Mostrando postagens com marcador Elba Ramalho - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Elba Ramalho - I. Mostrar todas as postagens

Kiel citron'

(Originala titolo: Qui nem jiló)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Querino Neto

Se venas memorspur' pro hazard'
Pri la amato de pasintec'
Saŭdado venas sen lament'
Por ke rezonu la hom',
Ke ĝi vivantas en bon'
Sen sufersenc'

Se tamen ni sopiras kun ard'
Al kiu aldestinas l' aprec'
Saŭdado samas al turment'
Min bone konas la sent'
Rompiĝas kor' en plurpec'

Ho, se revenus dekad'
De tiu amoburĝon'
Ne estus plu la saŭdad'
Acida kiel citron'
Sed sentoj agu laŭ dec'
Ne estu vea invad'
Saŭdado, jen rimedo: kantad'
Saŭdado, jen rimedo: kantad'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Querino Neto
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Blanka tago

(Originala titolo: Dia branco)
Verkis: Geraldo Azevedo k Renato Rocha
Traduko: Vitor Mendes

Venu vi kun mi
Nur por mi venu vi
Per koro
Jen por vi estos sun'
Se brilos la sun’
Aŭ la pluvo
Se pluvos al ni
Venu vi kun mi
Kien ni alvenos en par’
Ĉu en placo, aŭ rando de l’ mar’
Ĉu en mezo de dista montar’
En ĉi blanka tago
Se blankas kolor'
Jen mi kantas per la tuta kor'
Se nun venos vi, vi kun mi
Se por vi venos vi
Per koro



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ŝoto de la knabinoj

(Originala titolo: Xote das meninas)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: James Rezende Piton

Jamakaru', kiu floras en senpluvo
Indikas pluvon tuj, por la baldaŭa hor'
La junulino, kiu lasas sian pupon
Montras, ke ies am' instaliĝas en la kor'...
Ne nur pri ŝtrumpoj kaj la ŝuoj kun talono
Revas ŝi ankaŭ pri rob', la ĉemizoj iru for!

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...

En la maten' ŝminkaĵ' preludas
Ŝi reve nur suspiras,
La patro senkonkludas...
Vizit' al kuracist' - jen kion li altrudas
Ŝi fastas kaj ne lernas,
Ne dormas, ne plu ludas...

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...

Sed la doktor' sen ekzameno
Tuj vokas ŝian patron kaj diras kun sereno
Normale por la aĝo, daŭros la ĉagreno,
Ne estas kuracilo por tiu fenomeno...

Ŝi pensas nur
Kaj nur pri amindum'...


Rim: Jamakaru' estas tipa brazila kakto, kiu floras rare (vidu angle en Wikipedia).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La Argonaŭtoj

(Originala titolo: Os argonautas)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Flávio Fonseca

La barko, ho mia kor' ne eltenas
Tian turmenton kaj ĝojon
Kaj ĉe mi, kor' ne kontentas
La tago, la marko, ho mia kor'
Haveno, ne

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, nokta ĉielo tre bela
Rido libera, perdita
Horizonto, frumateno
La rido, la arko de l' frumateno
Haveno, nenie

Navigado precizas
Vivado ne precizas

La barko, aŭtomobilo brilanta
Relo libera kaj bruo
De la dento sur la vejno
La sango, la marĉo, la bruo lanta
Haveno, silento


Rim: En la originala teksto troviĝas vortludo, ĉar la portugallingva vorto "preciso" havas du sencojn: "necesa" kaj "preciza"; kaj popola diraĵo tekstas "navegar é preciso", t. e. "navigado necesas". Do Veloso volas diri, ke "navigado necesas, tamen vivado ne precizas", uzante la saman vorton. La tradukinto decidis same uzi saman vorton, ĉar ja navigado ankaŭ precizas...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ve, kia resopiro pri vi

(Originala titolo: Ai que saudade d’ocê)
Verkis: Vital Farias
Traduko: James Rezende Piton

Vi tute ne supriziĝu
Se iam venos kolibr'
Viziti vian dompordon,
Vin kisi kun granda vibr'
Jen kiso en komisio
Por kontentig' de l' pasio,
Delonge nur nostalgio,
Mi resopiras pri vi

Se iam vi rememoros
Vi skribu noton al mi
Vi tuj ĝin sendu per poŝto
Kun kelkaj frazoj, lini':
Delonge nur nostalgio,
Por kontentig' de l' pasio,
Jen kisoj en komisio
Ho resopiro sen fin’

Kaj se nia amindum'
Plu restas en la memoro
Ĉiam mia forvetur'
Al vi estigis tuj ploron
Tra la vojo miaj larmoj
Por kio tia destin'
La labor' nur mia sorto
Mi amas sendube vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Paralele

