardenistino, koramatino.
For la malĝojo, via estas ĉio, ĉio
Multe pli vi bela estas
Ol mortinta kamelio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Ĝardenistino
Ĝardenistino
Ĝardenistino

Petro, Antono kaj Johano

(Originala titolo: Pedro, Antônio e João)
Verkis: Benedito Lacerda k Oswaldo Santiago
Traduko: Vitor Mendes

Ĉe l' edziĝo de Anton'
Petro en aŭdaca far'
La filinon de Johano
Forrabis ŝin de la altar'

Lignofajro arde brulas
Iras alte la balono
Kaj Petro ridas feliĉe
Dum ploras malĝoja Antono

Jen mi finas ĉi rakonton
Lignofajro ne plu restas
Johano konsolis Antonon
Kiu nun ebria estas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝardenistino

(Originala titolo: Jardineira)
Verkis: Benedito Lacerda k Humberto Porto
Traduko: nekonata

Ĝardenistino, kia malĝojego,
Kio malbona estis nun al vi?
La kamelio falis de la branĉo,
Sopiris, mortis, jen apud mi.

Ĝardenistino, koramatino,
For la malĝojo, via estas ĉio, ĉio,
Multe pli vi bela estas
Ol mortinta kamelio


Rim: Se vi scias, kiu estas la tradukinto, informu al ni!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Ĝardenistino
Ĝardenistino
Ĝardenistino

Ĝardenistino

(Originala titolo: Jardineira)
Verkis: Benedito Lacerda k Humberto Porto
Traduko: Sylla Chaves

Ĝardenistino, kial vi malĝojas?
Pro kio do tiel ploras vi?
— Ĉar ĝemetante falis el la branĉo
kaj lastaspiris mia kameli'...

Ĝardenistino, ho amatin'!
Tuj reĝojiĝu, ĉar la mond' estas por vi,
kaj vi estas ja pli bela
ol mortinta kameli'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Ĝardenistino
Ĝardenistino
Ĝardenistino