Mostrando postagens com marcador Juca Filho. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Juca Filho. Mostrar todas as postagens

Tiu kun gitaro

(Originala titolo: Quem tem a viola)
Verkis: Zé Renato k Juca Filho k Xico Chaves k Cláudio Nucci
Traduko: James Rezende Piton

Tiu kun gitaro,
Muzika kunul',
Ne vivas solece
Sub pena postul'
Son’ de rivero
Fontas el metala kord'
Kun la mar' en la fina akord'

Tiu kun gitaro
Kiel kunul'
Ne vivas solece
Sub pena postul'
Laŭ ton’ de vesto
Pendigita en ĝarden'
Suna lum' tra kristala transpren'

Lun' brilu super Ter'
Malplena kor' iele
Flugas sencele
Kiel la kajt' en aer'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉiuj ni

(Originala titolo: Todos nós)
Verkis: Gijs Andriessen k Juca Filho
Traduko: Francisco Veuthey

Trankvile sub la luno de Ŝingu'
Sude de la mistero de Ekvator'
Rakonton de kaciko aŭdis mi

Soleca sur vojeto de Pariz'
Aventurema brilo de rigard'
Ciganas en spirito ĉiuj ni!

La sun' en Nov-Delhio ĉe l' maten'
Estas la sama lumo de Amsterdam'
Kaj brilas sur tranĉeoj de Iran'

En la soleca frido de iglu'
Amike ĉe l' brakumo de eskima kunul'
Ĉar solaj ni ne restas iam ajn
Popolo de l' planedo estas ni

Knabinoj belaj de l' fora Afgani'
Infanoj ludas plaĉe en Japani'
Taj-ĉi-ĉjuan' sur placoj de Pekin'

Ploregas la afrika koro, ve!
Vibrigas la idaron de Ŝango'
Kantante al esper' ne al dolor'

Egalas ĉiuj dioj sur ĉiel'
La lingvoj kaj la religioj
Kunfluas en batado de la kor'

Popolo de l' planedo estas ni
Vivante kune ree kaj ree
Kaj solaj ni ne restas iam ajn
Principe ĉiuj homoj jen la sam'
La sam'


Rim:
Ŝingu' = rivero de la brazila Amazonio.
Taj-ĉi-ĉjuan' = ĉina lukto-sporto, rekonata ankaŭ kiel formo de mova meditado.
Ŝango' = oriŝao de la justeco, de la fulmoj, la tondroj kaj la fajro, krom protektanto de la intelektuloj.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Melodio (Survoje al ta tago)

(Originala titolo: Toada (Na direção do dia))
Verkis: Cláudio Nucci k Juca Filho k Zé Renato
Traduko: Alberto Chueiri

Ĉi-kanzonon brunulino aŭdu ĉe mi
Ĉi tiun aventuron ni travivu
Ludante tiam mi kantadas gaje
Por vidi vin kun feliĉ'

Aŭskultu trajnon kiu venas fajfi
Sur la fervojo nun ĵus alvenantan
Kaj en ni restas ja treege forta
La sentam'

Saŭdadon grandan sentis mi
Kaj tio estis io tiel bela
Forgesi neniam plu volas mi

Venu, amata!
Karulin'
Venu, amata!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).