(Originala titolo: Paralelas)
Verkis: Belchior
Traduko: Flávio Fonseca

Ene de aŭto, sur la voj’, je cent en horo, karulin’,
Vi havas nun nur la karesojn de l’ motor’
En oficejo, dum labor’, mi plu riĉiĝas,
Ju pli mono multobliĝas, des pli feblas mia kor’

En ĉiu hidrarga lumo brilas via okulhel’
Kaj tra placoj, viaduktoj, vi ne pensas pri reven’, pri reven’, pri reven’

Sur Korkovado, brakomalferme jen mi
Kopakabane ĉi-semajne, mar’ en mi
Kiel perversas en la koro la juneco
Kiu komprenas nur kruelon de l’ pasi’

Kaj paralele sur la vojo spuroj restas, atestas,
Ke vi forestas, ke vi kuras for de vi
Apartamente, oketaĝe, mi tra fenestro
Krias kiam l’ aŭto pasas: via senfin’ estas mi, jen mi, jen mi, jen mi

Sur Korkovado, brakomalferme jen mi
Kopakabane ĉi-semajne, mar’ en mi
Miaj paseaj papilioj sidiĝadas
Sur la asfaltaj mil ĝardenoj ĉirkaŭ vi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto-birdo

(Originala titolo: Assum preto)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Vitor Mendes

Kia bela la natur’,
sun’ printempa, flor-odor’,
sed kanto-birdo, povra blindulo,
sen vido kantas, ve pro dolor’

Eble pro la malsaĝec’
aŭ pro la pleja malbon’,
oni trapikis ĝiajn okulojn
por plibonigo de ĝia son’.

Kanto-bird' estas libera,
Sed ne povas flugi for';
Multe plibonas vivo en kaĝo
Kun vido al la ĉiel-kolor'

Kanto-birdo, mia kant’
Kiel via tristas ĝi;
Oni forrabis mian amaton
La okullumon, ho ve de mi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sabiao

(Originala titolo: Sabiá)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: Flávio Fonseca

Al ĉiuj mi ripetas "psiŭ" (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Demandante pri ŝi ja (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Mia koro estas tiu
Kiu ade diras "psiŭ"
Ankaŭ al la sabia'

Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Ĉar vi ĉien flugis jam (sabia')
Ĉar vi bone aŭdas ĉiujn
Estu via dir' balzam' (sabia')

Kompatu min (sabia')
Kaj diru nun (sabia')
Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Kie estas mia sun' (sabia')


Rim: "Psiŭ" estas sonfiguro uzata por alvoki iun (ankaŭ uzatas la formo "psst").


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Turdo

Nova tempo

(Originala titolo: Novo tempo)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

En nova tempo
Malgraŭ tiom da punoj
Ni estas kreskivaj
Ni estas atentaj
Ni estas pli vivaj
Por helpadi nin
Por helpadi nin
Por helpadi nin

En nova tempo
Malgraŭ ĉiuj danĝeroj
De l' fortoj sovaĝaj
De l' noktoj teruraj
Ni estas kuraĝaj
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin

Por ke nia espero
Estu pli ol venĝemo,
Estu ĉiam irejo,
Postlasita emblemo.

En nova tempo
Malgraŭ tiom da punoj
Kaj agoj lacigaj
Kaj agoj maljustaj
Ni estas instigaj
Por helpadi nin
Por helpadi nin
Por helpadi nin

En nova tempo
Malgraŭ ĉiuj danĝeroj
Kaj ĉiuj pekadoj
Kaj ĉiuj eraroj
Ni estas la spadoj
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin

Por ke nia espero...

En nova tempo
Malgraŭ tiom da punoj
Ni iras en scenojn
Ni iras sur stratojn
Rompante katenojn
Por helpadi nin
Por helpadi nin
Por helpadi nin

En nova tempo
Malgraŭ ĉiuj danĝeroj
La homoj troviĝas
Kantantaj sur placo
Kun spita aŭdaco
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin



Kantas: Isabella Araújo
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi volas sambon

(Originala titolo: Eu quero um samba)
Verkis: Haroldo Barbosa k Janet de Almeida
Traduko: Paulo Nascentes

Mi volas sambon preta nur por mi
Ĝui ja, solvi ja, frui ja
Mi volas melodion tia ĉi
Sambu mi do, sambu mi do
Sambu mi do, ĉar en la sambo scias mi
Nur ĝuad’, solviĝad’, fruiĝad’
Dum tuta nokto ĝis sun-ekaper’

Aj, sambo finiĝanta
Mi restas trista ho
For melankolio
La ĝoj’ estu mia
Ene ĉi de mia kor’



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pavo misterplena

(Originala titolo: Pavão mysteriozo)
Verkis: Ednardo
Traduko: Flávio Fonseca

Ho pavo misterplena
Birdo tre bonvena
En via flugado kaŝas sin la viv'
Aj, se mi kurus tiel
Tra ĉieloj, tiel
Trafus min alia perspektiv'

Ho pavo misterplena
En ĉi vosto ventumila
Gardu min humila
De ia naiv'
Evitu mian honton,
Mian fruan morton
Ĉar min movas iniciativ'

Ho pavo misterplena...

