Mostrando postagens com marcador Traduko de traduko. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Traduko de traduko. Mostrar todas as postagens

La urb' ideala

(Originala titolo: A cidade ideal)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Hundo:
Por la hundo, la urb' ideala
Havas fostojn laŭ tuta la strato
Kaj sen aŭtoj, sen kuro fatala
Do neniam mi estas premato

Kokino:
Por kokino, la urb' ideala
Havas padojn kun multaj lumbrikoj
Ventrovarmo fariĝas reala
Kaj maizo abundas en spikoj

Infanoj:
Zorgu vi, ĉar en tiaj urbegoj
Oni hastas sen atent' al gregoj
Kaj plu zorgu, ĉar gravas l' aferoj
Oni bakos vin sen konsideroj

Ĉiuj:
Sed ne, sed ne,
Nun revas mi, kaj revas, ke
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
Estu nur simplaj infanoj
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
La farbistoj, la profesoroj
Estu nur simplaj infanoj

Katino:
Por katino, la urb' ideala
Estas plado da freŝa fiŝtripo
Kun sardenoj en tramo metala
Kaj viando de l' plej alta tipo

Azeno:
Mi maljunas kaj ĉion komprenas
Kaj mi scias, ke ĝi ne konvenas
Urbo strange al vi malfavoras
Al vi ridas, kaj poste vin voras

Infanoj:
Zorgu vi, ĉar l' azeno komprenas
Do vi sciu, ke ĝi ne konvenas
Jen, katin', via ledo unika
Povas iĝi membrano kuika

Ĉiuj:
Sed ne, sed ne,
Nun revas mi, kaj revas, ke
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
La farbistoj, la profesoroj
Estu nur simplaj infanoj
Devas havi aleojn verdajn
La urbeto de mia koro
Espereble la gesinjoroj
La urbestro kaj la tajloroj
La farbistoj, la profesoroj
La doktoroj kaj la aktoroj
La polico, la inspektoroj
Estu nur simplaj infanoj


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lunbano

(Originala titolo: Banho de lua)
Verkis: Bruno de Filippi k Franco Migliacci
Portugallingva traduko: Fred Jorge (el Tintarella di luna)
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Al la plaĝo iris mi
Tie mi bruniĝis tro
Riproĉis panjo, ne da sun'
Kaj nun mi volas nur lumon de l' lun'

Mi baniĝas en luno
Kaj blankiĝas kiel neĝo
Se lunlum' estas amika
Do neniel kontraŭ leĝo
Bonas revo romantika
Ho! Tre pura estas lun'

Sub la lumo de l' luno
En ĉi tia nokta splendo
Regas forto de l' magio
De l' magia amtranscendo
Bonas revo romantika
Ho! Tre pura estas lun'

Ĉi ĉi ĉi luna radio
Ĉi ĉi ĉi venas al nia mondo
Ho luno
Tuj venu ho pura lun'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hunda tago

(Originala titolo: Um dia de cão)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Prenu tuj la pilkon ja,
Donu la piedon ja,
Ĉiam ekvilibre ja,
Ĉiam gimnastike ja!

Kuru, hundo rasa,
Kuru, hundo ĉasa,
Kuru, la ŝakala,
Ja, sinjor'!
Kaj la kriminala,
Jen je la
Dispono, ja, sinjor'!

Bobi, Lulu,
Lulu, Bobi,
Snupi, Rokje,
Reks, Rintintin'.

Kun lojal' eterna ja
Ne fari konsternon ja.
Kiam en kazerno ja
Agi subalterne ja.

Venu, hundo rasa,
Venu, hundo ĉasa,
Venu, la ŝakala,
Ja, sinjor'!
Kaj la kriminala,
Jen je la
Dispono, ja, sinjor'!

Bobi, Lulu,
Lulu, Bobi,
Snupi, Rokje,
Reks, Rintintin'.

Bobi, Lulu,
Lulu, Bobi,
Snupi, Rokje,
Snupi, Lulu, Bobi,
Je la dispono
Ĉiam, ja, sinjor'!

