Mostrando postagens com marcador Gilberto Gil. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Gilberto Gil. Mostrar todas as postagens

Dri

(Originala titolo: Drão)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Dri,
La amo nia estas gri'
Nur semo de la iluzi'
Nur post la morto ĝermas pli
Transloke kiel plant'
Renaskas el la plank'
Pro nia prisemumo
Neniu povus tro
Mortigi amon do
Sur nia lito pluma
Suma litanio
Tra la voj' senluma

Dri,
Ne longe pensu tiel pri
Separo aŭ korŝiro vi,
La vera am' ne estas ĉi
Ĝi estas infinito
Ega monolito
Nia arkitekturo
Neniu povus tro
Mortigi amon do
Sur nia lito dura
Lito el tatamo
Tra la vivo tuta

Dri,
Gefilojn plene benas san'
La pekoj estas nur de mi
Konfesis ĉion mi al Di'
Necesas ne pardon'
Pro tio nur la don'
De la kompato jam
Neniu povus tro
Mortigi amon do
Se amo estas gri'
Mortas, iĝas greno
Vivas kiel pan'
Dri


Rim:
- La originala titolo, Drão, estas mallongigo de Sandrão, karesa nomo de Sandra Gadelha (foto), eks-edzino de Gilberto Gil. En Esperanto, Dri povas esti konsiderata kiel mallongigo de Adriana, aŭ Adrianino.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- O título original, Drão, é uma abreviatura de Sandrão, nome carinhoso de Sandra Gadelha (foto), ex-esposa de Gilberto Gil. Em Esperanto, Dri pode ser considerado como abreviatura de Adriana, ou Adrianino.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Fide mi iros

(Originala titolo: Andar com fé)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min

Fid' estas en virin'
Kaj en la korala serpent'
En peceto de pan'

Fid' estas en destin'
En klingo de la instrument'
En nirvan', malnirvan'

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min

Fid' estas en maten'
La fid' estas en la vesper'
En somera sezon'

La fid' vivas en plen'
Kaj ankaŭ en la efemer'
Trista pro abandon'

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min

Kun pravo aŭ eĉ ne
La fid' sekvas min ien ajn
Malgraŭ la opini'

Eĉ al dubanta tre
La fid' akompanas por gajn'
Nur se por garanti'

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Podio

(Originala titolo: Palco)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Supren al podio
En anim' odor' de grio
Kiel talko sur bebet', sur bebet'
Mian nimbon klaran
Vidas nur klarvidaj uloj kun klarec', kun klarec'

Portas mi la bandon
Nur se vi konas Luandon,
Scias pri ĝia valor', pri l' valor'
Kostas laŭ la pezo
Laŭ aprezo de la bum bum de l' tambur', de l' tambur'

Fajro ĉiam por peli for
La inferon, ne en mia kor'
Fajro ĉiam por konsumad'
La infero, forira pad'
La laja laja laja la laja la
Forira pad'
La laja laja laja la laja la

Venas mi al festo,
Scias mi, ke por ĉeesto
De l' sun-di' estas signal', la signal'
Mi, kiel kredema,
Portas keston de ĝojaĵoj el la hal', el la hal'

Ankaŭ laŭ kantoro,
Dio sendas la muzikon
Por ke oni lasu ja, lasu ja
Verŝi la balzamon,
Fari kanton, kanti la kantaron da lalaja'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Por direkti min al Di'

(Originala titolo: Se eu quiser falar com Deus)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Por direkti min al Di'
Devas resti mi en sol'
Devas sidi en mallum'
Devas ĉesi la parol'
Devas senti min en pac'
Malbantigi je ĉi vol'
Miajn ŝuojn, la kravaton,
La dezirojn, la timetojn,
Devas mi forgesi daton,
Abandoni miskalkulojn
Kun malplenaj miaj manoj,
Nudaj korpo kaj anim'.

