Mostrando postagens com marcador Cícero Soares - A. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Cícero Soares - A. Mostrar todas as postagens

La vojo

Verkis: Cícero Soares sur teksto de L. L. Zamenhof

Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saŭdado, ĝojo trista

(Originala titolo: Saudade, alegria triste)
Verkis: Maria Nazaré Laroca k Cícero Soares
Traduko: Paulo Sérgio Viana k Cícero Soares

La resopir' estas trista,
sed por ni dolĉa ornamo
de rememoro insista
pri la jam perdita amo.

Saŭdado, jen ĝojo trista
De perdit' en labirinto;
Parfumo de am' insista
Pri dezir' al foririnto.


Rim: Poemo originale verkita portugallingve de Maria Nazaré Laroca, esperantigita unue de Paulo Sérgio Viana (unua strofo), kaj poste esperantigita (dua strofo) kaj muzikigita de Cícero Soares.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Portugallingve kaj Esperante
kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho, mia kor'

Verkis: Cícero Soares
sur poemo de L. L. Zamenhof

Ho, mia kor'!
Ne batu maltrankvile!
Ho, mia kor'!
El mia brusto nun
Ne saltu for!
Jam teni min
Ne povas mi facile!
Ho, mia kor'!

Ho, mia kor'!
Post longa laborado,
Ho, mia kor'!
Ĉu mi ne venkos
En decida hor'?
Sufiĉe!
Trankviliĝu de l' batado,
Ho, mia kor'!


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn komponaĵojn sur la sama teksto:
Ho! Mia kor'! (Markone Froes)
Ho, mia kor' (Neide Barros Rêgo)
Ho, mia kor'! (Dirce Sales)