Mostrando postagens com marcador Clara Nunes - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Clara Nunes - I. Mostrar todas as postagens

Brunino angola

(Originala titolo: Morena de Angola)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Ĉu vere ŝi tuŝas ŝikŝilon aŭ ŝin tuŝas ĝi dum karambolo

Ĉu eble l' brunino ŝategas la ŝercon ŝanĝeman de l' ŝikŝilo
Ĉu eble vekiĝas balance kaj ekŝikŝas kvazaŭ danca psilo

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Ĉu vere ŝi tuŝas ŝikŝilon aŭ ŝin tuŝas ĝi dum karambolo

Ĉu eble ŝi kokon preparas kun familiara fazeolo
Aŭ eble ŝi ne kulinare batukas per sia kaserolo
Ĉu eble en la arbarmezo, kaŝitas brunino kun ŝikŝilo?
Ĉu eble ŝi volas la klaron de l' danco puŝanta el Brazilo?

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Se ŝi paŝas apud kazerno ŝi nepre ŝancelas kun patrolo

Ja ja ja...
Ja ja ja...
Ja ja ja...
Ja ja ja...

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Ĉu vere ŝi tuŝas ŝikŝilon aŭ ŝin tuŝas ĝi dum karambolo

Ĉu ŝi kiam kuŝas sur lito forgesas pri tiuj ĉi ŝikŝiloj
Ĉu ŝi amindumas senzorge kraŝante la bruajn sonorilojn

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Ĉu vere ŝi tuŝas ŝikŝilon aŭ ŝin tuŝas ĝi dum karambolo

Ĉu eble ŝi zorge preparas la fiŝon venintan el Kongolo
Aŭ eble ŝi skuas la paŝojn kaj lasis la fiŝon en skatolo
Ĉu eble se ŝi gravediĝas, ŝi tuj apartigas la ŝikŝilon
Aŭ eble ŝi poste dormigas l' infanon ŝikŝante en lulilo

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Kortuŝe enpoŝigis freŝajn memorojn en koro pri Togolo

Ja ja ja...
Ja ja ja...
Ja ja ja...
Ja ja ja...

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Ĉu vere ŝi tuŝas ŝikŝilon aŭ ŝin tuŝas ĝi dum karambolo

Brunino angola portanta ŝikŝilon pendantan de la kolo
Brunino, per buŝo libera batalas por bono de l' popolo


Rim:
Ŝikŝi = Onomatopeo por akuta sono de skua perkutilinstrumento.
Ŝikŝilo = Ajna speco de perkutilinstrumento kiu kreas similan sonon.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Neniu amas min

(Originala titolo: Ninguém me ama)
Verkis: Antônio Maria k Fernando Lobo
Traduko: Sylla Chaves

Neniu amas
nek volas min,
neniu flamas
ĉe mia sin’.

La vivo pasas,
kaj mi – en sol’,
ĉar ĝi min lasas
ja sen konsol’.

Mi venis laŭlonge de l’ vivo,
tra la batoj de l’ sorto,
vivante sen vera motivo,
ĝis venos la morto,
jam laca pri l’ nuno,
jam laca pri mi,
dum venas maljuno
kaj seniluzi’...


Rim: Registrita de la kantistino Aurora Miranda, en la albumo Brazilo Kantas por Pli Bona Mondo, en 1970.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca



Kantas: Aurora Miranda
Muzikaranĝo: Maestro Cipó


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La formiko

(Originala titolo: A formiga)
Verkis: Paulo Soledade k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Aferoj estas ege grandaj
Por la eta formiketo.
La rozo, belega palaco
Kaj la dorno, minca stileto.

La akovguto, lago trankvila,
La pluvero estas la mar',
La bastoneto flosanta
Estas ŝip' sur estuar'.

Pinto de pano, la Korkovado,
Grilo estas rinocero,
Kaj ŝafidetoj sur monto,
Disŝutitaj nur saleroj.