Por direkti min al Di'
Devas cedi al dolor'
Devas iri ĝis la fund'
De la fund' de l' malfavor'
Devas agi kiel hund'
Meti langon sur la grund'
De l' palacoj, de l' kasteloj
Luksoplenaj de la revoj
Devas vidi min timida
Devas mi min trovi hida
Tamen malgraŭ ĉi perfido
Teni koron sen brulvund'

Por direkti min al Di'
Cedu mi al aventur'
Al ĉielo iri pli
Sen apogi min sur ŝnur'
Devas adiaŭi mi
Marŝi rekte al futur'
Decideme, sur linio
Kiu iras al nenio,
Ja neni', neni', nenio,
Nur neni', neni', nenio
Kaj neni', neni', nenio
Jam konata el natur'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Oriento

(Originala titolo: Oriente)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Orientiĝu, fraŭl'
Per la konstelacio de l' Kruco de l' Sud'
Ridetantiĝu, fraŭl'
Pro konstato, ke la araneo teksas la adreson
Zorgu ne forgesi
Pro la simpla kial', ke por ĉio necesas
Ia konsider'

Konsideru, ho fraŭl'
La eblecon vojaĝadi al Japani'
En la ŝarĝoŝip' de Lloyd lavadante ĝin
Pro la scivolem' ekscii kie suno sin detenas
Zorgu vi, komprenu
Pro la simpla kial', ke ja ĉio dependas
De la decidem'

Decidiĝu, ho fraŭl'
Kie vi gradiĝos post la bakalaŭrec'
Orientiĝu, fraŭl'
Per la rotacio Tera ĉirkaŭ la Sun'
Ridetantiĝu, fraŭl'
Pro la kontinueco de l' rev' de Adam'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Panis et circenses

(Originala titolo: Panis et circenses)
Verkis: Caetano Veloso k Gilberto Gil
Traduko: James Rezende Piton

Mi strebis al mia kanzono lumigita de sun'
Mi hisis tolojn en mastar' de l' aer'
Mi lasis tigrojn kaj leonojn en kort'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Tre okupiĝas pri naskiĝ' kaj la mort'

Mi mendis la faradon de ponard' el purbrila ŝtal'
Por la mortigo de la am', kun sukces',
En urbocentro ĉirkaŭ la kvina hor'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Tre okupiĝas pri naskiĝ' kaj la mort'

Mi mendis la plantadon de folioj en la domeg'
Ĉar la folioj en serĉado de l' sun'
Kaj la radikoj en serĉad', en serĉad'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Kun tiuj homoj de la vespermanĝej'
Estas la homoj de la vespermanĝej'
Sed tiuj homoj de la vespermanĝej'
Tre okupiĝas pri naskiĝ' kaj la mort'

Kaj tiuj homoj de la vespermanĝej' (12-oble)

"- Transdonu al mi la salaton, bonvole.
- La panon, mi petas, nur plian peceton."


Rim (NT): - la titolo fontas el la latina formulo Panem et circenses (pano kaj cirko) atribuita al la romia satira poeto Juvenalo, dum la regado de la pleba tribunuso Gaius Sempronius Gracchus (153 a.K., murdita en 121 a.K.). Per disdonado de tritiko kaj la okazigo de spektakloj, romiaj politikistoj celis mildigi la popolan malkontenton, supozeble eĉ por malinstigi la okupiĝon pri politikaj aferoj. La strategio reproduktiĝis kaj adaptiĝis tra la jarcentoj kaj tra la mondo.

Tiu ĉi kanzono kaj samtitola disko aperis en 1968, dum militista reĝimo en Brazilo, kaj lanĉis la Tropikisman movadon, tre fruktodona momento en la brazila muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ve, amiko, ve, hero'

(Originala titolo: Meu amigo, meu herói)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Cícero Soares

Ho, ve amiko, ve hero'
Kia dolor' ke samas ĉe vi la korod'
De l' pen' de l' senkompan'

Amato mia, mia lum'
Ripozu via laca mano sur la mia
Sur ĉi mia man'

La fort' de l' universo ne forlasos vin
La brilo de la steloj estos ilumin'

En domo miakora plej malgranda
En ĉambro miakora plej infana
En rando miakora mi esperas
Protekti vin de l' iluzi'

Ho, ve amiko, ve hero'
Kia dolor'
Kia dolor'
Kia dolor'



(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Jen miaj brakoj

(Originala titolo: Aquele abraço)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Ja, Rio-de-Ĵanejro daŭre estas linda
Ja, Rio-de-Ĵanejro daŭre estas bela
Ja, Rio januara, februara, marta
Ha lo, ha lo! Realengo - jen miaj brakoj!
La partianoj de Flamengo - jen miaj brakoj!

