Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’.
Detaloj tiel simplaj pri ni du,
Fariĝas tiom gravaj pri l’ forges’,
Kaj ofte restos en via memor’
Vi sentos, jes.
Se alia longharulo ekaperos sur la strato,
Kaj tio portos saŭdadon al vi, jen nur vi kulpas;
La brua ronko de l’ veturil’ lia
La senkolora pantalono, vere pro l’ malnov’
Do, senprokraste mi ĉeestos en
Via memor’.
Se iu tuŝos vin samkiel mi, diru nenion,
Ĉar tiel vi evitos voki min, anstataŭ tiun.
Pensante ĝui amon dum moment’
Klopodas vi aflikte ĝis la fin’,
Kaj tiam eĉ dum momento pensos
Vi je mi.
Mi scias, ĉi detaloj malaperos tra la vojo
De l’ tempo kiu ŝanĝas amon je preskaŭ nenio.
Sed tio ankaŭ estas la detal’
Ĉar granda amo daŭre vivos ja,
Kaj vi pro tio rememoros min
Dum la vivad’
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin'
Detaloj tre malgrandaj de ni du
Al ni ne eblas tute la forges’
Kaj ĉiun horon venos tiuj ĉi
Al vi sen ĉes’.
Se iam venos al vi multharulo
Kun trajto mia,
Kaj tio portos al vi resopiron,
Kulp’ estos via,
Kaj li parolos Esperanton kiel mi
Kaj t-ĉemizojn esperantajn uzos li
Kaj tiam certe tuje via pens’
Estos pri mi.
Mi scias ke alia vir’ vin flatas
Ĉe la oreloj
Per amaj vortoj same kiel mi
Tio estas ŝeloj
Nur ŝeloj ĉar ne estas mia am’
Kaj eĉ forgeso mia de l’ akuzativ’
Kaj jen ĉi hore estos mi
En via viv’...
En via ĉambro estos vi en pens’
Solecan nokton
Serĉanta sopirante antaŭ dorm’
La mian foton,
Sed ja ne estas mi sur foto ĉi
Sed la rideton mian vidos vi
Kaj ĝuste tiam tuta via pens’
Estos pri mi.
Se iu tuŝos vian korpon kiel mi
Restu silente
Ne diru mian nomon nekonscie
Maldiligente
Juĝante ke vi tiam havas amon
Malesperante vi klopodas ĝis la fin’
Kaj ankaŭ tiam jen ne povos vi
Forgesi min
Detaloj tiaj malaperos ja
Dum viv’ pro tio
Ke l' tempo-strat' kondukas amon al
Preskaŭ nenio;
Sed estas “preskaŭ” ja plia detalo
Al granda am’ ne eblas veni ajna fin’
Pro tio ĉio vi neniam plu
Forgesos min
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min
Dum multa tempo vivos mi ĉe vi
En via sin'
Ne finsukcesos via pen’
Forgesi min...
Jen mi batuqueiro d' Aruanda Mi venis tamburi tie ĉi Por savi popolon de Bahia Permeson por danci petas mi
Maculelê, maculalá Obê obê obá obá
Militglavon tien mi alportas Kaj blankan standardon de Oxalá Sur brust' mia stelo radiantas Ekkrio por pac' de orixás
Maculelê, maculalá Obê obê obá obá
Rim: Tiu ĉi kanto troveblas en la albumo Brazila akvarelo, de Vida Jerman. Rim2: La tradukintino decidis ne traduki kelkajn tipajn brazilajn vortojn. Jen ili: - Maculelê (esperante makuleleo) = folklora brazila danco deveninta el afrika kaj indiĝena kulturoj, kiu ŝajnigas triban lukton per bastonoj. - maculalá, obê obê obá obá = sensignifaj vortoj, cele al ritma kaj sona efektoj. - batuqueiro = batukisto. - Aruanda = koncepto trovebla en religioj influitaj de la afrika kulturo. Temas pri loko en la spirita mondo, iom varia laŭ la religio, sed ĝenerale simila al speco de paradizo. - Bahia = la ŝtato Bahio, aŭ Baio. - Oxalá (esperante Oŝala') = La plej grava kaj respektata oriŝao en la afrikdevenaj religioj. - Orixás (esperante oriŝaoj) = Diecoj de la joruba religio, kiuj reprezentas la fortojn kaj la elementojn de la naturo.
