Mostrando postagens com marcador Paulo Nascentes - T. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Paulo Nascentes - T. Mostrar todas as postagens

Ĉielo de Santo-Amaro

(Originala titolo: Céu de Santo Amaro)
Verkis: Flávio Venturini sur melodio de Ario de Kantato 156, de Johann Sebastian Bach
Traduko: Paulo Nascentes

Rigard’ al ĉiel’
Tiom da steloj dirantaj pri la imenseg’
De l’ universo en ni
La forto de ĉi am’ invadis nin
Per tio venis pac’, tuta beleco senti, ke
Ke por ĉiame stelo diros nur al vi
Tute simple amas mi vin.

Mia am’, diros al vi
Mi volas vin per tiu ĝojo de la birdetar’
Serĉe de ajna somer’
En nokta internland’ je mia kor’
Nur batu ho! por vi
Mi restas je via dispon’
Kaj sentas plene la kareson de dezir’
Ni estas reĝino kaj reĝ’.

En nokta internland’ je mia kor’
Nur batu ho! por vi
Mi restas je via dispon’
Kaj sentas plene la kareson de dezir’
Ni estas reĝino kaj reĝ’.

Rigard’ al ĉiel’
Tiom da steloj dirantaj pri la imenseg’
De l’ universo en ni
La forto de ĉi am’ invadis nin
Jen do... venis certeco pri amad’ al vi.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĉielo de Santo-Amaro

Ĉielo de Santo-Amaro

(Originala titolo: Céu de Santo Amaro)
Verkis: Flávio Venturini sur melodio de Ario de Kantato 156, de Johann Sebastian Bach
Traduko: Paulo Nascentes

Vido de l’ ĉiel’
Tiom da steloj diras pri la imenseg’
De l’ universo ĉe ni
La forto de ĉi am’ invadis nin...
Per ĝi venis la pac’, la tutan belon de sentum’
Ke por ĉiame stelo diros nur al ni
Tute simple mi amas vin

Mia am' diros al vi
Mi volas vin
Kun la ĝojo de aro da birdoj
Serĉe de ia somer’
En nokta internland’
Ja mia kor’ nur batu ho! por vi
Mi restas tute nur ĉe vi
Por senti plene tiun bildon de kares’
Ni estas reĝino kaj reĝ’

En nokta internland’
Ja mia kor’ nur batu ho! por vi
Mi restas tute nur ĉe vi
Por senti plene tiun bildon de kares’
Ni estas reĝino kaj reĝ’

Vido de l’ ĉiel’
Tiom da steloj diras pri l’ imens’
De l’ univers’ ĉe ni
La forto de ĉi am’ invadis nin...
Kaj do venis certeco plene ami vin...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĉielo de Santo-Amaro

Studenta koro

(Originala titolo: Coração de estudante)
Verkis: Wagner Tiso k Milton Nascimento
Traduko: Paulo Nascentes

Ion paroli mi volas
Kien ĝi estas iranta
En la brust’ eble ĝi staras
Aŭ aeren ĝi flosadas
Povas esti niaflanke
Pli apude ol supoze
La foli’ de l’ junular’
Jen ĝusta nomo de ĉi am’

Jam stuciĝis la momentoj
Devojiĝis la destino
Ĉi rideto de knabino
Jam plurfoje kaŝis sin
Sed l’ espero renoviĝas
Jen l’ aŭroro brile iĝas
Nepras zorgi pri la sproso,
Por ke vivo ĉe ni floru, ĝi fruktu

Koro de l’ studentaro
Nepras zorgi pri la vivo
Nepras zorgi pri la mondo
Zorgi pri la amikeco
Ĝojo kaj multe da revo
Disaj ie sur la vojo
Verdaj planto kaj la sento,
Foliar' kaj la kor', junularo kaj fid'


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne scias mi, Mangejro

(Originala titolo: Sei lá, Mangueira)
Verkis: Paulinho da Viola k Hermínio Bello de Carvalho
Traduko: Paulo Nascentes

Vide ĝi el alto
Ŝajnas pli ĉiel’ sur plank’
Ĉu ne
En Mangejro poezio kiel mar’ iĝis senfin’
Bela loko ja senfin', kompreni ĝin
opiniu ke,
La vivo ne estas kion vidas ni
Estas iom pli
Okuloj tute ne perceptas ĝin
La manoj ne tuŝas ĝin
Piedoj surpaŝas ne ĝin
Ne scias mi
Ne scias mi
Ĉu la beleco entute nun pritraktata
Eliras nur el tiu mia kor’
En Mangejro poezio
Per supren-suben konstante
Instruas nudpiedante
Novmanieron por ĉi kunvivad'
Por kantadi, revadi, sufer’
Ne scias mi, ne scias mi, ne
Tiom grandas ja Mangejro,
Ke ekspliko estas ne.