Rim: Foto de Robert Thiemann



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto de Osanja

(Originala titolo: Canto de Ossanha)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Se diras hom’ "jen donas mi"
Ne donas li pro lia dir’
Se diras li ke iros for
Sen volo ne estos la ir’

Se “estas mi” jen diras li
Pro lia dir' li estas ne
Se diras “jen mi”, jen li for,
Ĉar oni ne estas pro vol'

Kompaton al homo en fal’
En Osanja Kanto, perfid’
Kompaton al homo en serĉ’
De ama sorĉaĵo, insid’

For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi
For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi

Ja ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’

Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’

Ho kara sinjor’, sarava’
Ŝango’ volas ke sciu vi
Se trafos vin Osanja kant’
Ne iru ĉar ja trompas li

Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’
Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’

For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’

Ke ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’

Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’

For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’


Rim:
- Osanja = (portugallingve Ossanha, el la joruba Ọ̀sányin) estas la oriŝao de la konsekritaj folioj, kuracaj kaj liturgiaj herboj.
- Ŝango' = (portugallingve Xangô) estas la oriŝao de la justeco, de la fulmoj, la tondroj kaj la fajro, krom protektanto de la intelektuloj.
- Sarava' = interjekcio uzata kiel saluto ĉefe en la afrikbrazilaj religioj.
Obs:
- Osanja = (em português Ossanha, da língua iorubá Ọ̀sányin) é o orixá das folhas consagradas, ervas medicinais e litúrgicas.
- Ŝango' = (em português Xangô) é o orixá da justiça, dos raios, dos trovões e do fogo, além de protetor dos intelectuais.
- Sarava' = interjeição usada como saudação principalmente nas religiões afrobrasileiras.




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Strata foiro

(Originala titolo: Feira de mangaio)
Verkis: Sivuca k Glorinha Gadelha
Traduko: Flávio Fonseca

"Tabakorulon, ŝarĝosel-jungilon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Maizan kukon, panon, kamomilon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Arakidaĵon, rosmarenon, grion...
Bubeto iru for, necesas laborad'!"
Kaj Ze' kuradis al la birdsekcio,
Kaj ĉien flugis time tuta la birdar'.
Vendejeto estis en la stratangulo,
Kien foiristo iris por drinkad',
Sukerkana brando kun rostita birdo,
Kaj sekvi Marian de Ĵoa'.

"Ĉevalan lonĝon, selrimenon, tolon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Farunon, sukerbrikon, graviolon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Meĉon de lampo, poton de argilo..."
"Mi bedaŭrinde devas tuj reiri al
Mia bieno, tiri la plugilon,
Sed ne kondukas tien mia trensandal'."
Akordionisto en la stratangulo
Ludas melodion bonan por dancad'.
Zefa de Purcina faras sian punton,
Kaj ronko de l' balgo vekas: ha!


Rim:
- Ze', Maria de Ĵoa' kaj Zefa de Purcina - tipaj nomoj en nordoriento de Brazilo.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Ze', Maria de Ĵoa' e Zefa de Purcina - nomes típicos no nordeste do Brasil.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Urba valso

(Originala titolo: Valsa de uma cidade)
Verkis: Ismael Netto k Antônio Maria
Traduko: Vitor Mendes

Vento de l’ mar’ survizaĝe
Kaj sun’ kun tre varma ard’
Sur trotuaro la homoj
Sin vidas en promenad’

Rio-de-Ĵanejro, mi tre amas vin
Kaj tiujn amantojn,
De ĉi sun’, de ĉi mar’,
De ĉi gent’ en feliĉ’

Ja volis mi verki indan poemon
Pri am’, la am’
Jen tuta mia dezir’
Jen tuta revo en mi

En la poemo verkita de mi mankis mia ĝoj’
De la amat’ jen la forir’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Marŝo de la Cindra Merkredo

(Originala titolo: Marcha da Quarta-Feira de Cinzas)
Verkis: Carlos Lyra k Vinicius de Moraes
Traduko: James Rezende Piton

Jam ne plu nia karnaval'
Ne aŭdiĝas eĉ nur kanzon'
Jam ne pasas hom'
En gaja ludad'
Kaj en ĉiu kor'
Sopiroj kaj cindroj,
Jen sola restaĵ'.

