Mostrando postagens com marcador Adonis Saliba. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Adonis Saliba. Mostrar todas as postagens

La listo

(Originala titolo: A lista)
Verkis: Oswaldo Montenegro
Traduko: Adonis Saliba

Faru vi liston de grandaj amikoj
Kiujn pli vidis de antaŭ dek jaroj
Kiom da ili vi vidas plej ofte
Kiom da ili vi ne plu renkontas
Faru vi liston de revoj havitaj
Kiom da ili vi ne revas plu
Kiom da amoj por ĉiam ĵuritaj
Kiom da ili nun restas tenitaj

Kie ankoraŭ vi mem rekoniĝas
El fotoj aŭ ĉe la nuna spegulo
Ĉu nunaj trajtoj konformas al planoj
Kiom da neakceptitaj amikoj
Kiom da sondoj pri eblaj misteroj
Kiom da ili vi plene komprenis
Kaj da sekretoj de vi plenzorgitaj
Kiom stultiĝis, nenia scivolo

Kiom da tuj rifuzitaj mensogoj
Kiom da ili rakontis vi mem
Kiom da misoj saniĝis tra l' tempo
Eĉ la plej bonaj havitaj de vi
Kiom da kantoj vi tiam ne kantis,
Nun vi sufloras por tenadi vin
Kiom da homoj vi iam amadis
Kaj nun vi kredas, ke amadas vin

Faru vi liston de grandaj amikoj
Kiujn pli vidis de antaŭ dek jaroj
Kiom da ili vi vidas plej ofte
Kiom da ili vi ne plu renkontas
Kaj da sekretoj de vi plenzorgitaj
Kiom stultiĝis, nenia scivolo
Kiom da homoj vi iam amadis
Kaj nun vi kredas, ke amadas vin



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La listo

La floroj violaj de la dezerto

(Originala titolo: As flores lilás do deserto)
Verkis: Nádia Figueiredo k Iuri Cunha
Traduko: Adonis Saliba

Iras mi alten laŭ sublima
Direkto de la paco
Kaj el tie mi serĉas
Lingvon por ĉiesa kundivido

En miaj versoj, kreis mi dezerton
Kiu subite ekfloris
Kaj transformis suferon en flor' viola

Kiu scias ĉu ni povas alveni
En nekompara loko
Kunigante nin per lingva
Eco kaj universala amvoko



Kantas: Nádia Figueiredo
Muzikaranĝo: Iuri Cunha
Gitaroj: Lucas Gesualdi
Perkutiloj: Firmino Alves


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).