Chacrinha daŭre iras kun granda stomako
Alhupas la fraŭlinon kaj ĉesigas kvakon
Kaj daŭre gvidas ĉion tra la tuta korto
Ha lo, ha lo! Ho Chacrinha - ĉiama forto
Ha lo, ha lo! Terezinjo de la barako
Ha lo, ha lo! Ho Chacrinha - kolora frako
Ha lo, ha lo! Terezinjo - jen miaj brakoj!
Ha lo! Ino de l' favelo - jen miaj brakoj!
Ha lo! Homoj de Portelo - jen miaj brakoj!
Ĉiuj karnavalaj tagoj - la sambo-klako
Ha lo! Bando Ipanema - jen miaj brakoj!
Mia vojo tra la mondo - jen mia fako!
Ĉar Bahio jam provizis la mapo-pakon
Nur mi decidas pri mi - jen miaj brakoj!
Al vi forgesinta min - jen miaj brakoj!
Ha lo! Rio-de-Ĵanejro - jen miaj brakoj!
Tuta la brazila gento - jen miaj brakoj!


Rim:
- La urbonomo Rio-de-Ĵanejro signifas "Rivero de Januaro"; tial, la aŭtoro faras la vortludon "januara, februara, marta".
- Realengo - kvartalo en la urbo Rio-de-Ĵanejro.
- Flamengo - unu el la plej grandaj kaj famaj futbalaj teamoj de Rio-de-Ĵanejro.
- Chacrinha (prononco: Ŝakrinja) - iama brazila televidprezentisto, tre fama de la 50aj ĝis la 80aj jaroj (Estas li sur la foto).
- "Alhupi la fraŭlinon" - en la konkursoj de kantado, estis kutimo de la televidprezentisto Chacrinha alhupi tiun kantist(in)on kiu misagordis.
- "Ha lo, ha lo! Terezinjo" - tipa esprimo de la televidprezentisto Chacrinha.
- Favelo - brazila domaĉaro (laŭ Vortaro de Túlio Flores).
- Portelo - unu el la plej grandaj kaj famaj samblernejoj de Rio-de-Ĵanejro.
- Bando Ipanema - unu el la plej famaj sambularoj de Rio-de-Ĵanejro.
- Bahio - Unu el la ŝtatoj de Brazilo (laŭ PIV).



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La novaĵo

(Originala titolo: A novidade)
Verkis: Gilberto Gil k Herbert Viana k Bi Ribeiro k João Barone
Traduko: Cícero Soares

Novaĵo ekaperis ĉe la plaĝo
En la malofta formo de sireno
Duono – brusto de anĝela ino
Duono – vosto de bela baleno

Novaĵo plej maksimuma
Sursabla rava rida kuŝ-paradokso
Deziris unu ŝiajn kisojn diinajn
Alia volis vespermanĝi la kokson

Ho, monda plej malegal’
Ĉie ĉi malegal’
Ho ho ho ho!

Ĉi flanke jen karnaval’
Apud mizera mal’
Ho ho ho ho!

Do la novaĵo kiu estus revo
Mirakla rido de marvirineto
Koŝmare ĝi fariĝis sonĝo-krevo
Ĉe paradizo sur sabla tapeto

Novaĵo estis milito
Inter la malsatulo kaj la poeto
Sireno iĝas fine dispecigito
La sonĝo iĝas frakasita portreto



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne ploru plu

(Originala titolo: Não chore mais)
Verkis: B. Vincent
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el No woman no cry)
Esperanta traduko el la portugala: Afonso Camboim

Ne, ne ploru plu
Ne, knabin', ne plu

Ja mi memoras
Ni sidiĝintaj sur
La greso de l' grundo, sub la sun',
Ad-observi hipokritar'
Maskiĝinta patroli ĉe l' ej',
Dum arestitaj
Amikoj ja malaperis por
Neniam plu.
La ĉi rememor',
Mem foto de la tortur'
Plibone ĝin lasi for.

