Mostrando postagens com marcador Roberto Barbosa. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Roberto Barbosa. Mostrar todas as postagens

Krajonpinto

(Originala titolo: Ponta de lápis)
Verkis: Roberto Barbosa k Marcus Maceió
Traduko: Aristóphio Alves Filho k James Rezende Piton

Krajona pinto,
Mi skribas “videblas amo”
Mi veturis maron supren
Estis vi en Masejo’.
Mia sireno,
Ponta Verde, Paĵusara,
Via brak’ min lulas
Saŭdado pri Masejo’.

M de la mar’,
A kiel am’,
S de la sun’, kares’ kaj mar’ de Masejo’,
E de eterna
J de juvelar’
Oj, Masejo’, vi mian koron tenas plu!

Kia saŭdado pri l’ sal’, ĉiel’, la sun’ de Masejo’
Kia saŭdado pri l’ sal’, ĉiel’, la sun’ de Masejo’
Kia saŭdado pri l’ sal’, ĉiel’, la sun’ de Masejo’
Kia saŭdado pri l’ sal’, ĉiel’, la sun’ de Masejo’


Rim:
- Ponta Verde kaj Paĵusara (originale Pajuçara) estas plaĝoj en la brazila nordorienta urbo Masejo'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).