Mostrando postagens com marcador Dominguinhos. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Dominguinhos. Mostrar todas as postagens

Sentime senteme

(Originala titolo: Sanfona sentida)
Verkis: Dominguinhos k Anastácia
Traduko: Tarcísio Lima

Venu ja
Venu jam
Miaj larmoj
Verse verŝiĝas pro am'
Ni postlasu
Ploron tuj
Nias am'
La am' de Esperantuj'

Nia kanzon'
Kiu bildas la sentojn de l' brusto
Forte kontraŭas
Al ton' de malver' kaj maljusto
Ju pli ĝin kantas
La voĉoj de ĉiuj el ni
Des pli ĝi vibras
Kaj vibras la mondo kun ĝi.



Kantas kaj gitarludas: Tarcísio Lima


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi soifas

(Originala titolo: Tenho sede)
Verkis: Dominguinhos k Anastácia
Traduko: Flávio Fonseca

Donu al mi da akvo, mi soifas
Kaj ĉi soifo povas vundi min

Jen mia gorĝo petas da ĉi akvo
Kaj same mia vido petas vin

La planto petas pluvon por sia burĝon’
Ĉielo tre malhelas pro la pluva fort’

Kaj mia koro petas nur la amon
Se vi rifuzos, prenos min la mort’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi nur sopiras amon

(Originala titolo: Eu só quero um xodó)
Verkis: Dominguinhos k Anastácia
Traduko: Alejandro Cossavella

Ho! Kiel mankas al mi bon´
Ho! Kiel mankas al mi am´
sed mi ne havas iun ajn
kaj vivas ene de l´ solec´

Mi sopiras amon nun
por haltigo de l´ sufer´
Vera am´ por mi
je mia manier´
Pura ĝojo sur la Ter´


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Denove ĉe l' nesto de l' hejmo

(Originala titolo: De volta ao aconchego)
Verkis: Nando Cordel k Dominguinhos
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Ĉe l’ nest’ de l’ hejmo mi estas denove
Portante valizon kun multa saŭdado,
Volante rideton teneran, cirkaŭpremon,
Al via kares’ la dormemon
Konfidi post fora restado.

Al viaj brakoj reveni tre bonas
Vin kisi en dolĉa sublima ekstaz’
Ĉar vi, la stelo plej ĉarma kaj bela,
Kun via rigard’ sorĉe hela,
Por mi estas fonto de pac’.

Fojfoje foresti de vi tre doloras,
Ŝajnante ke peco de mi estas for,
La horo tre ĝoja de la reven’
Similas por mi al repren’
De l’ plena feliĉo de l’ kor’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Returne al la amvarmo

Returne al la amvarmo

(Originala titolo: De volta ao aconchego)
Verkis: Nando Cordel k Dominguinhos
Traduko: Tarcísio Lima

Jen mi returne al nia amvarmo,
Trenante plenplene pakitan sopiron;
Serĉante sinceran rideton, amplaĉon,
Por venki ĉi mian ĝenaĉon
Kaj tiun ĉi troan deziron.

Tre bone, ke mi ĉe vi revas denove,
Tuŝante la korpon kaj kisante vin!
Por mi vi estas la stelo plej bela,
Rigardo plej nerezistebla,
La pac’, kiu ja plaĉas min.

Domaĝe, ke mi sen vi solas fojfoje.
Eĉ ŝajnas, ke mankas peceto de mi.
Tre gaja min faras ekrevena hor’:
En mi antaŭĝuas la kor’
Feliĉon senfinan pro vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Denove ĉe l' nesto de l' hejmo