Ne, ne ploru plu
Ne, knabin', ne plu

Ja mi memoras
Ni sidiĝintaj sur
La greso de l' grundo, sub ĉiel',
Ad-observi la stelojn
Ĉe la ŝtipareto de paper',
Varmigi l' fridon, revarmigi l' panon
Kaj manĝi ĝin kun vi,
Pied', en maten', pistadi teron.
Mi konas la duron de la viv',
Sed, se volos Dio, jes
Ĉio, ĉio alĝustiĝos ree
Ĉio, ĉio sin ĝustigos ree

Ne, ne ploru plu
(Knabino ne ploru tiel)
Ne, ne ploru plu



Kantas kaj gitarludas: Afonso Camboim


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ne ploru plu

Ne ploru plu

(Originala titolo: Não chore mais)
Verkis: B. Vincent
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el No woman no cry)
Esperanta traduko el la portugala: Markone Froes

Mi bone memoras,
ni ĉiuj sidantaj tie
sur la gresejo, sub la suno
observante hipokritulojn
maske irantajn ĉirkaŭe
amikoj en prizonoj, malaperantaj tiel
neniam plu
tiaj rememoroj, portretoj de la malbon'
pli bone estas forgesi
ne, ne ploru plu
ne, ne ploru plu

Mi bone memoras,
ni ĉiuj sidantaj tie
sur la gresejo, sub la suno
observante stelojn
ĉe fajretoj el papero
varmigi malvarmon, revarmigi panon
kaj manĝi ja ĉe vi
la piedoj, matene, paŝas sur tero
mi scias kiel gravas la vivo
sed se Dio volus
ĉio, ĉio, ĉio iĝos enorde
ĉio, ĉio, ĉio iĝos enorde
ne, ne ploru plu
ino, ne ploru tiel
ne, ne ploru plu


Rim: Registrita en la albumo Piratado Muzika Tri, de Markone Froes (jaro ne indikita).


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Markone Froes)

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ne ploru plu

Mi soifas

(Originala titolo: Tenho sede)
Verkis: Dominguinhos k Anastácia
Traduko: Flávio Fonseca

Donu al mi da akvo, mi soifas
Kaj ĉi soifo povas vundi min

Jen mia gorĝo petas da ĉi akvo
Kaj same mia vido petas vin

La planto petas pluvon por sia burĝon’
Ĉielo tre malhelas pro la pluva fort’

Kaj mia koro petas nur la amon
Se vi rifuzos, prenos min la mort’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nur pro am' mi vin alvokas

(Originala titolo: Só chamei porque te amo)
Verkis: Stevie Wonder
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el I just called to say I love you)
Esperanta traduko el la portugala: Antonio Luís Lourenço dos Santos

Ne pro Novjar'
Ne pro gastar'
Ne pro buked'
je tag' de Sankta Valenten'
Ne pro ekflor'
aŭ pro birda hor'
Ne pro surpriz'
en viv' el tiom da banal'
Ne pro pluvem'
Ne pro poem'
Ne pro nuptfest'
en ĉarm' de frusomera varm'
Do je dekroĉ'
jen nun amata voĉ'
per vortoj tri
la ĵur' pri am' kaj vi kaj mi

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin kore alvokas
Ĉar mi amas vin
De l' fundo de la kor'

Ne pro somer'
Ne pro vesper'
Ne ĉar dum nokt'
la lun' lanternas por amlud'
Ne pro aŭtun'
Aŭ pro mankanta sun'
Ne ĉar birdar'
En sor' ekflugas fuĝe for
Ne pro neĝvent'
Ne pro Advent'
Ne pro Kristnask'
kun kant' kaj dankoj al donant'
Sed pro motiv'
el homa viv'
la korinklin'
al la tri-vortaĵ' "Mi amas vin!"

Nur pro am' mi vin alvokas
Nur pro am' jen kisoj el la for'
Nur pro am' mi vin alvokas
ĉar mi amas vin
de l' fundo de l' kor'
De la kor'
De la koro


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukojn:
Telefonu
Vokis mi, ĉar vin mi amas

La pac'

(Originala titolo: A paz)
Verkis: Gilberto Gil k João Donato
Traduko: Manolo Pankorbo k Roger Borges

La pac'
Venis loĝi en mia kor'
Jen subite min kaptis pac'
Kvazaŭ iu ciklona fort'
Tirus miajn piedojn for
Kvazaŭ flosus mi en la spac'

La pac'
Iĝis mara revoluci'
Klaras mia destin'; la pac'
Jen eksplodo de homa fi'
Unu bombo en Japani'
Naskis landon de ĝoj' kaj pac'