Tra la stratoj nur sola spec'
De homoj laŭ sia propra spec'
Ne plu la ridet'
Sen kis', sen brakumoj
Nek gaja paŝado
Dancante, kantante
Kanzonojn pri am'

Ĉiuokaze necesas la kant'
Pli ol iam necesas la kant'
Ja necesas la kant' por gajigo de l' urbo

Por malgajo en nia kor'
Nepre iam alvenos fin'
Ĉiuj kun ridet'
Revenis l' espero
Popolo dancanta
Kun vivokontento,
Feliĉa pro kant'

Estas multaj aferoj en blu'
Tiom grandaj promesoj el lum'
Tiom da pura am', oni estas sensciaj

Se mi povus travivi plu
La ludadon de karnaval'
Laŭ la bel'
De malnova karnaval'
Kun belaj marŝetoj
Kaj homoj kantantaj

Nur kanton de pac'
Nur kanton de pac'
Nur kanton de pac'
Nur kanton de pac'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Knabeca Dio

(Originala titolo: Menino Deus)
Verkis: Mauro Duarte k Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca

Aŭror', brilega luma splendoplen'
Resonis la koko-kantad' rande de la maten'
Vekiĝis flor' sub gutoj de rosa seren'
Kaj venis la morgaŭ' el fingroj de Nia Sinjor'

La paco fru-tagiĝis sur la ter'
La homoj pensis eĉ pri la feliĉ-aper'
Ĉar ŝajnis, ke por ĉiuj homoj tie ĉi
Naskiĝis la knabeca Di'

La tristeco ĉirkaŭbrakis tuj la feliĉecon
Kune ili kantis pri la ĝoj' kaj libereco
Tio ŝajnis eble iu karnavala speco
Kaj mi eĉ ekvolis kanti nun el mia kor'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sensaĝec'

(Originala titolo: Insensatez)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Kia sensaĝec', kia stultec',
Kia koro malzorgata!
Vi estigis ploron pro dolor'
En la amo delikata

Ha, pro kio vi fariĝis ĉi
Tiele kruelbata
Ha, ho mia kor', sen vera am'
Indas esti ne amata

Iru mia kor' kun la raci'
Uzu nur la verĉeeston
Kiu semas venton, laŭ raci'
Nur rikoltas la tempeston

Iru mia kor', per pardonpet'
Sed vere ja petata
Iru, ĉar se vi ne pardonpetas
Ne estas pardonata



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sabiao

(Originala titolo: Sabiá)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: Flávio Fonseca

Al ĉiuj mi ripetas "psiŭ" (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Demandante pri ŝi ja (psiŭ, psiŭ, psiŭ)
Mia koro estas tiu
Kiu ade diras "psiŭ"
Ankaŭ al la sabia'

Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Ĉar vi ĉien flugis jam (sabia')
Ĉar vi bone aŭdas ĉiujn
Estu via dir' balzam' (sabia')

Kompatu min (sabia')
Kaj diru nun (sabia')
Ĉar vi iras tra la mondo (sabia')
Kie estas mia sun' (sabia')


Rim: "Psiŭ" estas sonfiguro uzata por alvoki iun (ankaŭ uzatas la formo "psst").


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Turdo

La nokto de karino

(Originala titolo: A noite do meu bem)
Verkis: Dolores Duran
Traduko: Sylla Chaves

Volas mi en la mondo la rozon plej belan
kaj la plej frue venantan lumon stelan
por la belig' de l' nokto de karin'!

Serĉas mi la trankvilon de dormo infana,
la tenerecon de tuŝo du-mana,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Volas mi tutan gajon de ŝipa reveno,
la sindonemon de flora ĝardeno,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Mi volas amon falantan en ondo,
mi volas tutan belecon de l' mondo,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Kiel la hora fluad' vundas min!
Kiel mi volus gardadi ĝis fin'
l' okulojn puraj por rigardi ŝin!



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Malgraŭ via ĉeest'

(Originala titolo: Apesar de você)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Vitor Mendes

Nun estas vi l’ ordonanto
Vi diras, mi jesas
Ne estas diskut’, ne
Jen nun silentas ĝojkanto
L' okulojn karesas
La larmoj en ŝut'. Ve...
De vi venis tiu ĉi stato
Venis tiu malsaĝo,
Mallumega fon’
De vi venis tiu malŝato
Venis ĉi malbona paĝo,
Ne pardon'

Malgraŭ via fiest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Tiam do tie ĉi
Kie kaŝiĝos vi
De ĉi tiu ĝojflago
Eblos tuta permes’
Por la koko, sen ĉes’,
La kriad’
Ne plu estos la sam’
Sed ja estos la am’
En parad'

