Mostrando postagens com marcador Cristóvão Bastos - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Cristóvão Bastos - I. Mostrar todas as postagens

Tuta sentimento

(Originala titolo: Todo o sentimento)
Verkis: Chico Buarque k Cristóvão Bastos
Traduko: Flávio Fonseca

Mi devas resti sen
Endormo ĝis konsum'
De l' tempo de ni du.
Mi devas porti en
Tempeton por plenum'
La lanton de l' brakum' kiun avidu.

Mi celas trovi en
La lasta ekmomento
La tempon por refaro de l' malfar',
Por kolekti tutan sentimenton
Kaj meti en korpon je ripar'.

Vin voli, jen esper',
Ĝis falo de la am'
Malsana, malsana.
Foriri, jen prefer',
En tempo por ke l' flam'
De ni du liberiĝu mem, spontana.

Kaj post la malproksim',
Vin trovi kun certeco
En ebla tempo de l' delikateco,
Kiam ni diros nenion,
Okazis neni',
Mi simple sekvos nur
Kvazaŭ sorĉita apud vi.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Albatante la pordon

(Originala titolo: Batendo a porta)
Verkis: João Nogueira k Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca

Saluton, vi!
Ĉu fartas bone?
Vi senbezone transloĝiĝis de ĉi tie
Pro bias'.

Eniru vi,
Restu laŭvole,
Kaj ne atentu la simplecon
De ĉi domo, post via forlas'.

Sidiĝu vi,
Trankvile spiru.
Se vi sopiras amon jam
Malaperintan tie ĉi,

Ne per parol',
Nek pro sufer',
Nek sen konsol',
Vi certe tiel al mi ne konvinkos,
Tiun artifikon
Mi rifuzas nun pli.

Ne memreklam',
Nek firigard',
Eĉ ne malam'.
Eĉ se vi forte albatos la pordon,
Ĉi tie enorde mi restos sen vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sur blanka vojo

(Originala titolo: Estrada branca)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Sur blanka vojo, alta nokto, luna blanko, via manko
Marŝadante, marŝadante, marŝadante apud mi.
Tiu saŭdado, iu volo doloriva de la vivo,
La mortinta viv'.

Sur vojo, birdetaro, nokto klara,
Mia vojo tiom sola, tiom sola por trair',
Ke eĉ antaŭen pluirante
Kaj triste lunon rigardante,
Ju pli mi marŝas, des pli paŝas mi al vi.

Anstataŭ nokto estus lum'
Kaj suna bril', poezium',
Kaj se anstataŭ tristo estus ĝoja hul',
Anstataŭ vidi mian ombron sur ĉi voj',
Mi vidus en ĉi tiu vojo ombron de alia ul'.

Sed en la vero la grandurbo restis fore,
Restis fore, en la urbo lasis sin mia karin'.
Mi iras sole, sen kareso,
Nur la marŝado sen regreso,
Nur la marŝado kun deziro pri la fin'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Liĝja

(Originala titolo: Lígia)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Vitor Mendes

Neniam mi sonĝis pri vi
Mi neniam kinemas
Mi ne ŝatas sambon mi ne Ipanemas
Mi ne ŝatas pluvon nek plaĉas min sun’
Al vi telefonis do mi
Kaj malŝaltis, erar', kiu do via nom’?
Sur pian’ mi forgesis la amnaivaĵojn dirotajn al vi
Ne... Liĝja Liĝja

Neniam en semajnfin’ ia
Biero enmane
Kaj man’ en la via enkopakabane
Mi volis, nek iri tra l’ plaĝ’ al Leblon’
Kaj kiam min trafis pasi’
Ŝiris mi vian nomon pro la iluzi'
Igis mi sambkanzonon mensogoj de amo lernitaj pro vi
Jes ... Liĝja Liĝja

Kaj kiam envolvos min vi
Viaj brakoj, al mi jen kapitulaci’
Viaj brunaj okuloj
Timigas min pli ol radio de sun’



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dum tuta mia vivo

(Originala titolo: Por toda minha vida)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Mia tre amata
Mi volas fari ĉi kanzonon kvazaŭ ĵur'
Mi promesas, dum tuta mia vivo
Esti nur de vi kaj ami vin senlime
Nur ami laŭ neniu plu