Pensis mi pri mi
Pensis mi pri vi
Ploris mia kor'

Kia kontraŭdir'
Pro milito-far'
Nia am' en pac'

Kaj jen
Mi alvenas al kajorand'
Kie vojo ekturnas sin
Kie muĝas la ocean'
Kie lilas vespero-fin'
Kaj min tuŝas sopira van'



Produktado: Roĝer Borĝes
Voĉo: Eric Languillat
Gitaro: Ĵomart Amzeyev
Drumo: Rômulo Felicio


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Telefonu

(Originala titolo: Só chamei porque te amo)
Verkis: Stevie Wonder
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el I just called to say I love you)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge de Oliveira

Alvenos tuj la nova jar'
Kaj sur la strat' aŭdiĝas nun muzikistar'
La jar' malnova jam ĉe la fin'
Infanoj ridas, geamantoj kisas sin
Printempa sun', aprila flor'
Mil amkanzonojn ne plu kantas mia kor'
Ĉar mankas vortoj kaj harmoni'
Sed kion fari se ĝis nun forestas vi

Telefonu, do rapide
Telefonu se vi amas min
Telefonu tuj mi petas
Ĉar mi volas diri, ke mi amas vin

Feria ĝu', tropik-veter'
Invitas ĉiujn al promen' en ĉi-somer'
Stelplena nokto, brilega lun'
El sub la horizonto jen aperas nun
Infana ĝoj', ĉiela blu'
Kaj eĉ la ondoj de la mar' ne taŭgas plu
Por min eltiri el ĉi-super'
Se nur vi venos por min savi de l' infer'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Nur pro am' mi vin alvokas
Vokis mi, ĉar vin mi amas

Vokis mi, ĉar vin mi amas

(Originala titolo: Só chamei porque te amo)
Verkis: Stevie Wonder
Portugallingva traduko: Gilberto Gil (el I just called to say I love you)
Esperanta traduko el la portugala: Jorge das Neves

Vin amas mi
el tuta kor'
kaj ne ĉeestas vi
aŭ vi promenas for
nenia tag', nenia hor'
valoras pli, aŭ daŭras plu en la memor'.
Pro vi la sun'
brilas sur blu'
kaj la sopir' al vi konsumas plu
En la real', en fantazi'
vi la etoso kaj eterna poezi'

Vokis mi, ĉar vin mi amas
vokis mi, ĉar vin adoras mi
vokis mi, ĉar mi tre amas
amas mi el la fundo de la kor'!

Dum la printemp'
dum la somer'
en vintra la rigor'
en senfrukta aŭtun'
pro vi beliĝas tuta Ter'
pro vi promenas sur ĉiel' arĝenta lun'
odoras flor'
en la ĝarden'
pepadas birdoj
kaj forflugas la ĉagren'
kaj eĉ murmur' de frosta vent'
signifas ne parolon tristan de turment'...

Vokis mi, ĉar vin mi amas
jen vokis mi, ĉar vin adoras mi
vokis mi, ĉar mi tre amas
vin amas mi ĝis la fundo de mia kor'...
de mia kor'
de mia kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Nur pro am' mi vin alvokas
Telefonu

Avokadarbo

(Originala titolo: Refazenda)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Avokadarbo, ni alvokas vian vokon
Venis ankaŭ ni el loko de la koko kaj leon’
Kaj ni atendos petolante ĉe l’ rivero
Ĝis alporto de la klero, eĉ se ero de la bon’

Avokadarbo, via frukto estas pura
Kaj se iam frumatura, ja natura iel ajn
Kaj dum la tempo ne alportas avokadon
En la fruo, refarado, kaj en tardo nur papaj’

Avokadarbo, vi komprenas kion mi diradas
Ĉar en vero tamarinda uj’
En la aŭgusta acideco venas, antaŭ ol la
Januara mango venu tuj

Avokadarbo, estos vi mia kunulo
En promeno sen postulo tra la lulo de l’ kantad’
Avokadarbo, sciu ke laŭ tiu bunto
Vi instruu al mi punton kaj instruos mi kisadon...

Refarante ĉion
Refarado
Refarante tutan
Gŭarirobon



Rim:
- Gŭarirobo = brazildevena palmo (Syagrus oleracea).
- La lasta verso de la antaŭlasta strofo estas referenco al la kanto Puntistino.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).