Mostrando postagens com marcador Dirce Sales. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Dirce Sales. Mostrar todas as postagens

Ento de la naturo

Verkis: Dirce Sales

Jam estas vi
ento de la naturo,
samideano kara,
en centro de Brazil'

Ia vera paradizo
kies semo de Esperanto
tie frondas kaj burĝonas
per la senlacaj manoj
de la samideano
plej kara al nia kor'
Amarílio...


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Dirce Sales)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Al Sai Baba

Verkis: Dirce Sales

Satia Sai, Satia Sai,
Satia Sai, Satia Sai!
Benata sendito de Di’!
Benata sendito de Di’!
Satia Sai, Satia Sai,
Satia Sai, Satia Sai!
Humila servisto ĉe ni.
Humila servisto ĉe ni.
Vi mastras elementojn nekonatajn en la Tero,
Vi faras, laŭ via volo, je surprizo, el l’ aero:
ornamojn, florojn kaj medikamentojn!
ornamojn, florojn kaj medikamentojn!
Am am am aaaam aam...
Am am am aaaam aam...
Sai Baba, Dio rekompencu vin
Sai Baba, Dio rekompencu vin!
Am am am aaaam aam...
Am am am aaaam aam...
Aaam am ooomm...


Rim:
- Sathya Sai Baba (foto) estis hindua guruo.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Dirce Sales)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Numeroj

Verkis: Dirce Sales

Soldatoj laboremaj ni estas
kaj ni venas labori kun vi.

Soldato Unu!
Jen mi.
Soldato Du!
Jen mi estas tie ĉi.
Soldato Tri!
Jen mi, jen mi, jen mi!
Soldato Kvar,
kie estas vi?
Jen mi estas tie ĉi.
Soldato Kvin!
Prezentu vin!
Jen mi, Sinjoro,
tute preta por laboro.
Soldato Ses!
Kial vi malfruas?
Pardonu min,
ĉar kuri mi ne ĝuas.
Soldato Sep!
Jen mi, Sinjoro!
Soldato Ok!
Ankaŭ preta por laboro.
Soldato Naŭ!
Estas mi kuranta...
Soldato Dek!
Mi estas manĝanta.
Jam?!
(Denove?!)



Kantas: Dirce Sales k Tania Paixão


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne

Verkis: Dirce Sales k Maria Nazaré Laroca

Ne, eta vorto,
Sed la plej forta
En ĉia idiomo.
Ja! Gravas nei
Ĉar la vivo
Ĝin instruas al ni.
Ne! Ne! Ne! Ne! Ne!
Ne! Ne! Ne!

Ne al perforto,
Al mensogo,
Al egoismo...
Jes! Al la vivo,
Al la paco,
Al espero!
Jes! Jes! Jes! Jes! Jes!
Jes! Jes!
Al Esperanto!!!



Kantas: Dirce Sales k Tania Paixão


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Preĝo sub la verda standardo

Verkis: Dirce Sales
sur teksto de L. L. Zamenhof

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
fortego, la mondon reganta,
al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
kaj fonto de vivo konstanta,
al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,
hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
kun dogmoj de blinda fervoro:
silentas nun ĉiu disput' religia
kaj regas nun kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
ĉe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
sed ĝi sin dividis batale;
popolo popolon atakas kruele,
frat' fraton atakas ŝakale.
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
redonu la pacon al la infanaro
de l' granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
por reunuigi l' homaron.
Subtenu nin Forto, ne lasu nin fali,
sed lasu nin venki la baron;
donacu Vi benon al nia laboro,
donacu Vi forton al nia fervoro,
ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
nin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;
ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l' mondo nin benos,
kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
ekregos sur tero.

Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj,
antaŭen kun pacaj armiloj!
Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
ni ĉiuj de Di' estas filoj.
Ni ĉiam memoru pri bon' de l' homaro,
kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
al frata la celo ni iru obstine
antaŭen, senfine.