Rim (Noto de la tradukinto):
Mangejro (originale Mangueira) - Ikono el la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. La plej granda samba lernejo sur la planedo.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Johano kaj Maria

(Originala titolo: João e Maria)
Verkis: Chico Buarque k Sivuca
Traduko: Paulo Nascentes

Mi estis nun hero’
Mia ĉeval' parolis angle ĝi
Vakera fianĉin’
Estis krom vi kaj la aliaj tri
Mi frontis al batalion’
Germanoj kun ties kanon’
La katapulton gardis
Provoludis rokon
Por maten-sesi’

Kaj nun estis mi reĝ’
Kaj la pedel’ kaj ankaŭ la juĝist’
Laŭ mia propra leĝ’
Ni devigata estis al feliĉ’!
Kaj vi estis la princino
Kiun kronis mi
Kaj tiom bela kun tia mirind’
Ke marŝis nuda vi tra mia land'

Ne, forfuĝu ne
Ŝajnigu esti mi via ludilo
Kaj via turn-ludil’
Via preferata besto
Jen apogu min
Neniel plu ĉe ni ekestis timo
Dum tempo de l’ malbono
Kiam ni ne estis naskiĝintaj

Kaj nun estis fatal’
Ke finiĝinta estu fantazi’
Trans korto tiu ĉi
Estis ja nokto kvazaŭ plu sen fin’
Ho vi do foriris mondon sen averti min
Kaj mi demandis kia frenezul’
Kion la vivo elfaros el mi?


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Johano kaj Maria

Notico de ĵurnalo

(Originala titolo: Notícia de jornal)
Verkis: Haroldo Barbosa k Luís Reis
Traduko: Paulo Nascentes

“L’ ekziston ŝi atencis
En humila barakeg’
Johanino Ajn pro kaŭzo de Ajn Johan’
De post la kuracejo,
Iris ŝi al sia hejm’.”
De nun la notico
mankanta pri precizec’.

La hejm’ ne plu ekzistas.
Ja ne eblas la reven’.
Ŝi nun jen plu
ho mulatino trista kun erar’.

Eraris doze, kaj eĉ pri am’,
Eraris ŝi pri Johan’.
Nenia not’, ajna notet’
malbone de l’ dolor’:

– Dolor’ nenies venas per ĵurnal’...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Ĵurnala notico

Mi volas sambon

(Originala titolo: Eu quero um samba)
Verkis: Haroldo Barbosa k Janet de Almeida
Traduko: Paulo Nascentes

Mi volas sambon preta nur por mi
Ĝui ja, solvi ja, frui ja
Mi volas melodion tia ĉi
Sambu mi do, sambu mi do
Sambu mi do, ĉar en la sambo scias mi
Nur ĝuad’, solviĝad’, fruiĝad’
Dum tuta nokto ĝis sun-ekaper’

Aj, sambo finiĝanta
Mi restas trista ho
For melankolio
La ĝoj’ estu mia
Ene ĉi de mia kor’



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Izaŭra

(Originala titolo: Izaura)
Verkis: Herivelto Martins k Roberto Roberti
Traduko: Paulo Nascentes

Aj, aj, aj, Izaŭra
resti ne povos mi nun.
Se en brakumon mi falos
eĉ ne la vek-horloĝ’
povos do veki min.
(ho laboros mi)

Laborado estas dev’
ĉiuj do respektu ĝin
senkulpigu min, Izaŭra
dimanĉe revenos mi
bonas ja via kares’
do nenia kontraŭstar’
se vi volos ja mi restos
venos tamen malhelpad’
(ho laboros mi)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La listo

(Originala titolo: A lista)
Verkis: Oswaldo Montenegro
Traduko: Paulo Nascentes

Faru vi liston de grandaj amikoj
Kiun dek jarojn vi vidas ne plu
Kiom refoje vi vidas kaj vidas
Kiom nuntempe vi ne trovas plu
Faru vi liston de revoj pasintaj
Kiom da ili vi revas ne plu
Kiom da ĉiam ĵurataj amantoj
Kiom da ili konservas vi ja

Kie vi do sin rekonas ankoraŭ
Per foto pasinta, aŭ nuna spegul’
Nun kiom da tio restas simila
Kiom da amikoj ĵetitaj for
Kiom da tiam sondataj misteroj
Kiom da de vi tenata kompren’
Kiom da ja prezervataj sekretoj
Nuntempe stultaj scii ho ne

