Mostrando postagens com marcador Dorival Caymmi. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Dorival Caymmi. Mostrar todas as postagens

Kanto de Gabriela

(Originala titolo: Modinha para Gabriela)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca

Kiam venis mi al mondo,
Tiam konis mi nur nulon
Nun mi estas Gabriela
Gabriela, he, karaj kunuloj

Tia estis mi, tia estas mi,
Tia estos mi, tia ĉiam plu
Gabriela, ĉiam Gabriela!
Kiu baptis min, kiu nomis min
Ne allogas min, tia estas mi
Gabriela, ĉiam Gabriela!

Kiam venis mi al mondo,
Tiam konis mi nur nulon
Nun mi estas Gabriela
Gabriela, he, karaj kunuloj

Tia estis mi, tia estas mi,
Tia estos mi, tia ĉiam plu
Gabriela, ĉiam Gabriela!
Ĉiam ĉi fatal', bona ideal',
Amo al real', ĝuo ĝis final'
Gabriela, ĉiam Gabriela!


Rim: Gabriela estas virina nomo.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vi ne scias ami

(Originala titolo: Você não sabe amar)
Verkis: Dorival Caymmi k Carlos Guinle k Hugo Lima
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, vi ne scias ami, nek
Komprenas pri la am'
Sen la vivad', sen la sufer'
Ne eblas via super'

Ĉi nia am' finiĝis jam
Pli bone tiel ĉi
Vi antaŭvidis, ankaŭ mi,
Ke tiu estus la fin'

Ĉi nia am' ne spertis, karino,
Plezurojn de la destin'
Pli bone tiel ĉi por vi
Kaj ankaŭ bone pli por mi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saŭdado de Bahio

(Originala titolo: Saudade da Bahia)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca

Aj, kia saŭdado de mia Bahio
Aj, se mi aŭdintus el patrino tion:
"Fil', ne lasu panjon tiel afliktita"
La koro estas ĉiam tiel sprita
Sed nia mondo plenas je malbon', iluzi'

Aj, se mi aŭdintus, eble ne suferus
Aj, tiu saŭdado estas korinfero
Aj, se la saŭdado estas ia manko
Almenaŭ rajtas mi ĉe mia flanko
Renkonti iun tre fidindan por ĉi konfes':

Vidu, kia estas mi,
Kaj vidu la suferon de la malfeliĉ':
Mi bezonis aerumi la koron
Per malkaŝo de mia kondiĉ'

Tiu ĉi situaci'
Plenigas mian koron per ĉi emoci'!
Kompatinda tiu hom'
Kredanta je la glor' kaj mono por feliĉ'...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Roza La Bruna

(Originala titolo: Rosa Morena)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca

Roza La Bruna
Kien iras vi, ho Roza?
Kun ĉi rozo sur la haroj,
Marŝo kvazaŭ serioza,
La Bruna, la Bruna Roza

Roza La Bruna
La sambo vin atendas
Ĉiuj volas vidi vin
Lasu l' sintenon
Ŝajnantan tiel loza
Venu Roza, apud min

Lasu aparte ĉi pozon
Venu al sambo sen plend'
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'
Ho Roza!
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'
La bruna Roza
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'
Ha! Roza!
Ĉar la ularo jam lacas pro atend'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Por sambadi mialande

(Originala titolo: O samba da minha terra)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Querino Neto

Por sambadi mialande nur sufiĉas voli
Se oni kantas, homoj ekas boli

Mi naskiĝis en samba rondodanco en hejm'
Damne, ke tiu samb' al kor' kuradas en vejn'

Malamantoj de samb' abomenindas laŭ mi
Ĉu malsanas la gamb' aŭ forpreniĝis raci'?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La sambo de mia lando

Belen', adiaŭ al vi

(Originala titolo: Peguei um ita no norte)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Fernando Larocca

Feliĉa mi enŝipiĝis,
en Rion iras, ho Di',
adiaŭ gepatroj, mi diris,
Belen', adiaŭ al vi.

Aj, aj, aj, aj,
Belen', adiaŭ al vi
Aj, aj, aj, aj,
Belen', adiaŭ al vi

Diversajn aĵojn mi vendis,
ceterajn gardigis mi,
tre baldaŭ, mi jam decidis,
ne venas mi tien ĉi.

Aj, aj, aj, aj...

Ploradis mia patrino:
"Bonagu vi" diris ŝi,
premante min al la sino,
"Kaj ĉiam vin helpu Di'".

Aj, aj, aj, aj...

En Rio longe mi loĝis,
du jarojn, ja, pli malpli,
neniam tien mi iris,
Belen', adiaŭ al vi.

Aj, aj, aj, aj...


Rim: Beleno = brazila urbo, ĉefurbo de Parao.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Belém, adiaŭ al vi

Kaj revenis nur la floso

(Originala titolo: A jangada voltou só)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Sylla Chaves

En la floso foriris kune
Franĉjo kaj Bento,
Kaj revenis nur la flos’.
Blovis eble en marforo
Fortega vento,
Kaj revenis nur la flos’.