Kantas: Dirce Sales
Muzikaranĝo: Kleber Matos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kantoj pri paco

Verkis: Dirce Sales k Kleber Matos

Reĝo kaj Reĝino de la Paco
Invitis plurajn sentojn festeni, ja!
Finon de l' milito inter la popoloj
Jarmila sonĝo de l' homar'!

Venis la Amo kaj Espero
La Ĝojo kaj la Fido jen!
Venis la Bono kaj Libero
Eĉ Karitato kaj la Feliĉo mem!

Ĉiuj fine mane-mane,
Pro la delikata revo de l' artisto,
Ĝuis magion de l' momento
De iu vera pentristo!

Ĉiuj emocie dancis
Gracian minueton verkita de la kor'
Dankis al la bonkora Dio
La ĉielan senton de la hor'

Tostu ni,
Du kaj tri,
Mil fojoj je nomo de la Paco, nun!





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lulkanto (Kambuka')

Verkis: Dirce Sales

Kambuka', o o
Kambuka', o o
Bonvole parfumu, lulilu kaj
zorgu pri li.

Kambuka', o o
Kambuka', o o
pri li, kiu dormas,
nuntempe dormas
jen apud vi.

Sub via freŝa ombro
kaj la ĉarmaj floroj,
kiuj baldaŭ tapiŝos
la grundon amatan

kie li, la ĉiama poeto,
pasie vivis, intense amis
kaj tiel vigle instruis nin...

Kambuka', o o


Rim:
- Verkita omaĝe al Sylla Chaves.
- Kambuka' = (Plinia edulis) Brazila fruktodona arbo, tipa de la marborda parto de la Atlantika Arbaro.



Voĉo: Dirce Sales
Muzikaranĝo: Kleber Vieira Matos


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Plendo al la luno

Verkis: Dirce Sales

Luno, luno.

Luno, diino ĉiela!
Kiu promenas tra la nokto
tiel sola kiel mi.

Aŭdu tiun mian plorkanton
kaj memoru al mia amanto
pri mia sopir'.



Kantas: Dirce Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Neatendite

Verkis: Dirce Sales

Neatendite,
trumpetoj sonas tra l' aero.
Neatendite,
sonoriloj alvokas nin...
Esperanto!
Jen la mesaĝo tiel bela.
Esperanto,
kaj niaj koroj enamiĝis!
Esperanto,
el la lumturoj meze en maroj.
Esperanto,
ĝis la kabanoj sur montaroj...
En boskoj, arbaroj, ie ajn...
En boskoj, arbaroj, ie ajn...
Vilaĝ' aŭ urboj
kie sin trovas iaj koroj,
Esperanto,
kaj sonoriloj alvokas nin...
Esperanto
el la steloj en foresto.
Esperanto...
Al niaj amoj...
samideanoj...
Ja! por eterne festos.



Kantas: Dirce Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Enmigru

Verkis: Dirce Sales

Enmigru en mian korpon, amato mia!
Forigu tiun angoron
vin perdi iam...
Kaj poste...
Permesu al silento
kanti al ni kanzonon
kaj mi neniam forgesu
la melodion.



Kantas: Dirce Sales
Violonoj: Fabianne Gotelipe
Gitaro kaj muzikaranĝo: Flávio Fonseca

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Fruktoj

Verkis: Dirce Sales

Jen fruktoj, mi vendas...
Kiu volas aĉeti?

Jen pomoj, ruĝaj pomoj
belaj, dolĉaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Kaj bananoj, jen bananoj
flavaj, dolĉaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Jen vinberoj, etaj vinberoj
violaj, dolĉaj, bongustaj,
delikataj kaj maturaj.

Ananasoj, ananasoj
acidaj, flavaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Jen oranĝoj, jen oranĝoj
freŝaj, verdaj, bongustaj,
bonodoraj kaj maturaj.

Jen fragoj, etaj fragoj
freŝaj, ruĝaj, bongustaj,
delikataj kaj maturaj.

Jen fruktoj, mi vendas...
Bonvolu aĉeti!





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho, mia kor'!