Kiam tutregos la vero
Ju pli ĉi-sufero
Des pli via pago-sumo
Ĉiu ĉi-am’ sufokita
Ĉi-krio barita
Ĉi-samb’ en mallumo
Fi-vi de l’ malĝojo kreanto
Estu vi foriganto
De tiu malglat'
Fi-vi estu tute paginta
Pro la larmo ruliĝinta
De ĉi plora stat'

Malgraŭ via fiest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Nova ĝojo-alven’
Floriĝinta ĝarden’
Kontraŭ via fiago
Estos ĝena por vi
Sun-leviĝo por ni
Sen la permeso via
Kaj mi ridos ĝisoste
Ĉar ne plu estos poste
Ĉi-malĝojo nia

Malgraŭ via ĉeest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Jen ke do tuŝos vin
De l' sufero la fin'
Poezioreago
Klara estos ĉiel’
Ĉe la eksunohel’
Kaj al vi estos honto
Kiel dampos do vi
La kantadon de ni
Ĉe via fronto

Malgraŭ via ĉeest’
Morgaŭ iĝos kun fest’
Nova tago
Kaj vi bedaŭros do
Ktp, ktp
La la la la laja la


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pro vi

(Originala titolo: Por causa de você)
Verkis: Tom Jobim k Dolores Duran
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, atentu kiel mi aspektas triste kaj
Ĉio plu ĉirkaŭ mi
Tiu tristeco tre granda nun loĝas en ĉio
Tuŝita de vi

Eĉ nia domo, karulo, eĉ ĝi alkutimiĝis
Vin gardi en si
La floroj ĉe l' fenestro ridetis, kantadis
Feliĉaj nur pro vi

Vidu, karulo, ne plu
Nin lasu por ĉiam'
Ni estas vivo kaj revo
Ni estas nia am'

Venu, karul', pro bonvol'
Ne lasu, ke la mond' kaŝu vin per nebul'
Brakumu min silente
Kaj ne, ne memoru,
Ne ploru, karul'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tropika faduo

(Originala titolo: Fado tropical)
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca

Muz' de mia faduo
Patrina ĝentilter'
Foriras mi, sen ĝuo
Pro l' puĉa afer'
Ne estu malavara
Al kiu amis vin
Kaj en voj' enarbara
Perdis sin kaj trovis sin

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal

Kaneje, rosmaren'
Vepreje, harfilik'
Likvoroj sen deten'
Kaj vino el tropik'
Kaj linda mulatino
Kun la Transtaĵa punto
Al kiu pro obstino
Mi kisas la frunton

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj tiam ĝi fariĝos enorma Portugal

Gitar', akordiono,
Jasmen', kokoso, fontoj
Sardinoj, manioko
Sur la azuleĥaĵo
Rivero Amazono
Kuranta trans la montoj
En maskareta loko
Sin ĵetas al Taĵo

Aj, tiu tero iam modlos sin laŭ ideal'
Kaj iĝos kolonia imperio en real'!


Rim:
- Portugal - La tradukinto preferis lasi la portugallingvan landnomon, por konservi kaj la rimon kaj la poezian forton de la vorto.
- Taĵo - Unu el la plej gravaj riveroj de Portugalio. Kvankam PIV donas la formon "Taĥo", oni trovas "Taĵo" en Vortaro de Túlio Flores kaj en Parnasa Gvidlibro.
- Transtaĵo - Portugala regiono (originale Alentejo) situanta centro-sude de la lando.
- En la unua registro de tiu ĉi kanto, Buarque enmetis, inter la strofojn, deklamitajn tekstojn (el kiuj unu estas perfekta soneto). Kelkaj artistoj kiuj poste registris la kanton konservis la tekstojn (ekz. Fafá de Belém, Zélia Duncan) kaj aliaj ne (ekz. Clara Nunes, Joyce Moreno). La tradukinto preferis lasi nur la kantatan parton, sed plezure ricevos el aliaj esperantistoj tradukon de la poemoj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Perditaj esperoj

(Originala titolo: Esperanças perdidas)
Verkis: Délcio Carvalho k Adeilton Alves
Traduko: Sylla Chaves

Kiom da belo ni lasas kaŝita tra l' vivo!
Homoj neniam ĝin trovos... eĉ ne serĉos ĝin!
Cindras perditaj esperoj el flama kreivo.
Trista forgeso ekzistas en nia destin'.