Mia tre amata
Ĵus aperinta stelo pura
Mi vin amas kaj vin proklamas
La vera am', la vera am'
Pli granda ol ĉio ekzista
Ho, mia am'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pasos tuj

(Originala titolo: Vai passar)
Verkis: Chico Buarque k Francis Hime
Traduko: Flávio Fonseca

Pasos tuj
Sur l' avenuo samba popular'
La paralelepipedoj de la malnova urbo
Ĉi-nokte brilos sen kompar'

Pro l' memor'
De la eternaj samboj en l' are'
Ke tie ĉi piedoj sangis tre
Ke multaj pra-sambadis en pase'

Sed iam,
Bedaŭrinda paĝ' en historio,
Jam paligita ĉe l' generacio
De nia nova junular',

Dormadis
La patrolando tiel senatenta,
Ke ne konsciis pri l' ŝtel' evidenta
Dum la perfida negocar'

La homoj
Iradis blinde tra la kontinento
Portante ŝtonojn, kvazaŭ ia pento,
Por la konstru' de katedral'

Kaj en la final'
Ili nur rajtis, por nedaŭra real',
Ekspiri en epidemio
Kiu nomiĝis karnaval'
La karnaval', la karnaval'
(Pasos tuj)

Aplaŭdojn por la al' de vor-baronoj
La grupo de nigraj Napoleonoj
Kaj la pigmeoj de l' bulvard'

Atentu, ho Di',
Aŭdiĝas urbe tiu ĉi melodi'
Pri evolu' de libereco
Ĝis mateniĝa sunradi'

Kia vivo bona, lere'
Kia vivo bona, lara'
Flago de la sanatoria total', pasos tuj
Kia vivo bona, lere'
Kia vivo bona, lara'
Flago de la sanatoria total',
Pasos tuj


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Se rigardas vi

(Originala titolo: Esse seu olhar)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Jair Salles

Se rigardas vi,
Ŝajnas ke l' rigard'
Volas ion diri,
Kion ja ne kredu mi...
Dolĉas la rev'
Se mi pensas, ke vi
Ja amas min
Kiel mi amas vin...

Sed la iluzi',
Se finiĝas ĝi,
Tristas ĉe la kor'
De kiu revis sen mezur'...
Ho, se komprenus mi nur
Kion diras ĉi rigardo...



Kantas: Jair Salles
Gitarludas: Otílio
En la unua parto de la video, registrita en la sidejo de SEM, Societo Esperantista de Minas-Ĵerajso, aperas ankaŭ Vicente Sales kaj Túlio Flores.
La dua parto estas registrita en la Tago de Esperanto, sur Placo Zamenhof en Belorizonto, en la 27a de julio 2024.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĉi rigardo via

Denove

(Originala titolo: Outra vez)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Mi sen vi: resolec'
Mi sen am': reĉagren'
Mi sen vi nur suferos kaj ploros
Ja ĝis via reven'

Mi sen vi: revagad'
Ien ajn, por kompren'
Mi sen am' nur klaĉados pri l' mondo
Ja ĝis via reven'

Ĉiuj homoj min demandas
Pri l' kial' de la deprim'
Sed neniu scias kiel
Suferigas malproksim'

Mi rigardas sunon for
Kaj la pluvon de angor'
Ĉio nun alportas triston
Sopirigas min pri vi



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi amas vin

(Originala titolo: Eu te amo)
Verkis: Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Ha, se ni jam perdis tutan hornocion,
Se kune ni forĵetis preskaŭ ĉion,
Rakontu tion, kiel la forir'?

Ha, kiam mi kaj vi ekkonis nin, mi tiam tuj misrevis,
Rompis kun mondo, miaj ŝipoj krevis,
Nun diru tion, kien ebla ir'?

Se ni en la petoloj noktaj kaj eternaj
Jam intermiksis krurojn en alternaj
Movoj senlernaj, kiun por pluir'?

Se vi verŝis nian sorton al la grund',
Se en konfuz' de via korprofund'
Perdiĝis mia sang' en iu tru'?

Kiel, se en malordo de la ŝranka alto
Brakumas vian robon mia palto
Kaj tretas vian ŝuon mia ŝu'?

