Mostrando postagens com marcador Oswaldo Santiago. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Oswaldo Santiago. Mostrar todas as postagens

Kara Adamo

(Originala titolo: Querido Adão)
Verkis: Benedito Lacerda k Oswaldo Santiago
Traduko: James Rezende Piton

Adam', kara, hej, Adam',
Ĉiuj scias, ke al vi mankis la saĝo
El Paradizo pro fia serpento
Nia Sinjoro vin forpelis al vilaĝo

Adam'-Adam'-Adam'!...

Sed en l' alia flank', via kor' je amomank'
Iam tute, tute senigita de la am',
Ĝi kreskis kaj daŭras la rava pek'
Por l' eterneco, ho, Adam'!

Kaj nun-kaj nun-kaj nun!...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Petro, Antono kaj Johano

(Originala titolo: Pedro, Antônio e João)
Verkis: Benedito Lacerda k Oswaldo Santiago
Traduko: Vitor Mendes

Ĉe l' edziĝo de Anton'
Petro en aŭdaca far'
La filinon de Johano
Forrabis ŝin de la altar'

Lignofajro arde brulas
Iras alte la balono
Kaj Petro ridas feliĉe
Dum ploras malĝoja Antono

Jen mi finas ĉi rakonton
Lignofajro ne plu restas
Johano konsolis Antonon
Kiu nun ebria estas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).