Mostrando postagens com marcador Renato Rocha. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Renato Rocha. Mostrar todas as postagens

Blanka tago

(Originala titolo: Dia branco)
Verkis: Geraldo Azevedo k Renato Rocha
Traduko: Vitor Mendes

Venu vi kun mi
Nur por mi venu vi
Per koro
Jen por vi estos sun'
Se brilos la sun’
Aŭ la pluvo
Se pluvos al ni
Venu vi kun mi
Kien ni alvenos en par’
Ĉu en placo, aŭ rando de l’ mar’
Ĉu en mezo de dista montar’
En ĉi blanka tago
Se blankas kolor'
Jen mi kantas per la tuta kor'
Se nun venos vi, vi kun mi
Se por vi venos vi
Per koro



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La luno

(Originala titolo: A lua)
Verkis: Renato Rocha
Traduko: Flávio Fonseca

La luno
Kiam sin movas
Ĝi novas
Kreskas aŭ nur
Duonas
Ĝi plenas
Kaj kiam sin movas
Malkreske venas
Poste ĝi lunas novaŝtupe
Bis!

Kiam sin movas
Ĝi novas
Kreskas aŭ nur
Duonas
Ĝi plenas
Kaj kiam sin movas
Malkreske venas
Poste ĝi lunas nove

Dupo kredis
Ke ĝi malnovas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).