Kiel, se ni amoris kvazaŭ prapagan',
Se vian bruston tenas mia man'
Klarigu tion, kia la elir'?

Ne, verŝajne vi ŝajnigas vin naiva,
Kuŝas ĉe vi mia rigard' sensiva,
Kiel pasiva eblos la forir'?


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Jen la ĉiel'

(Originala titolo: Olha pro céu)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Jen la ĉiel',
Steloplena ĝi estas,
Fora ĉiel'
Jen la ĉiel'
Steloj iras je mil'
Rigardu min
Kiu ankaŭ en solec'
Iras kun tro da sufer'
Ĉar mi ne petis amadi sen ĉes'

Jen el ĉiel'
Stelo ekfalas kaj
Blustrekas per fulm'
Grandas ĉiel'
Abismego de lum'
Grandas ĉiel'
Sed pli grandas mia am'
Mi vidas ĉielon senfinan
En viaj okuloj



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Senkolorportreto

(Originala titolo: Retrato em branco e preto Zíngaro)
Verkis: Tom Jobim k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Per konataj paŝoj mi survojas
Certas, ke la ir' malĝojas
Jam parkere, sen misprav'
De la vojo konas mi la ŝtonojn
Ankaŭ pri soleco konojn
Havas mi, sen ia sav'
Kaj kio eblas kontraŭ feoj
De ĉi am', kun multaj neoj
Kaj evitoj, novaj reoj
Kiuj ĉiam sorĉas min
Per la samaj tristaj oldaj brumoj
Kiujn en fotoalbumoj
Mi kolektas pro obstin'

Tien iras mi denove stulte
Serĉi lace, senrezulte,
Senkonsolon de la ver'
Novas tagoj tristaj, noktoj klaraj
Versopartoj, mia kara
Survojiĝos ĉi leter'
Por diri pri ĉiu hororo
Pri la markoj en la koro
Pro pasea rememoro
Kaj elstaras la kial'
Mi kolektos plian belsoneton
Kroman senkolorportreton
Pri ĉi mia korfatal'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Revante

(Originala titolo: Vivo sonhando)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Mi vivas reve, revante, mil horojn, sen fin'
Dum tiu tempo mi pensas ĉu vi ŝatas min
Tempo por paroli pri steloj
Paroli pri mar', ĉiel-ilumin'
Paroli pri beno kaj teno
Sed vi ne venas, ve

Se vi ne venas, ne venas, de viv' estas fin'
La homoj pasas ridante kaj mokante min
Kaj mi parolante pri steloj, luno, amo, mar'
Kompatu, ĉar mi nur amas vin


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La nokto de karino

(Originala titolo: A noite do meu bem)
Verkis: Dolores Duran
Traduko: Sylla Chaves

Volas mi en la mondo la rozon plej belan
kaj la plej frue venantan lumon stelan
por la belig' de l' nokto de karin'!

Serĉas mi la trankvilon de dormo infana,
la tenerecon de tuŝo du-mana,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Volas mi tutan gajon de ŝipa reveno,
la sindonemon de flora ĝardeno,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Mi volas amon falantan en ondo,
mi volas tutan belecon de l' mondo,
por la belig' de l' nokto de karin'!

Aj! Kiel la hora fluad' vundas min!
Kiel mi volus gardadi ĝis fin'
l' okulojn puraj por rigardi ŝin!



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ângela

(Originala titolo: Ângela)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Ângela
Pro kio via ĝojo foras?
Kaj ĉio ekzistanta ploras?
Vidante tra l' fenestro
De l' aviadil'
La teron kiu ŝajnas mapo
Kovritan de la nuba drapo
Ne provu fuĝi de dolor'

Plena je mistero
Malsamas la apero, Ângela
Unike bela vang' de Ângela
Dum ame nin surprizas la kor'
Ho Ângela

Sen atend'
Mi vidas kun espero, Ângela
Kaj plena je mistero, Ângela
Dum ame nin surprizas la kor'
Ho Ângela


Rim: Ângela estas virina nomo, ĉi tie konservita en sia originala brazila formo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Animo

(Originala titolo: Alma)
Verkis: Sueli Costa k Abel Silva
Traduko: Flávio Fonseca

Animoj posedas
Dolorojn sekretajn
Kaj pordojn plenpretajn
Ĉiam al plor';
Aliaj posedas
Kaj volon kaj saĝon,
Ioman kuraĝon,
Iom da fervor'.

