Mostrando postagens com marcador Tim Maia. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tim Maia. Mostrar todas as postagens

Mi ne volas monon

(Originala titolo: Não quero dinheiro (Só quero amar))
Verkis: Tim Maia
Traduko: Vitor Mendes

Mi sopiras vin, mia am’
Al vi iru tiu deklam’
Mi vin amas, ne plu estu for

Mi esperas, de vi la sam’,
Vian amon, kun sama flam’
Por vi batas maltrankvile
Mia kor’

La tutan semajnon, jen mi atendanta
Vidi vin ridema, vidi vin kantanta
Kiam estas amo
Ne gravas la mono
Nur gravas la am', nur via am’, nur via am’

Ja neniel estas
Ke mi volas monon
Nur amon sinceran, la amon plej veran
Mi krias al mondo
Mi ne volas monon
Nur gravas la am’

Mi atendas, vi revenu tuje min
Mi ne volas iun ajn anstataŭ vin
Ĉar mi vin amas
Jen mia deklam’

Ĉar okazas ke en vivo nepras ja
Ke ni estu tre feliĉaj pro amad’
Ĉar mi vin amas, vin adoras, mia am’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉokolado

(Originala titolo: Chocolate)
Verkis: Tim Maia
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉokolado! Ĉokolado! Ĉokolado!
Mi nur volas ĉokoladon
Nur volas ĉokoladon
Proponu ne al mi
La gvaranaon, fi!
Nur ĉokolado estas mia afer'

Ne la kola', ne kafo, ne te'
Nenia alkoholo
Mi nur trinkas ĉokoladon


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kulpul' konfesa

(Originala titolo: Réu confesso)
Verkis: Tim Maia
Traduko: Giuseppe Castelli

Endas diri, ke
de problemo ĉia
estis kulpo mia,
sed aŭskultu min.
Mi vin sekvis por
surgenue ĵeti
min kaj pardonpeti
pro rilato-fin'.

Mi agnoskas do
min kulpul' konfesa,
misfarul' senĉesa,
preĝa por reven'.
Longe for de vi
iĝis viv' nenio,
aĉa komedio
de enu' kaj pen'.

Longe for de vi
iĝis viv' nenio,
aĉa komedio
de enu' kaj pen'.
Male, mi kun vi
pretas fronti ĉion,
ian ajn defion,
preĝa por reven'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Markolora blu'

(Originala titolo: Azul da cor do mar)
Verkis: Tim Maia
Traduko: Vitor Mendes

Ha, se l' tuta mondo povus aŭdi min
Aŭdi kion lernis mi
Dum tuta mia viv'

Ke kompreno indas ke sur nia Ter'
Iuj venas por sufer'
Kaj iuj por la rid'

Sed al suferanto gravas la serĉad'
Esti ia eltrovaĵ’
Pri la vivomotiv'

Gravas revmotivo en la vivoflu',
Esti tute blua rev’
Ja markolora blu'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Jen vi

(Originala titolo: Você)
Verkis: Tim Maia
Traduko: Flávio Fonseca (1ª strofo) k Vitor Mendes (2ª strofo)

Jen subite dolor' de l' atend' iris for
Venis do tiu am'
Mi revadis pri ĝi, tamen feble pri mi
Kredis jam
Preterpasis la temp' kaj denove printemp'
Tuj vanuis, male nun
Ĉar la plor' iris for
Kvazaŭ sorĉo aperis vi, am'

Jen vi, pli ol scias mi
kaj pensis kaj pli
Ol mi esperadis, kares'
Jen vi, por mi ja la voj'
kaj tuta la ĝoj'
Pli ol mi sonĝadis, kares'
Ĝojas mi, min miru
Ho vi ne foriru (ne, ne, ne...)
Mortos mi pro sopiro
Pro via foriro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).