Ho pavo misterplena
Ho birdo tre bonvena
Dum nokto helpu kanti
Kun aŭ sen motiv'
Disverŝu la fajrerojn
Forigu tondron, ve
Malfaru ĉion kio, ho
Ne estas ĝusta, ne

Ho pavo misterplena,
Birdo tre bonvena,
Grafo mavmiena
Baldaŭ iĝos triv'
Ne timu, ho fraŭlino
Nian sorton ĉi-milite
Ili ja multas
Sed nepre sen flugiv'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Verdblanka rozo

(Originala titolo: Ciranda da Rosa Vermelha)
Verkis: Antonio Baracho da Silva
Versio: Tarcísio Lima

La dolĉa kiso de la kant’ en nia buŝo
La espertuŝo de l’ Cirando inter ni
Ni ĉiuj, voĉe, paŝe, korpe, ĝudelice
Ĉiu kantas siavice, jen la festo tie ĉi

Ho, Verdblanka Rozo, ho, Kvinpinta Stel’
Verda flago, verda stelo
Super ni, sub la ĉiel’

Batas tamburoj laŭkadence de l’ vekiĝo
Flirta vertiĝo de la paŝ’ en nia kor’
Ni ĉiuj kantas, kaj sentame kaj sentime
Venas vortoj, fluge, rime, malkonkordo fuĝas for


Rim (N.T.): Dediĉita al la samideanoj Wilson Brígido kaj Benedicto Silva.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Rondodanco de la ruĝa rozo

Ĵoazujo

(Originala titolo: Juazeiro)
Verkis: Luiz Gonzaga k Humberto Teixeira
Traduko: Darcy Gaia

Ĵoazujo, min respondu,
ĉar mi estas en angor',
ĵoazujo, ho amiko,
kie estas mia flor'?
Aj, ĵoazujo, ŝi neniam plu revenis,
aj, ĵoazujo, kie estas mia flor'?

Ĉu vi jam ne plu memoras
kiam min amadis ŝi,
en vesperoj viaombre
paroladis ŝi kaj mi.
Aj, ĵoazujo, kiel krevas mia kor',
aj, ĵoazujo, kie estas mia flor'?

Ĵoazuj', al mi konfesu,
mia ne estas la kor'
junulina, ĉar vi ploras
solidara je dolor'.
Aj, ĵoazujo, se mi restos sur la ter'
aj, ĵoazujo, ne min lasu je sufer'

Ĵoazujo, la destinoj
niaj estas kunligitaj
sur la trunko via estas
nomoj du de ŝi skribitaj.
Aj, ĵoazujo, mi ja estas en sufer'
kaj ke mi mortu, jen al vi de mi prefer'.


Rim: Ĵoazujo - (Ziziphus joazeiro), botanika specio de la familio de Ramnacoj, simbolo de la kaatingo de la brazila nordoriento. (Fonto: Vikipedio)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vi certe sekvos min

(Originala titolo: Você vai me seguir)
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca

Vi certe sekvos min al ie ajn kaj plu
Vi certe servos min, vi certe klinos sin
Vi ja rezistos, sed alkutimiĝos vi
Vi ja agresos min, vi ja adoros min
Vi ja ornamos sin, vi certe ridos plu
Kaj ja ensorĉos min, posedos min, timigos min
Vi min perfidos ja, vi certe kisos min
Vi ja blindigos min kaj mi konsentos ja
Vi ja sukcesos tuj ponardi min en fin'
Vi ja prizorgos min, per plor' kovros min ja
Kaj lulos min, karulo lulos karulo karulo
Karulo karulo karulo lulos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sertana lunlumo

(Originala titolo: Luar do sertão)
Verkis: Catulo da Paixão Cearense k João Pernambuco
Traduko: Saulo Wanderley

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!

Ho, mi sopiras la lunlumon mialandan
sur la monto blankiĝantan la foliojn terebene;
tiu lunlumo de la urb’ estas malbrila
kaj ne havas la saŭdadon de ĉi mia belsertan´

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!

Kiam la luno sin leviĝas sur arbaro,
ŝajnas ĝi arĝenta sun’ arĝentiganta la solecon.
Do oni prenas la gitaron kaj elmontras
ke la kanto ja plenlunas en la sino de la kor’.

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!

Se Dio aŭdus min karite kaj per amo
kontentigus ĉi deziron, idealon de la koro:
ke l’ morto ja deprene surprizigu min
kaj mortu mi sublune noktobele en mia sertan’.