Animoj posedas
Malplenajn areojn,
Vakuajn ideojn,
Restojn de pasi';
Aliaj posedas
La plej ĝojan frenezon,
Preskaŭ agonian pezon,
Kvazaŭ profesi'.

Animo mia, jen:
Ĝi estas brunhaŭta,
Ne ĉiam mallaŭta,
Ne ĉiam meteor'.
Feliĉa ĝi estas,
En mio vivanta,
Kutime iranta
Apude de l' kor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ana Luisa

(Originala titolo: Ana Luiza)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Nu, se, Ana Luisa, la gvardio dormetos
Kaj mi povos penetri l' kastelon
Poste vidi, grimpinte remparon la glacisan,
La valon, la arbojn,
La herbojn, la montojn,
La florojn, la fontojn, Luisan

Ana Luisa
Mi verkis ĉi kanzonon por vi
Ĝi demandas, necesas la sci'
Kie estas Luisa, Luisa, Luisa, Luisa
Al mi vi neas la printempon, ho mistero,
Vi tamen scias, ke lasta ĥimero
Ekzistas en mondo de Ana Luisa

Kie kaŝas, Ana Luisa, printempon,
Ĉu en lago, ĉu en monto, en mar' okula?
Aŭskultu, Luisa
En briz' amkanto temas nur pri vi
Kaj demandas, insistas pri sci'
Kie estas Luisa, Luisa, Luisa, Luisa, Luisa

Mi vin tre amas
Neniu alrezistas vin, nur klamas,
Ekzistas, asistas je Ana Luisa



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉi rigardo via

(Originala titolo: Esse seu olhar)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Vitor Mendes

Ĉi rigardo via
Tuŝante la mian
Parolas pri io ne kredebla de mi tiam
Kaj dolĉa pens' reva venas al mi:
Vi amas min, kiel mi amas vin
Sed se iluzi'
Elĉerpiĝas tuj
Doloras la kor', revinta tro, vera revuj'
Ha se kompreni mi povus kion diras ĉi okuloj


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Se rigardas vi

Korkovado

(Originala titolo: Corcovado)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Wel

En kvieto kun gitar'
Nia am', kanzonofar'
Por feliĉoĝu' de du en amo

Ĝustatempu vivoplan'
Longedaŭru sonĝovan'
Tra l' fenestro, for
sur Korkovad’ jen Redemptor', sublime.

Tra la vivo estu ni
Daŭre kiel tiel ĉi
Ĉi-varme ĝis la fin' de nia flamo

Kaj mi, kiu nur tristis
Sen plu kredi ĉi mondon
Post vin renkonti, sen kondiĉ', al mi
Feliĉo sin malkovris, mia am'


Rim:
Korkovado = skribo laŭprononce de la portugala 'Corcovado', en esperanto 'ĝibulo', al kio similas la formo de monteto, en Rio, sur kiu staras, certe mondkonata, statuo nome Kristo Redemptoro (aŭ Kristo la Savinto).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Korkovado
Korkovado
Korkovado
Korkovado

Korkovado

(Originala titolo: Corcovado)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Wel

Dolĉaj notoj el gitar',
amosento, versofar',
indas nur feliĉ’ al plej amata.

Tempo haltu por pripens',
gravu nur la sonĝintens',
trafenestre sur l’ altaĵo ĝi
la Redemptor', sublime!

El la vivo kion pli
volu mi ol tion ĉi?
Vi ĉe mi, ni du ĝis la fina flamo.

Al mi, aĉa tristulo,
sen ajna kred’ al mondo,
post koni vin la vivo estis nur
feliĉo la plej vera, mia am'.


Rim:
Korkovado = skribo laŭprononce de la portugala 'Corcovado', en esperanto 'ĝibulo', al kio similas la formo de monteto, en Rio, sur kiu staras, certe mondkonata, statuo nome Kristo Redemptoro (aŭ Kristo la Savinto).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Korkovado
Korkovado
Korkovado
Korkovado