Tamen, dum sambon mi faras, belecon mi trovas,
kaj la malgajo fariĝas kantado kaj ĝu'.
Lasi la sambon en koro mi certe ne povas,
ĉar sen la ritmo de sambo mi ne vivos plu...

Mi ne vivos plu...
mi ĵuras, ke ne.
Kaj estas nek "ĉu",
nek "eble", nek "se".
Mi estas markita
per sambo-sigelo...
Ĝi estas la ŝnuro,
kaj mi — la sitelo.

Sambo min ofte konsolis dum nokta amaro.
Tion ja povas atesti ĉi tiu gitaro.
Se al mi mankas la sambo, min prenas enu',
ĉar sen la ritmo de sambo mi ne vivos plu...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Se ĉiuj estus egalaj al vi

(Originala titolo: Se todos fossem iguais a você)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: James Rezende Piton

Ek, via vivo
Tra amvojo je paca fon'
Ho, via vivo
Estas tre bela amkanzon'
Je la brakoj malfermaj prikantu
La plejlastan esperon
La esperon diecan
Pri la paca am'

Se ĉiuj estus egalaj al vi
Ege mirindus la viv'
Ŝvebo de iu kanzon'
Iu virin' kun belson',
Tuta muzik-region'
Kun ridet', kun kanzon' kaj la pet'
Pri beleco de am'
Laŭ la sun', laŭ la flor', laŭ la lum'
La am' sen sufer', fantazi'

Tiam ekzistus la vero
Vero sen klara konsci'
Se ĉiuj estus ĉimonde egalaj al vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Turdo

(Originala titolo: Sabiá)
Verkis: Luiz Gonzaga k Zé Dantas
Traduko: James Rezende Piton

Al ĉiu hom' mi diras "hej!",
(hej, hej, hej)
Por demandi nur pri ŝi,
(hej, hej, hej)
En la koro, malplenej',
Mi nur daŭre diras "hej!",
Venu, turdo, ankaŭ vi.

(refoje)

Vi, kiu vagas tra la mondo (hej vi, turd')
Vi, kun fluga la labor' (hej vi, turd')
Vi parolu al la birdoj, (hej vi, turd')
Por mildigo de l' dolor'

Kompatu min (hej vi, turd'),
Estu favor' (hej vi, turd'),
Vi, la mondotravagant' (hej vi, turd'),
Kie estas la amor'? (hej vi, turd')


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Sabiao

Ja dolĉas morti sur mar'

(Originala titolo: É doce morrer no mar)
Verkis: Dorival Caymmi k Jorge Amado
Traduko: Wel

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'

La nokto venis, ne venis li,
tio suferigis min.
Sen li revenis la barko,
estis nur malĝoj' sen fin’.

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'

Al mar' kun la bark' ekiris li,
sen li ne estos maten’.
La belan mian mariston
kun si portis marsiren’.

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'

Ĉe l' ondoj verdaj l’ amato, ve,
dronis, lin kovris la mar'.
La lito por li nun estos
ĉe l’ sino de Jemaja’.

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Tre dolĉas la mort’ en mar’

Sabia'

(Originala titolo: Sabiá)
Verkis: Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: Vitor Mendes

Al reven’
Ja mi estos al reven’
Mian lokon jen
Reven’ kaj ankoraŭ en
Ĉi lok’ estas la kantad’
De la sabia’

Al reven’
Ja mi estos al reven’
Kuŝos mi ĉe l’ ombro de la palmarb’
Kie estas sen
Palmarb’ kaj flor’
Forestas en
Ĉi lok' kaj am’
Forigos eble la
Finoktojn per amreago
Kaj venos nova tago.

Al reven’
Ja mi estos al reven’
Vana estos ne
La tuta planado
Trompanta min
Estis trompa pado
Al mia sin’
Kaj tiom da vojoj
Perdiga fin’
Kaj vanis la fojoj
Forgesi vin.

Al reven’
Ja mi estos al reven’
Mian lokon jen
Reven’ kaj ankoraŭ en
Ĉi lok’ estas la kantad’
De la sabia’

Al reven'
Ja mi estos al reven'
Al la amoplen'
Ĉar la am' ekzistas, mi ne plu tristas
Kaj ja tuj alvenos la viv' en ben'
Kaj plu de soleco ne estos ven'
Kaj plu de soleco ne estos ven'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).