Ne estas, ho popol’,
lunlumo kia de l’ sertan’!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Internlanda luno

Rondodanco de la ruĝa rozo

(Originala titolo: Ciranda da Rosa Vermelha)
Verkis: Antonio Baracho da Silva
Traduko: James Rezende Piton

Tre dolĉas kis' el
Via buŝo sukereca,
Por mi, mastrino kaj sklavino,
Ho karul’.
Mi estas via sukerkano, muelilo,
Kaj vi birdo je plenbrilo,
Kolibreto via nom’

Jen mi ruĝa rozo,
En la amo-kort',
Kolibret', vin via rozo
Nepre amos ĝis la mort'

Kiam vi flugas
Por kisado de la floroj,
En mi doloroj,
Kun ĵaluzo, malfavor',
Alprenas bruston kun la korp',
L' animon regas.
Nur la kolibreto flegas
Ĉi-sklavinon, grandsinjor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Verdblanka rozo

Por vi

(Originala titolo: Pra você)
Verkis: Sílvio César
Traduko: Vitor Mendes

Jen mi gardis por vi
tiun amon senfinan
Kaj mi serĉis por vi
La loĝejon fascinan

Kaj mi sonĝis por vi
Mian sonĝon de pac’
Kaj por vi gardis mi
Min tro, sen lac’...

Sen la via reven’
estos mi elrevita
Kiel vivos mi sen
la ĝojeco perdita

Tute ne scias mi
la kialon de l’ fin’
Ha se mi estus vi
Mi revenus tuj min
Al mia sin’

Ha se mi estus vi
Mi revenus tuj min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Admirinda nova brutaro

(Originala titolo: Admirável gado novo)
Verkis: Zé Ramalho
Traduko: Vitor Mendes

Jen vi en tiu ĉi amasiĝado
subtenas la projektojn de l’ futuro
Jen vi pene marŝanta tra la strato
donant’ ja multe pli ol ricevant’
Jen vi deviga pruvi la kuraĝon
Kaŝanta ja ke vi estas timant’
kaj pensas iri sur alian plaĝon
pro rust’ al la dentrad’ jen vi restant’

He, oo', jen la brutaro
Popol’ markita ve
Feliĉas ĝi

Ekstere la veter’ estas agrabla
Kaj la polico zorgas pri l’ normal’
Aŭtomobiloj aŭdas la novaĵojn
de homoj publikitaj en ĵurnal’
Kaj homoj kuras tra la frumateno
La nura majuneco alvenanta
kaj restas ĉi homar’ en la malpleno
surstrate la restaĵojn rakontanta

He, oo’, jen la brutaro...

Popolo fuĝas de l’ malscia emo
Malgraŭ ke de ĝi estas tre proksima
Kaj revas pri la forpasinta viv’
kaj miras vivon en la kaĝo ŝlima
Esperas iun novan eblon ian
la vidon de la krev' de l' mondo-rad'
Noela bark', balono direktebla
Ne ŝvebas kaj ne eblas la flugad’

He, oo’, jen la brutaro...


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kaĵuino


(Originala titolo: Cajuína)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: James Rezende Piton

De viv-ekzisto, kiu cel' en la rutino?
Pro la donaco de la roz' je karmezino
Videblas via bon' kaj se de la destino
De l' povra knabo ne venos la ilumino

Nordorienta larmo helos laŭ difino
Sed la viv' estis delikata ĝis ruino
Sufiĉis la rigard', senbaris la retino,
La kristalklara kaĵuin' en Terezino


KURIOZAĴO (N.T.): La komponaĵo aludas al trinkaĵo farita el karameligo de la suko el akaĵuo, recepto, kiu estas kultura havaĵo de la nordorienta ŝtato Piauí (ĉefurbo: Terezino). Caetano Veloso faris la kanzonon post vizito en Terezino al la patro de sinmortiginta amiko, solfilo, la poeto Torquato Neto (1944-1972). La trinkaĵo kaj la rozo estas memoroj de tiu renkonto.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:

Kaĵuino

(Originala titolo: Cajuína)
Verkis: Caetano Veloso
Traduko: Afonso Camboim

Ni ekzisti - al kio destiniĝas tio?
Ĉar kiam vi donis al mi etrozon, io
Vidigis min esti vi bel' vir' se pasio
De l' trista knabo ne lumiĝas nin, nenio

Eĉ ne nordorienta larm' iĝas defio
Nur montris sin subtila tre vivmaterio
Estis ni rigardi nin tiel retin' de Dio
La kaĵuin' en Terezin' l' anakardio.


Rim:
- Kaĵuino estas tipa brazila nordorienta trinkaĵo.
- Terezino estas brazila nordorienta urbo (subŝtato Piaui).



Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon: