Mostrando postagens com marcador Guilherme Arantes. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Guilherme Arantes. Mostrar todas as postagens

Mia mondo kaj ne plu

(Originala titolo: Meu mundo e nada mais)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Flávio Fonseca

Kiam mi vundiĝis,
Ĉio ŝanĝis sin,
Ĉiuj veroj malaperis.

Nur troviĝas restoj
Sen forgeso pri
Paco kiun mi jam havis.

Ĉion havis mi,
Nun estas muto,
Mutacio,
Noktomezo, duonlum',
Pensante:
Mi farus ĉion
Por iela finforges'.

Mi nur volus esti
En mallumo
De la ĉambro,
Noktomezo, duonlum',
Sonĝante.
Mi nur deziras
Mian mondon kaj ne plu.

Mi ne certas ĉu mi
Reridetos sen
Ia gusto amareca.

Kiel viv' libera?
Kiel ĉiopov'?
Kiel vidi novan tagon?



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Plena je ĉarm'

(Originala titolo: Cheia de charme)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Mikel Klav

Mi vidis ŝin tiel proksime
Por mia traf' tiel distanca kaj real'
Tiel bona parfum'
Mi ne scias

Investita mi pri tiu rigard'
Tiom da vortoj, baldaŭa susurad'
Pasi' tiel ĉi ne okazas ĉiutage

Ŝi plena je ĉarm'
Enorma dezir'
Pri ĉi aventurad'

Ŝi plena je ĉarm'
Enorma dezir'
Pri ĉi revoluciigad'

Perdita mi en tiuj haroj ŝiaj
Per ŝia halt' kaj mildaj lipoj ŝiaj
Tiel bona parfum',
Mi ne scias!



Kantas kaj klavarludas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sub la influo de rigardo

(Originala titolo: Sob o efeito de um olhar)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: James Rezende Piton

Nun mi volas la valoran akompanon de l' amor',
Malnovamor',
En malpeza kaj kolora survestaĵo de l' amor',
De novamor'
Pura atmosfero kiel la esenco de l' amor',
La puramor'
Kaj oreca sunsubiro,
Ĝin mi konas en vapor'
De amdeliro...
La universo en rivel'
Sub la influo de rigard'
En ĉiu ŝaŭmeksplodo sur la sablo
En ĉiu matenstelo de l' ĉiel'
En ĉiu ekfluginta bird'
Kaj eĉ la luno
Tre speciale por ni
La nokto preta
Por revar'...
Sentiĝas vento
Tra ĉiu korpohar'
En nia buŝo
La akv', la sal' de l' mar'...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tero, planedo akva

(Originala titolo: Planeta Água)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Vitor Mendes

Akvo elfluas el fonto
Serena de l' mondo
Jen pro ĝi estas funda grotar'
Jen estas ĝi rivereto
Senĉese fluanta
Kaj riveren kaj al la mar'

Akvo malklara rivera
Jen portas fekundon kun la malavar'
Akvo bananta vilaĝojn
Forigas soifon de la loĝantar'
Akvo fluanta el ŝtonoj
Vuale kaskadas
Tondra Niagar'
Poste ĝi dormas trankvila
En la laga lito
En la laga lito

Akvo en la riveretoj
Kie estas sireno
Mistera patrin' de l' arbar'
Akvo fariĝas vapor'
Kaj jen iras for'
Iĝanta ĝi nuba altar'

Gutoj de akvo el pluvo
Kaj jen ĉielarko
Sur ĝoja plantar'
Gutoj de akvo el pluvo
Jen estas malĝoja
Inunda koŝmar'
Jen movas ĝi muelilojn
Jen iras tra grundoj
Invadas sen bar’
Kaj jen humile revenas
Al fundo de l' Tero
Al fundo de l' Tero,

Tero, planedo akva
Tero, planedo akva
Tero, planedo akva


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vetolernado

(Originala titolo: Aprendendo a jogar)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: James Rezende Piton

La viv' estas vetolernad'
La viv' estas vetolernad'
Ne ĉiam sukceso,
Ne ĉiam malvenko,
Ĉar simpla vetolernad'

Eĉ la guto, kiu frapas
Pagas por fremda festeno
Se la sorto min karesus
Ne plu necesus la posteno.

(refreno 2-foje)

Kiam propras via domo,
Puton kraĉu laŭ bezono
Tiel estas, tiel plu restas
Mi nun trafu du celojn per nur unu ŝtono.

(refreno 2-foje)

Razon barbo plu atendas
Foje ankaŭ por la reĝ'
Al kiu tropozas laboro ofendas,
Des pli pro mank' de strebado helpas preĝ'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Morgaŭ

(Originala titolo: Amanhã)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Jorge de Oliveira

Morgaŭ ni havos belan tagon plej mirige frenezan,
Plenan je viv' kaj ĝoj'
Morgaŭ ni ekhavos flugilojn kaj vojaĝos al stelar'
Tra l' Lakta Voj'

Morgaŭ ne estos plu misteroj, iluzioj nek timo
Forte lumu la sun'
De liber' por la tuta mondo malgraŭ ĉia persekut'
Jam ekde nun, jam ekde nun!

Morgaŭ ni trovos la justecon, kiu ŝajnas neebla
Pro l' foresto de l' ver'
Morgaŭ jen montriĝos, ke hodiaŭ
Komenciĝas nova temp' por nia ter'

Morgaŭ eĉ se kelkaj kontraŭstaros
Ni plugos kaj dissemos kaj kreskos nova gren'
Morgaŭ ni malamon flankenlasos
Kaj la plej malhela nokt' iĝos maten',
Iĝos maten', e-he, e-he!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pont' super akvokirlo

(Originala titolo: Rio das inquietas águas)
Verkis: Paul Simon k Art Garfunkel
Portugallingva traduko: Guilherme Arantes (el Bridge over troubled water)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Se vi lacos kaj sentos vin
Sen forto nek esper'
Mi fortigos vin, restos ĉe vi, ho!
Se venos sufer'
Kaj ĉiuj estos for
Kvazaŭ pont' super akvokirlo mi subtenos vin

Se vi tristas kaj via kor'
Troviĝas en malhel'
Mi lumigos ĝin, restos ĉe vi, ho!
Fariĝos ĉiel'
El plej terura nokt'
Kvazaŭ pont' super akvokirlo mi subtenos vin

Eknavigu, ne timu plu
Estu trankvila, ĉar
Ĉien mi sekvados vin, restos ĉe vi, ho!
Malkvieta mar'
Neniam ĝenos vin
Kvazaŭ pont' super akvokirlo mi protektos vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).