Mostrando postagens com marcador Renato Corrêa. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Renato Corrêa. Mostrar todas as postagens

Bruna jako

(Originala titolo: Casaco marrom)
Verkis: Guarabyra k Renato Corrêa k Danilo Caymmi
Traduko: James Rezende Piton

Reiros mi al mia malnova temp'
Kun bruna jako de iama sezon'
Por preni manon de la ĝoj' en promen'
Bye-bye, Cecy, nous allons*

Kopakabano venas kun la bonven'
Kaj disponigis brizon en mia fon'
La atombomb' kun eksplodem' en ĝarden'
Eksterme al flor-burĝon'

Ne! - rifuzordon'
Rigarde knabinon
De milda sezon'
Ha lo, mia kor',
Ha lo, mia kor',
Ha lo, mia kor'

Reiros mi al mia malnova temp'
Kun bruna jako de iama sezon'


*Rim: alilingve en la originalo.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Gaspareto

(Originala titolo: Gasparzinho)
Verkis: Renato Corrêa
Traduko: Wladimir Simão

Fantometo Gaspareto kamaradas.
Li tre emas amikiĝi al popol',
tamen povra Gaspareto lam-iradas:
Se li aperas, homoj kuras sen kontrol'.

Foje, kiam li promenis tra la urbo,
montris sin en festo por interparol'.
Kiam aperis nia gaja amiketo,
oni foriris, kaj restadis li en sol'.

Kaj kompatinda Gaspareto, tre bonkora,
restadis sola, trista kaj en plorsingult',
ĉar, malgraŭ lia kamarada fantomeco,
li ĉiam serĉas la popolon sen rezult'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).