Kun fideleco
Al eleganto,
Ĉiam zorganto
De via grund'.
Kun fideleco
Al la malsato,
Ĉiam soldato,
Pli kaj pli nur hund'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La domo

(Originala titolo: A casa / La casa)
Verkis: Vinicius de Moraes
Traduko al la itala: Sérgio Bardotti
Esperanta traduko el la itala: Pier Luigi Cinquantini

Temis pri bela, tre ĉarma domo
sen kuirejo kaj sen plafono.
Oni ne povis paŝi sur planko,
danĝere estis pro ĝia manko.
Ne eblis dormi en la silento,
Supere mankis ankaŭ tegmento
Kaj malfacilis eĉ nur piset',
Ĉar mankis ankaŭ hejma klozet'.
Ĝi tamen ĉarmis, jes estas vero,
En strat' freneza, nulas numero
Ĝi tamen ĉarmis, jes estas vero,
En strat' freneza, nulas numero


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
La domo

Blanka Kristnasko

(Originala titolo: Natal branco / White Christmas)
Verkis: Irving Berlin
Portugallingva traduko: Marino Pinto
Esperanta traduko el la portugala: Ieda Freitas

Tie
Kie falas neĝ'
Sonas
La festvespera sonoril'
Blankaj pinoj pro neĝo estas ja
Kiel turoj de la katedral'

Tie
Kie falas neĝ'
Ĉiam
Sub la tropika luna bril'
La Kristnasko estas la preĝ'
Preĝo por la pac-universal'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La paco de la kor'

(Originala titolo: A paz do coração)
Verkis: Flávio Fonseca sur teksto de Fénelon
(el Evangelio laŭ Spiritismo, de Allan Kardec,
ĉapitro V, ero 23 - portugaligo de Guillon Ribeiro, Eldono FEB)
Traduko: Flávio Fonseca

La homo,
Anstataŭ serĉi tuj la pacon de la kor',
Sola feliĉo reala en ĉi tiu mondo,
Li nur montriĝas avida
Je ĉio kio agitos lin, konfuzos lin,
Kaj, stranga misafer'!
La homo,
Kvazaŭ pro intenco,
Kreas por si mem atencon
Kontraŭan al la propra prosper'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Neebla revo

(Originala titolo: Sonho impossível / Impossible dream)
Verkis: Jota Darion k Mitch Leigh
Portugallingva traduko: Chico Buarque k Ruy Guerra
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

La rev', plia neebla revo,
La venk' super nevenkeblul',
Luktado dum cedas la devo,
La ne' eĉ se kontraŭ regul',

Sufer', senpardona torturo,
La romp' de neinda prizon',
La flug' ĝis neverŝajna muro,
La tuŝ' sur netrafebla fon'...

Jen mia leĝ', jen mia demand':
Renversi la mondon, fiksiĝi sur land'.
Ne plu gravas ĉu ja teruregas la sci'
Pri l' bataloj venkendaj por ioma pac' antaŭ mi.

Kaj post nun, se la kisita grund'
Iĝos mia finlit',
Do valoros en fund'
La deliro kaj la travivit'.

Tiel do, iel ajn iros for
Mia ĉiam senfina brulvund'
Kaj ĉiuj ekvidos, ke flor'
Burĝonos el neebla grund'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La azeno

(Originala titolo: O jumento)
Verkis: Luiz Enriquez k Sérgio Bardotti
Portugallingva traduko: Chico Buarque
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Azeno ja ne,
Azeno ja ne
Vivadas pigreme dum tago.
Laboras, laboras sen pago!
Ne flatas al ni,
Sen nom' estas ĝi,
Afabla, neniu fiago.
Sed kiam ĝi trovas, ke troas pezil',
Hufbatoj, hufbatoj,
Hufbatoj je mil!

La pano, faruno, grenaro, viando,
Portatas de kiu? Mi-ho!
La pano, faruno, grenaro, viando,
Oranĝo, citrono, papajo, melono,
Portatas de kiu? Mi-ho!
La pano, faruno, grenaro, viando,
Oranĝo, citrono, papajo, melono,
La sablo, betono, brikaro, la ŝtono,
Portatas de kiu? Mi-ho! Mi-ho!


