Kurso de Tradukado


(Português abaixo)

La KURSO DE TRADUKADO BRAZILA MUZIKO estas preparata, por helpi komencantajn kaj veteranajn tradukemulojn.

Ĝi estas direktita al traduko de muziktekstoj, kun videoj, ekzercoj kaj tiel plu, kaj estos lanĉita kaj memstare kaj kiel parto de KLUBO BRAZILA MUZIKO.

Dum ĝi ne estas preta, jen kelkaj

Konsiloj pri tradukado:


Se vi deziras ektraduki kantojn aŭ perfektigi vian arton, aŭ eĉ se vi volas verki originalajn kantojn, jen ĉi tie kelkaj bazaj konsiloj pri simplaj reguloj kiuj helpos vin pretigi altkvalitan materialon.

La ĉefaj priatentendaj reguloj estas:

- La esperanta verso devas havi la saman nombron da silaboj kiel la originalo. Tamen zorgu, ke foje en la portugala lingvo oni kunmetas du (aŭ eĉ pli) silabojn en ununuran muziknoton, kaj en Esperanto tio ne estas permesata. Se tio okazas en la originalo, kalkulu tiujn silabojn kvazaŭ ili estus unu (alivorte, kalkulu la kvanton da muziknotoj).
Ekzemple: "Eu sei que vou te amar" enhavas ses muzikajn silabojn, nome "Eu / sei / que / vou / te_a / mar" (la tekstaj silaboj "te" kaj "a" fariĝas nur unu muzika silabo).
Memoru, ke en Esperanto ĉiu silabo ĉiam korespondas al nur unu vokalo. Do, "kiu" havas du silabojn (ne prononcigu "kju"), "eĉ" havas unu silabon (ne prononcigu "eĉi"), "stelo" havas du silabojn (ne prononcigu "istelo") ktp.

- Loku la fortajn silabojn sur la samaj muziknotoj kiel en la originalo.
Ekzemple, en "Eu sei que vou te amar" la fortaj silaboj lokiĝas sur la dua kaj la sesa silaboj, tiel: "Eu / SEI / que / vou / te_a / MAR". Do, en Esperanto la fortaj silaboj ankaŭ devas lokiĝi sur la dua kaj la sesa. Vidu "Vin Amas mia KOR'" kaj "Mi Amos ĉiam VIN".

Atentu, tiuj du reguloj estas tre gravaj. Se ili ne estas obeataj, la kantata verko riskas ne esti komprenata.

- Ĉu vi volas beligi ankoraŭ pli viajn tradukojn? Atentu ankaŭ la eblecon konservi en la sama loko la samajn vokalojn de la originalo. Ne ĉiam tio eblas, sed la efekto estas tre alloga.
Ekzemple: la portugallingva verso "Alguém canTANdo LONGE daQUI" fariĝas "Jen iu KANtas FORE de ĈI".

Se vi volas profundiĝi en studado de la temo, ni el BRAZILA MUZIKO sugestas la jenajn bonegajn tekstojn, en kiuj vi trovos dekojn da utilaj konsiloj:

De Roel Haveman:
Konsiloj pri tradukado de kantoj

De Roger Bernard:
Pri la tradukado de nacilingvaj kantoj

Kaj la libroj:
Esprimo de Sentoj en Esperanto - Edmond Privat
Lingvo Stilo Formo - Kálmán Kalocsay
Parnasa Gvidlibro - Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard.

*     *     *

CURSO DE TRADUÇÂO

O KURSO DE TRADUKADO BRAZILA MUZIKO está sendo preparado, para auxiliar tradutores iniciantes e veteranos.

Ele é focado na tradução de letras de música, com vídeos, exercícios etc, e será lançado tanto independentemente quanto como parte do KLUBO BRAZILA MUZIKO.

Enquanto ele não está pronto, eis alguns

Conselhos sobre tradução:


Se você deseja começar a traduzir músicas ou aperfeiçoar sua arte, ou até se você quer compor músicas originais, eis aqui alguns conselhos básicos sobre regras simples que vão te ajudar a criar um material de alta qualidade.

As principais regras que merecem atenção são:

- O verso em Esperanto deve ter o mesmo número de sílabas que o original. Mas preste atenção, que algumas vezes em português a gente coloca duas (ou até mais) sílabas em uma única nota musical, e em Esperanto isso não é permitido. Se isso acontece no original, calcule essas sílabas como se elas fossem uma só (em outras palavras, calcule a quantidade de notas musicais).
Por exemplo: "Eu sei que vou te amar" contém seis sílabas musicais, que são "Eu / sei / que / vou / te_a / mar" (no texto, as sílabas "te" e "a" se fundem em uma única sílaba musical).
Lembre-se, que em Esperanto cada sílaba sempre corresponde a uma única vogal. Então, "kiu" possui duas sílabas (não pronuncie "kju"), "eĉ" possui uma sílaba (não pronuncie "eĉi"), "stelo" posseui duas sílabas (não pronuncie "istelo") etc.

- Coloque as sílabas fortes nas mesmas notas musicais que no original.
Por exemplo, em "Eu sei que vou te amar" as sílabas fortes são a segunda e a sexta sílabas, assim: "Eu / SEI / que / vou / te_a / MAR". Então, em Esperanto as sílabas fortes também devem estar na segunda e na sexta posição. Veja "Vin Amas mia KOR'" e "Mi Amos ĉiam VIN".

Preste bastante atenção, estas duas regras são muito importantes. Se elas não forem obedecidas, a obra cantada corre o risco de não ser compreendida.

- Você quer embelezar ainda mais a sua tradução? Atente também para a possibilidade de conservar nos mesmos lugares as mesmas vogais do original. Nem sempre isso é possível, mas o efeito é muito bom.
Por exemplo: o verso em português "Alguém canTANdo LONGE daQUI" ficou "Jen iu KANtas FORE de ĈI".

Se você deseja aprofundar-se no estudo do tema, nós do BRAZILA MUZIKO sugerimos os seguintes ótimos textos, nos quais você encontrará dezenas de conselhos úteis:

De Roel Haveman:
Konsiloj pri tradukado de kantoj

De Roger Bernard:
Pri la tradukado de nacilingvaj kantoj

E os livros:
Esprimo de Sentoj en Esperanto - Edmond Privat
Lingvo Stilo Formo - Kálmán Kalocsay
Parnasa Gvidlibro - Kálmán Kalocsay, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Bonvolu lasi vian komenton. Dankon!