En la Kristnaska festo
Franĉjo estis la bov’.
Kaj sen lia ĉeesto
Ne plu eblas ludoprov’

Kaj nune, ĉar mankas Franĉjo,
Verŝajne ne estos fest’.
Foriris li en la floso
Kaj revenis nur la flos’.

En la floso foriris kune...

Bento kantadis kantojn
Ĉiam kun granda ĝoj’;
Multe da aplaŭdantoj
Havis li je ĉiu foj’.

La ploro de l’ junulinoj
Aŭdiĝis ĝis mara for’.
Foriris Bent’ en la floso
Kaj revenis nur la flos’!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Formigrantoj (Nigrula vivo)

(Originala titolo: Retirantes (Vida de negro))
Verkis: Dorival Caymmi k Jorge Amado
Traduko: Leandro k Roger Gotardi k Vitor Mendes

Nigrula viv' malfacilas,
Malfacilas ege tro.
Nigrula viv' malfacilas,
Malfacilas ege tro.

Mi volas morti dum nokto
En enbuska mortofin',
Kaj skurĝe oni min murdu
Se min lasos nigrulin'!

Nigrula viv' malfacilas,
Malfacilas ege tro.
Nigrula viv' malfacilas,
Malfacilas ege tro.

Mia am' mi do foriros
En ĉi tero mortos mi
Kaj ne plu mi vin revidos
Iros mi de tie ĉi.

Nigrula viv' malfacilas,
Malfacilas ege tro.
Nigrula viv' malfacilas,
Malfacilas ege tro.


Rim: ĝi temas pri la sklaveco, trista periodo de la brazila historio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Marina

(Originala titolo: Marina)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Jorge das Neves

Marina, de l' maro Marina, petola virin'
Marina, vi min amindumas, sed ne amas min.
Ne ŝanĝu la guston de l' lipoj, plezur' al mia kis'
Marina, mi amas vin kisi kaj mi petas: bis!

Pro viaj decidoj kontraŭaj ĉagreniĝas mi
kaj tial mi diras, Marina, okazas neni'.
Mi plendas, suferas, pardonas
kaj vi min ĉagrenas des pli
Pardonu mi malamikiĝas
Marina kun vi
Marina kun vi


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Marina

Ja dolĉas morti sur mar'

(Originala titolo: É doce morrer no mar)
Verkis: Dorival Caymmi k Jorge Amado
Traduko: Wel

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'

La nokto venis, ne venis li,
tio suferigis min.
Sen li revenis la barko,
estis nur malĝoj' sen fin’.

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'

Al mar' kun la bark' ekiris li,
sen li ne estos maten’.
La belan mian mariston
kun si portis marsiren’.

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'

Ĉe l' ondoj verdaj l’ amato, ve,
dronis, lin kovris la mar'.
La lito por li nun estos
ĉe l’ sino de Jemaja’.

Ja dolĉas morti sur mar',
laŭ l' verdaj ondoj de l' mar'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Tre dolĉas la mort’ en mar’

Vojaĝu tuj al Bahia!

(Originala titolo: Você já foi à Bahia?)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Wel

Vojaĝu tuj al Bahia, kial ne? Tuj al ĝi!
Vizit' al Bonfin', mia kara,
la unua pasi'!
La bonŝancovento,
la bonŝancosent',
al la bonŝanco vi.
Vojaĝu tuj al Bahia, kial ne? Tuj al ĝi!

Tipa pladoĝu',
tuj al ĝi!
Dolĉ' el akaĵu',
tuj al ĝi!
Suna tagofru',
tuj al ĝi!
Nokta samboflu',
tuj al ĝi!

Ĉe l' balkonoj de l' domaro
de l' multjara Salvador'
kvazaŭ ekestas puceloj
de temp' jam tre longe for.

Sen escepto pri Bahia
ĉio estas glata ŝat',
ja Bahia estas tia
plaĉa sen bezon' de flat'


Rim:
Glosaro: Bonfin' (fontlingve Bonfim) Tio estas nomo de emblema kirko en Salvadoro (ĉefurbo de brazila subŝtato Bahia) kie tradicie ĉiujare granda nombro da afrikdevenaj lokanoj en speciala tago lavas ties eksteran ŝtuparon laŭ kandobleaj ritoj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tre dolĉas la mort’ en mar’

(Originala titolo: É doce morrer no mar)
Verkis: Dorival Caymmi k Jorge Amado
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

Tre dolĉas la mort’ en mar',
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.

Tristis por mi ilia nereven’
El nokta mara labor’,
Savejro revenis sola
Grandis la animdolor’.

Tre dolĉas la mort’ en mar’,
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.

Savejro vespervojaĝis, ve,
Mareniro sen reven’,
La belan marlaboriston
Kunportis la mar-siren’.

Tre dolĉas la mort’ en mar’,
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.

En l’ ondoj verdaj de l’ mar’, ho Di’,
Sorĉite li dronis ja,
Kaj faris fianĉan liton
Sursine de Jemanĵa’.

Tre dolĉas la mort’ en mar’,
En l’ ondoj verdaj de l’ mar’.