Verkis: Dirce Sales
sur teksto de L. L. Zamenhof

Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!
Ne batu maltrankvile
El mia brusto nun
Ne saltu for
Jam teni min
Ne povas mi facile
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!
Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos
En decida hor'
Sufiĉe trankviliĝu de l' batado
Ho, mia kor'!
Ho, mia kor'!


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn komponaĵojn sur la sama teksto:
Ho! Mia kor'! (Markone Froes)
Ho, mia kor' (Cícero Soares)
Ho, mia kor' (Neide Barros Rêgo)

Tagoj de la semajno

Verkis: Dirce Sales

Tagoj de la semajno,
Tagoj de la semajno,
Tagoj de la semajno,
de la semajno, de la semajno.

Dimanĉo, libera tago,
profitu por amindumi,
ripozi aŭ promenadi,
viziti la amikaron.

Ĉar lundo, mardo, merkredo,
ĵaŭdo, vendredo, sabato
estas laboraj tagoj!


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Kantas: Dirce Sales
Aranĝisto: Clarice Kamliot

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Ama idealo

Verkis: Dirce Sales

Inter libroj kaj ideoj
jen aperas Zamenhof!
Por donaci Esperanton
al ni ĉiuj, en la homaro.
Kaj tre baldaŭ, tre rapide
kaj feliĉe...
jen ni ĉiuj - veraj fratoj -,
en lia monda adresaro.

Esperanto! Esperanto!
Multe pli ol lingvo estas ĝi,
ja! nia ama idealo!

Esperanto, Esperanto
ilo paca kaj pasia
al la koroj niaj, koroj niaj!


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Dirce Sales)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sambo de la koloroj

Verkis: Dirce Sales

Hodiaŭ jen ni ludos pri koloroj,
koloroj, koloroj, jen ni ludos jes!
Hodiaŭ jen ni ludos pri koloroj,
koloroj, koloroj.

Jen la roza kaj la blua,
jen la flava kaj la bruna;
jen la verda kaj viola,
jen la blanka kaj la ora;
jen la ruĝa kaj la nigra,
kaj por fini, la arĝenta!

Koloroj, koloroj,
koloroj, jen la ĝojo de la koroj!





Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Petola sambo

Verkis: Dirce Sales k Tania Paixão

Kara pupeto, jen por vi granda novaĵo:
Io mirinda kiun neniam vidis vi!
Sorĉa tapiŝo kies flugo al vi permesos
Preskaŭ senpage tutan mondon koni, ja!
Tute nature, sen interpretistoj,
Kaj la brusto plena de amsento,
Interparoli kaj
Korespondadi kun personoj
De ĉiuj kontinentoj.

Se vi parolas pri la lingvo Esperanto,
Atentu bone, vantemulo, babilema:
Mi jam komponas, teatraĵas, amindumas
Eĉ instruas, ankoraŭ kantas
Kaj plena de amsento...
Tute nature,
Mi parolas bone al pluraj homoj,
Per ĉi tiu magia idiomo!

Ne, ne restu malĝoja,
Venu danci kun mi.

Esperanto muzikas internacie.

Ankoraŭ helpas en momento de fiasko.




Floroj

Verkis: Dirce Sales

Floroj, delikataj floroj,
Juveloj de Di', juveloj de Di'.

Jen la rozoj, ĉarmaj, elegantaj!
La diskretaj diantoj.
Jen tulipoj kaj lilioj!
La sunfloroj,
L' orkideoj solecaj,
Miozotoj plendantaj
Kaj la lekantoj, etaj lekantoj,
Niaj gajaj sunetoj.


Dankon, Zamenhof!

Verkis: Maria Nazaré Laroca

Dankon, Zamenhof kara!
Koran dankon pro Esperanto!
Tia mirinda ŝlosil'
Kiu malfermas la koron de l' homar'...

Dankon, nia majstro kara!
Koran dankon pro Esperanto!
Nia bela lingvo internacia
Per kiu ni povas kunvivi en fratar'!



Kantas: Dirce Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.