Mostrando postagens com marcador Maurício Maestro. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Maurício Maestro. Mostrar todas as postagens

Nene'

(Originala titolo: Neném)
Verkis: Maurício Maestro
Traduko: Flávio Fonseca

Se volas vi, sidu sur miaj genuetoj, nene’
Ke mi sanktetas, ĵuras per mia avin’
Kaj mi nur kovros vin per pluraj mil kisetoj,
Poste, mallaŭtete, diros: Ne lasu min

Sed se ridetos vi al mi tiel ĉarmete, nene’
Mi zorgemete al la kor’ tiros vin
Kaj koron donos al vi karesete, nene’
Malrapidete ĝis nenia fin’.


Rim: Nene' = esperantigo de brazila karesa alnomo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Klara kaj Ana

(Originala titolo: Clareana)
Verkis: Joyce k Maurício Maestro
Traduko: Cícero Soares

Malgranda kor’
Miela kolor’
Farit’ el suker’
Ludanta kateto
En suna maten’
Per bula faden’
Patrin' sentas ĝin
Korbatoj sen fin’
De Klara, Ana
En la uter’
Akvo, tero, fajro, aer’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).