Verkis: Tony Osanah
Traduko: Flávio Fonseca
Jen venas la rajdanto
El fora Aruando
Jen Oŝosi sur ĉevalo
Ĉapelo kaj komando
Jen venas la kaciko
Kun gloro kaj kun forto
Venas sur sia ĉevalo
Al mia simpla korto
El Aruando ŭe
El Aruando ŭa
El Aruando ŭe
El Aruando ŭa
El Aruando ŭe
El Aruando aŭe'
Jen li, filo de l' verdo,
Li, filo de l' arbaro
Vivu Nia Sinjorino
Alsagas li sen baro.
El Aruando ŭe
El Aruando ŭa...
Rim:
- Aruando (originale Aruanda) = koncepto trovebla en religioj influitaj de la afrika kulturo. Temas pri loko en la spirita mondo, iom varia laŭ la religio, sed ĝenerale simila al speco de paradizo.
- Oŝosi (originale Oxossi) = oriŝao de l' arbaroj.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