Rim:
- "Mi-ho" estas onomatopeo imitanta la iao de azeno.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- "Mi-ho" é uma onomatopeia imitando o zurrar do burro.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Unutona sambo

(Originala titolo: Samba de uma nota só)
Verkis: Tom Jobim k Newton Mendonça
Anglalingva traduko (One note samba): Tom Jobim
Esperanta traduko el la angla: Bertilo Wennergren

Jen mi ludas etan sambon
Kun nur unu sola ton'
Certe venos pli da tonoj
Baziĝantaj sur ĉi ton'
Jenas nun la tona sekvo
De l' antaŭa harmoni'
Kiel devas mi sekvadi
En la viv' malantaŭ vi

Ja troviĝas homoj
Kiuj povas paroladi pri nenio
Kvazaŭ nenio
Mi foruzis tutan gamon
Sed finfine venis al nenio
Preskaŭ nenio

Mi revenas al la tono
Ununura kaj al vi
Esprimante mian amon
El la koro nur per ĝi
Kiu volas la tonaron
Re mi fa sol la si do
Restas ĉiam sen la klaro
De la kanta a bo co


Rim:
- Registrita en la albumo Tom Jobim en Esperanto, en Junio/2002.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Tom Jobim en Esperanto, em Junho/2002.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca



Kantas: Alejandro Cossavella
Kromvoĉo kaj gitaro: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Sambo de unu noto nur

Mia sango bolas nun pro vi

(Originala titolo: O meu sangue ferve por você)
Verkis: Jack Arel k Fred Meyer
Portugallingva traduko: Serafim Almeida (el Mélancolie)
Esperanta traduko el la portugala: James Rezende Piton

Via, tute via
Mia, tute mia
Kune, tra la nokto,
Jen al vi nun tuta mia am'

Tutan mian vivon (jes)
Daŭre mi serĉis vin (nanananana)
Nun mi jam feliĉas
Ĉar vi estas kiel mia rev'

(Refreno:)

Ho, mi vin amas,
Ho, mi vin amas, karulin',
Ho, mi vin amas,
Mia sango bolas nun pro vi

Vi min frenezigas
Vin mem, mi nun volas,
Kaj mi, prizonulo,
Prizonulo de ĉi tiu am'

Tutan mian vivon (jes)
Daŭre mi serĉis vin (nanananana)
Nun mi jam feliĉas
Ĉar vi estas kiel mia rev'

(refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).





Vidu alian version:
Mia sango bolas nun pro vi

Mia sango bolas nun pro vi

(Originala titolo: O meu sangue ferve por você)
Verkis: Jack Arel k Fred Meyer
Portugallingva traduko: Serafim Almeida (el Mélancolie)
Esperanta traduko el la portugala: Flávio Fonseca

Via, tute via
Mia, tute mia
Kune, tutan nokton
Tutan mian amon donos mi

Tutan mian vivon
Mi vin ade serĉis
Kaj nun mi feliĉas
Kun vi, kiu estis mia rev'

Ho, mi vin amas
Ho, mi vin amas, mia am'
Ho, mi vin amas
Mia sango bolas nun pro vi

Vi min frenezigas
Kaj vin mi nun volas
Jen mi arestito
Arestito de ĉi via am'

Tutan mian vivon
Mi vin ade serĉis
Kaj nun mi feliĉas
Kun vi, kiu estis mia rev'

Ho, mi vin amas
Ho, mi vin amas, mia am'
Ho, mi vin amas
Mia sango bolas nun pro vi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Mia sango bolas nun pro vi

Akvarelo

(Originala titolo: Aquarela)
Verkis: Toquinho k Vinicius de Moraes k Guido Morra k Maurizio Fabrizio
Esperanta traduko el la itala: Giuseppe Castelli

Sur papera folio vi vidas: la suno flavas,
sed du strekoj per plumo provizas ombrelon se pluvas.
Arboj estas ne pli ol renversaj vinplenaj boteloj;
se vi metas du homojn sub ilin, jen du ebriuloj.
Ĉiam verdas la herbo kaj tiu punkteto - ĉu revo? -
povas esti nur jeno: aŭ Dio, aŭ mevo fluganta for

por la iro al la maro:
ĝis la fino, sole blu’.
Jen do ŝipo kun velaro;
fakte, unu vel’ aŭ du;
sub la akvo fiŝoj naĝas sen problemo,
laŭ sia emo,
en liber’ kaj ĝu’.