Rim:
Savejro = speco de ŝarĝo-barko
Jemanĵa’ = oriŝao de l' maro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ja dolĉas morti sur mar'

Marina

(Originala titolo: Marina)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Jorge das Neves k Cícero Soares

Marina, ho bruna Marina, ho bela virin'
Marina petole vi ludas kaj ŝminkas ja vin
ne ŝanĝu la guston de l' lipoj, plezur' por mia kis'
Marina, vi estas belaĵo sen falso, sen mis'

Pro via decido kontraŭa ĉagreniĝas mi
kaj tion mi diras, Marina, rezultas neni'...
Mi plendas, suferas, pardonas
kaj vi min ĉagrenas des pli.
Pardonu, amata Marina,
pro tiom da plend'
denove al vi,
denove al vi!


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Marina

La sambo de mia lando

(Originala titolo: O samba da minha terra)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Ivo Pinto Magalhães

La sambo de mia lando logas kaj mirindas
Se oni kantas ĉiuj koksosvingas
Se oni kantas ĉiuj koksosvingas

Kiu ne ŝatas sambon
Estas ne civitan’
Pri frenezo suferas,
Aŭ piedo-malsan’

Mi naskiĝis ĉe l’ sambo,
Sambo prizorgis min,
Por mi estas la sambo
Dolĉa sorĉo sen fin’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Por sambadi mialande

Kanto de l' ekiro (Suito de l' fiŝistoj)

(Originala titolo: Canção da partida (Suíte dos pescadores))
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca k Cícero Soares (lasta strofo)

Per mia floso iros mi al mar',
Al la labor', ho karulin'.
Se Dio volos, en reven' el mar'
Ja bonan fiŝon portos mi.
Miaj kunuloj kunos en alven'
Kaj al ĉiela Dio dankos ni.

Ĝis la, ĝis la
Ho fiŝisto ne forgesu min
Preĝos mi por bonvetero, ho kara,
Ke ne estu pluva ĝen'
Kaj pretigos vian liton kun mola
Bonodora rosmaren'

Per mia floso iros mi al mar',
Al la labor', ho karulin'.
Laŭ vol' de Di' revene de la mar'
La floso plena de sardin'
La kamaradoj kunos en alven'
Al Di' ĉiela diros ni amen


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Marakangaljo

(Originala titolo: Maracangalha)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Flávio Fonseca

Jen mi al Marakangaljo iros
Jen mi blankauniforme iros
Jen mi kun ĉapelo pajla iros
Inviti Analjan ja mi iros

Se neos Analja, iros nur mi
Ja nur mi, ja nur mi
Se neos Analja, iros nur mi
Ja nur mi, ja nur mi
Sen Analja, iros mi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lulkanto

(Originala titolo: Acalanto)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Túlio Flores

Tre malfrua
estas nuna hor'.
Ĉiuj dormas,
venas la aŭror'.
Nur mi viglas
super vi, ho kor'.
Dormu, bebo
jam venas suna or'.

En ĉielo
regas dia sent'.
La anĝeloj
dormas en silent'.
Patrineto
ripozon volas nun.
Dormu, bebo
vin lulos paĉjo nun.

Bajuŝki
Dormu pace, bebo
Morgaŭ nova tago
Viŝos roson el florbedo.
Baj, baj, baj...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Lulkanto

Lulkanto

(Originala titolo: Acalanto)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Sylla Chaves

Tre malfruas,
venos tuj aŭror’
Ĉiuj dormas.
Nokto kuras for.

Paĉjo kantas
Por luladi cin.
Nun bezonas
Ripozi la patrin’.

Anĝelaro
En ĉiela blu’
Iris dormi
Kaj ne kantos plu.

Dormu pace,
Ĉar dormas la patrin’…
Aŭ grimace
La bovo prenos cin.

Bov’, bov’, bovo
Nigravizaĝulo,
Prenu ĉi infanon,
Kiu timas grimaculon.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Lulkanto

Belém, adiaŭ al vi

(Originala titolo: Peguei um ita no norte)
Verkis: Dorival Caymmi
Traduko: Wladimir Simão (unua strofo kaj refreno) k Flávio Fonseca (ceteraj strofoj)

Feliĉa mi enŝipiĝis
Mi Rio-n iras, ho Di'
Ĝis la, gepatroj, mi diris
Belém, adiaŭ al vi

Aj, aj, aj, aj
Belém, adiaŭ al vi
Aj, aj, aj, aj
Belém, adiaŭ al vi

Mi vendis miajn havaĵojn
Aliajn forgesis mi
Venontan jaron mi eble
Revenos al tie ĉi

Aj, aj, aj, aj...

Patrino donis konsilon
Pri mia vivo en Ri':
Fileto, kondutu bone,
Por havi benon de Di'.

Aj, aj, aj, aj...

Mi jam delonge loĝadas
En Rio, sen famili'
Tuj kompletiĝos dek jaroj
Belém, adiaŭ al vi

Aj, aj, aj, aj...

Rim: Belém = brazila urbo, ĉefurbo de Parao.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Belen', adiaŭ al vi