Do kiam la blankan sablon tuŝetos via pied’ Kaj iĝos hararo via de l’ blua marakvo pred’ Ovriĝos fenestroj kaj pordoj tuj kun ĝojo pro via ven’ Kaj ploros vi kun rideto, veninte al hejma ben’
Sub bunta beleco de hararo via Ja sin kaŝas histori’ el la mondo malproksima Sub bunta beleco de hararo via Ja sin kaŝas la deziro resti por moment’ intima
En strato kie vi iras, kaj ankaŭ en via hejm’ La lumoj kaj la koloroj ja eble fascinaj plej Ne tuŝas sopiran rigardon per alvoko de la feliĉo Vi revas pri l’ hom’ alia, vi revas pri l’ renkontiĝo.
Sub bunta beleco de hararo via...
Estas trista via rigardo dum promen’ tra l’ posttagmezo Bruston vian plenigas revoj kaj la sopira pezo Sed en iu ajn tago venos vi kun ridet’ iriza Laŭ la blanka sablo paŝos, laŭ via mond’ paradiza.
Jen vin mi serĉis ade, Ĉar dum pens' pri vi Mi kuris kontraŭ tempo. Forĵetis mi la tagojn Sen ekvidi vin, Kiel el filmo Partojn sen valor'. Mi retrofleksis la horojn, Iom priŝtelis. Mian vojon mi modelis Ĝis al via kor'.
Mi supreniris monton, Sed ne kiel korpo, Tamen sentimento. Mi eĉ surprizis sunon Antaŭ sunnaskiĝ', Transpasis noktojn Sen vigligi min. Kaj tra malantaŭa pord' De l' domo serena Mi enirus plena, Vin vidus jena, Konfuza pro l' fascin' De mia ven' Mil tagojn antaŭ ol ekkoni vin.
Bontrovo foje nur ofendas, Pro tio nun mi klare min defendas Ja kontraŭ doloro de l' saŭdado, Kiu en plej alta grado Ĉagrenas per invado.
Batuko: jen privilegio. La samb' lerneblas ne en gimnazio, Ĉar samb' estas plora ĝoj' pri io, Estas rida nostalgio Ene de melodio.
Pro tio nun al Penjo mi irigos ŝin, Por ke kun ĝoj', mia brunin' Kantu por la glor' Kaj kun harmonio, Tiun tristan melodion De mia sambo, kvazaŭ preĝon el la kor'.
La sambo, laŭ kredinda fonto, Ne venas de la urbo nek de l' monto. Kaj se elteniĝos la pasio, Oni certos pri la scio: Venas ĝi el la mio.
Rim: Penjo estas aludo al Preĝejo de la Penjo (foto), konstruita sur alta monto kaj tre konata en la urbo Rio-de-Ĵanejro. Etimologie, la vorto "penjo" (portugallingve "penha") signifas "roko".
Aperas ĉio kun la son', Aperas ĉio kun la son', La suna guto bolas kaj la akvo milde dancas kun la vivo!
Infanoj kantas vivan sonon, Infanoj kantas vivan sonon, La anasoj akvon tuŝas kaj la rido ekaperas en kontemplado!
Kantos mi belan kanzonon de la suna akva sono, ĉiam kiam birdo flugas ekaperas nova tono, se la volo daŭras kreski, do ni sentu tian bonon, por ke kune do ni aŭdu la magitrumpetan sonon!
Kaj ekde la komenco de nia tago ni ekvidas kie kreskas fare... Kaj iras ni kun priserĉo pri vera gajo kunreste kie oni sentas bone! Kaj tre subite ekaperas dancetema birdo kiu mirigas ian akvon kavete... Ĝi miksas ĉion profitante la ekskluzivecon kaj banas sin tute plaĉe kontente!
Kiam la birdo ekflugas, ĝi lasas amuzon, pli iĝas kolora... Kaj per la movo de l' vento plenigas konsenton por nia vidad'! El ĉia formo de venko evidentas la sento pri vivo ekflora... Kaj por la nova momento grandigas l' atenton por ĉia sonar'!
Rim: registrita en la KD Internacia Lingvo. Memeldona, 2007. Obs: gravada no CD Internacia Lingvo. Independente, 2007.