Kiom da abomenitaj mensogoj
Kiom da ili plenumis vi mem
Kiom da misfaroj solvitaj nun
Estis la plej bon’ tiame ĉe vi
Kiom da kantoj vi ne plu kantadis
Hodiaŭ prifajfas por postvivad’
Kiom da homoj vi tiam amadis
Hodiaŭ vi kredas, ke amas vin

Faru vi liston de grandaj amikoj
La plej vidataj dek jarojn pasintajn
Kiom refoje vi vidas kaj vidas
Kiom nuntempe vi ne trovas plu
Kiom da ja prezervataj sekretoj
Nuntempe stultaj scii ho ne
Kiom da homoj vi tiam amadis
Hodiaŭ vi kredas, ke amas vin


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
La listo

Sambo de utopio

(Originala titolo: Samba da utopia)
Verkis: Jonathan Silva
Traduko: Paulo Nascentes

Se l’ mondo iĝos tro peza
mi prunteprenos kompleza
bonan vorton: POEZIO
Se l’ mond’ stultiĝos, he!
mi preĝos pluvcele je
la vorto SAĜECO nia
Se l’ mondo retroiros
mi ŝildon ja akiros
kun la vortoj RIBEL’ ĈIA
Se oni deprimos, jen
rikoltos mi en ĝarden’
ĝustan vorton: ENERGIO
Sed se okazos je fin’
enir’ minacanta nin
de la vorto TIRANIO
Venu kun muzikilar’
iru ni al trotuar’
krii l’ vorton UTOPIO


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Maria do Sokoĥo

(Originala titolo: Maria do Socorro)
Verkis: Edu Krieger
Traduko: Paulo Nascentes

Maria do Sokoĥo siaj kruroj tornadataj
de la deklivoj de l’ monto
Iras ŝi al funkobalo nur ŝorteto bluzo kufo
ŝi deziras Ze-Kokinon, sed amoras Zeka-Hundon

En la balo nur ŝi belas nur ŝi belas
estis “miss” en komunum’ de la favelo
nun ŝi revas, ke ŝi loĝos ie for
sed Zeka-Hund’ malpermesas
la katino plendas
kaj restas ŝi ja


Rimarkoj:
- "Miss" estas anglalingva vorto, aludo al internacia konkurso pri beleco "Miss Universe".
- "Favelo" estas brazila nomo por "domaĉaro" (laŭ Vortaro de Túlio Flores).
- "Katino" estas en Brazilo kutima karesa alnomo al bela ŝatata virino.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Rondodanco

(Originala titolo: Ciranda cirandinha)
Tradicia
Versio: Paulo Nascentes

rondodanc’, rondodancet’
rondodancu ĉiuj ni
vidu ni: sablo revenas
vidu ja revenos ĝi

sabl’horloĝo donacita
estis vitra ravis min
mia am’ al vi delonge
kreskis, frenezigis min

pro tio kara Marli
venu tuj al nia rond’
diru verson tre amuza
diru mi ne iros for!

ĉi korpo min prezentas
min ne reprezentas ĝi
mia anim’ reprezentas
la Spirito estu mi

pro tio mia korpo
mia anim’ kaj Spirit’
diru verson kun gracio
mi sentempas tie ĉi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.




Vidu aliajn versiojn:
Ĉe l' Turo de Babelo
Ni dancu en la rondo

Blinda fido, tranĉilo akra

(Originala titolo: Fé cega, faca amolada)
Verkis: Milton Nascimento k Ronaldo Bastos
Traduko: Paulo Nascentes

De nun mi ne scivolas plu al kie voj’ vojaĝas,
De nun nek plu la frumateno estas atendata,
Ŝose’, ŝose’, nepra ŝose’, ŝose’, tranĉilo akra,
La blinda brilo de pasi' kaj fid', tranĉilo akra,

Lum’ via rajtu brili ja estante plu trankvila,
Plivaste via amo kreski, kaj ege trankvila.
Brilad’, brilad’, okazi, brili ja, tranĉilo akra,
Fratino, frat’, fratino, fidofrat’, tranĉilo akra.

Tritikon planti kaj refari l’ panon ĉiutagan,
La vinon trinki, renaskiĝi je lum’ ĉiutaga,
La fid’, la fid’, pasi’ kaj fid’, la fid’, tranĉilo akra,
La grund’, la grund’, la grunda sal’, la grund’, tranĉilo akra.

Permesi vian lumon brili sur pan’ ĉiutaga,
Plivaste via amo kreski je lum’ ĉiutaga,
Ŝose’, ŝose’, onta ŝose’, ŝose’, trankvilo fakta,
La blinda brilo de pasi' kaj fid', tranĉilo akra.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).