Mostrando postagens com marcador Marcos Campos. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Marcos Campos. Mostrar todas as postagens

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Marcos Campos

Kiam vi forlasis min, tuj
Malheliĝis mia viv’
Malgraŭ mia korforteco
Multe ploris mia kor’
Jam ne estas domo mia
Nek ĉi lokon havas mi
En soleco, mi suferas
Mi parolos do al vi

Jen survoje mi krias
Halti ne volas mi
El ŝton’ estas la vojo
Kiel revi pri ĝi?
El venteto konsistas
Mia revo jen ĝi
Haltos mi mian kanton
Kaj ĉe l’ fin’ mortos mi

Iras mi tra vivo mia
Dum forgesas vin en kor’
Ne deziras mi la morton
Sed vivadi kun honor’
Daŭre mi deziras ami
Sed mi ne suferos tro
Mi ne revas, mi konstruas
Mian vivon per klopod’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Trairado
Trairado

Milda vespero

(Originala titolo: Noite feliz)
Verkis: Joseph Mohr k Franz Gruber
Portugallingva traduko: Vicente Aricó Júnior (el Stille Nacht)
Esperanta traduko el la portugala: Marcos Campos

Milda vesper', paca vesper'.
Lumo jen el ĉiel'.
La Sinjor' venis kun sankta cel',
Ĉirkaŭ li vibras ni kun esper',
Jen Jesu' la Savanto
Lumo sur la tuta Ter'.

Milda vesper', paca vesper'.
Aŭdas ĉiuj en kampar'
Anĝelvoĉoj sonoras en vent'
Kaj jen estas ĉiela novaĵ'
La Savanto alvenis,
Ĝojas la tuta homar'.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vjolo lunlumplena

(Originala titolo: Viola enluarada)
Verkis: Marcos Valle k Paulo Sérgio Valle
Traduko: Marcos Campos

Man’ kiu ludas la gitaron,
Se necese ja militos
Kaj jen morto sur la Tero.
Voĉo kantanta ja kanzonon,
Se necese himnon kantas,
Laŭdas morton.

Vjolo sonante dum plenluno
Kvazaŭ glavo en kamparo,
Vere estas venĝa espero.
Piedo kiu sambon dancas,
Se necese vere luktos,
Kapoejro.

Tiu havanta kunulinon,
Konas la pacon vere veran,
Kaj leviĝante ĝin defendas,
Kaj krias: jen mi!

Mano, gitar’, kanzon’ kaj glavo,
Ankaŭ vjolo lunlumplena;
Tra l’ kamparo kaj tra l’ urboj.
Standardistino, kapoejro
Defilantaj jene kantas:
Liberecon.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Gitar' sub lunlumado

Detaloj

(Originala titolo: Detalhes)
Verkis: Roberto Carlos k Erasmo Carlos
Traduko: Marcos Campos

Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’.
Detaloj tiel simplaj pri ni du,
Fariĝas tiom gravaj pri l’ forges’,
Kaj ofte restos en via memor’
Vi sentos, jes.

Se alia longharulo ekaperos sur la strato,
Kaj tio portos saŭdadon al vi, jen nur vi kulpas;
La brua ronko de l’ veturil’ lia
La senkolora pantalono, vere pro l’ malnov’
Do, senprokraste mi ĉeestos en
Via memor’.

Se iu tuŝos vin samkiel mi, diru nenion,
Ĉar tiel vi evitos voki min, anstataŭ tiun.
Pensante ĝui amon dum moment’
Klopodas vi aflikte ĝis la fin’,
Kaj tiam eĉ dum momento pensos
Vi je mi.

Mi scias, ĉi detaloj malaperos tra la vojo
De l’ tempo kiu ŝanĝas amon je preskaŭ nenio.
Sed tio ankaŭ estas la detal’
Ĉar granda amo daŭre vivos ja,
Kaj vi pro tio rememoros min
Dum la vivad’

Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...
Klopodoj por forgesi min ne taŭgos ja,
Ĉar longe restos mi en viaj menso kaj vivad’...


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Detaloj

La anaso

(Originala titolo: O pato)
Verkis: Jayme Silva k Neuza Teixeira
Traduko: Marcos Campos

L’ anaso,
Kantante iris tra la vojo, kŭen, kŭen,
Dum kerkedulo ridetanta petis
Ke ĝi ankaŭ kantu sambon, la sambon, la sambon...
L’ ansero,
Muzikduopon multe ŝatis, kŭen, kŭen
Cignon rigardis kaj invitis: “venu”!
Ĉar kvaropo bone sonos, kŭen, kŭen, kŭen, bela son’...

Ĉe l’ bordo de la lago
Jen la praktikad’ cele al komenc’
Per zonotrik’ en la farun’;
L’ anasa voĉo vere estis malagrabla,
Konkura sceno kun l’ansero treokazas
Jen la plej bona moment’ dum la enakviĝo
La ĥoron fuŝis l’ anas’
Kŭen, kŭen, kŭen kŭen
Kŭen, kŭen, kŭen, kŭen
Kŭen, kŭen, kŭen, kŭen,
L’ anaso


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
L' anaso