La ĉielo nur rigardas,
la ĉiel’ kun sia blu’;
kaj ĉiele aviadilo
kiu iras plu kaj plu,
dum surtere iu mansalutas ride
kaj malrapide
iras el hotel’
al sekreta cel’.

Sur papera folio vi vidas: vojaĝe per trajno,
jen tri bonaj amikoj tagmanĝas babile pri ajno.
De la Suda ĝis Nordameriko sufiĉas sekundo:
vi nur devas desegni rondeton kaj jen tuta mondo.
Iu knabo piedas, piedas laŭ voj’ ĝis la fino;
la okulojn li fermas momenton kaj jen la destino jam...

La destino - kosmoŝipo,
kiu hastas kun sever’,
iras Marsen, aliloken,
ne ĉeneblas al la ter’;
nur malofte ĝi amikas dum momento,
sed en silento
kaj sen esper’.

Tamen daŭras la muziko
kaj traurbe la labor’,
dum ni timas iomete,
sed finiĝos la angor’;
meze de l’ novelo
ni sur karuselo,
kiel akvarelo,
kiu fados for,
kiu fados for.

Sur papera folio vi vidas: la suno flavas (sed ĝi fados for),
sed du strekoj per plumo provizas ombrelon se pluvas (kiu fados for).
Vi nur devas desegni rondeton kaj jen tuta mondo (kiu fados for).



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Akvarelo

La fingretoj

(Originala titolo: Os dedinhos)
Tradicia, franca
Portugallingva versio: João Plinta (el Frère Jacques)
Esperanta traduko el la portugala: Vitor Mendes

Dikaj fingroj, dikaj fingroj
Kisas sin
Kaj post kis’
Ili sin salutas
Kaj post la saluto
Diras “ĝis”
Diras “ĝis”

Montrofingroj, montrofingroj
Kisas sin
Kaj post kis’
Ili sin salutas
Kaj post la saluto
Diras “ĝis”
Diras “ĝis”

Mezofingroj mezofingroj
Kisas sin
Kaj post kis’
Ili sin salutas
Kaj post la saluto
Diras “ĝis”
Diras “ĝis”

Ringofingroj, ringofingroj
Kisas sin
Kaj post kis’
Ili sin salutas
Kaj post la saluto
Diras “ĝis”
Diras “ĝis

Etaj fingroj, etaj fingroj
Kisas sin
Kaj post kis’
Ili sin salutas
Kaj post la saluto
Diras “ĝis”
Diras “ĝis”

Ĉiuj fingroj, ĉiuj fingroj
Kisas sin
Kaj post kis’
Ili sin salutas
Kaj post la saluto
Diras “ĝis”
Diras “ĝis”


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Bonan tagon
Mia lunĉeto

Nun aŭ neniam

(Originala titolo: Agora ou nunca)
Verkis: Eduardo Di Capua k R. Piemont
Portugallingva traduko: Paulo Rocco (el O sole mio)
Esperanta traduko el la portugala: Hermínia k Karlo

Nun aŭ neniam
Brakumu min
Kaj nia am'
Vivos senfin'

Ĉe vi
Mi trovas ja
Plenan feliĉon
Amante vin

Ĉiam revante
Mi atendas vin
Kia ĉagreno
Mia belulin'

Via bela korpo
Ĉiam min fascinas
Ne plu atendu
Ekĝui la vivon

Venu al amo
Mi atendas vin
Kun vera flamo
Kiu vivos senfin'

Kaj niaj korpoj
Tiel bruligos nin
En tia aventuro
Kiu estos senfin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne ploru pri mi, Argentino

(Originala titolo: Não chores por mim, Argentina)
Verkis: Andrew Lloyd Webber k Tim Rice
Portugallingva traduko (el Don't cry for me, Argentina): Victor Berbara
Esperanta traduko el la portugala: Jair Salles

Ne malfacilas kompreni, ke
malgraŭ ke mi estas nun ĉe la povo,
de l' popol' venas mi, do ne forgesos vin...
Mi petas, kredu,
ke la luksoj nur estas ŝajnig',
nenio ol burĝa ludet' -
reguloj de l' ceremoniar'...

Mi devis submetiĝi por poste ŝanĝi...
kaj ne plu vivi sen revo ĉe l' kor',
ĉiam nur malantaŭe de fenestr' aŭ pordeg'...
Libera esti - mi provis,
sed sen rezigni pri l' rev'
ke mi meritos la amon,
kiun vi ĉiuj sentas por mi...

Ne ploru pri mi, Argentino,
anime ĉe vi, mi estas...
Al vi mi donas la tutan vivon,
sed min ne lasu! Ĉe mi ja restu!...

Neniam pri la povo aspiris mi.
Ja oni mensogis pri mi.
Venis mi de l' popol', kiun ja amas mi...
Mi volas senti min tre proksime de via kor',
batanta por mi kun fervor' -
kaj tion ne forgesos mi...

Ne ploru pri mi, Argentino,
anime ĉe vi, mi estas...
Al vi mi donas la tutan vivon,
sed min ne lasu! Ĉe mi ja restu!...

Mi parolis tro... sed ja nur por vin konvinki
pri la tuta ver'...
Sed, se ankoraŭ dubos vi, sufiĉos rigardi
enen de mi...


Rim: Registrita de Neide Barros Rêgo en la albumo Revo de amo, 2015.



Kantas: Neide Barros Rêgo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ne ploru pro mi Argentino

Kanto por la latinamerika unuiĝo

(Originala titolo: Canción por la unidad latinoamericana)
Verkis: Pablo Milanés
Portugallingva adapto: Chico Buarque
Esperanta traduko el la adaptita versio: Flávio Fonseca

La naskiĝo de ĉi mondo
Sin prokrastis dum momento
Okazis do intertempo,
Por universo, sekundo

Ŝajnis, ke en ĉi okazo
Ĉio estis finiĝanta
Kun la mortiga distanco
Ja disiganta la vivojn

Oni estigis kutimon
De apartigi la manojn
Kaj igi samideanojn
Rigardi sin kun ektimo o o o

Post la pasado de l' jaroj
Akumuliĝis rankoroj
Oni forgesis amorojn
Ni estis kvazaŭ barbaroj o o o

Kia suferigo mova
Kia mondo separata
Neniam estis trovata
Sen porto de vivo nova

Ne pensu, ke historio
Estas ĉaro sen rimeno
En iu voja marĝeno
Aŭ iu fia stacio

Historio estas ĝoja
Plena je popol' kontenta
Kiu nur indiferenta
Pasas sur la paranoja o o o

Estas trajno sur la reloj
Malfermanta novajn trakojn
El ĝi gestas multaj brakoj
Balancantaj ĝis la celoj o o o

Kion havas propran lumon
Neniu povas estingi
Nur ĝia brilo atingi
Obskuron de fora brumo

Kiu do detenos flamon
Plenlumigi la scenaron
Kaj bruligi la anaron
Kaj inventi novan dramon o o o

Kiu do malhelpos ventojn
Bati pordojn malfermitajn
Skui terojn nepistitajn
Kaj disĵeti la lamentojn o o o

Kiu pagos la ĉagrenon
De la tempo misuzita
De la vivoj jam perditaj
Kaj de tiuj en malpleno o o o

Estas jam lanĉita stelo
Nur por kiu scias vidi
Nur por kiu volas fidi
Kun ĝi iri al ĉielo o o o


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ja volis ni

(Originala titolo: Bem que se quis)
Verkis: Pino Daniele
Portugallingva traduko: Nelson Motta (el E po' che fa)
Esperanta traduko el la portugala: Vitor Mendes

Ja volis ni,
Post l' okazaĵoj,
Da feliĉo pli
Sed al ni jen
Ne eblas la reven'
Kaj kion faris al ni
Ho, ĉi vivo?
Ni faras ĉion laŭeble
Pro amo
Prifajfu mi
Ĉar mi forgesis
Ja forgesi vin
Via dezir' tre
Plezurigas min
Kaj mi vin volas
Ĉiam pli kaj pli
Jen mia strato
Iras vian maron.
Kaj vi nun venu tuj al mi
Vi rapidu, kaj sen fin'
Venu en min
Mi volas la pezon de ĉi korpo via
Nun sur mi
Ho mi am', tuj al mi!
Brakumu milde min,
Min kisu
Ĝis estu forges'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi vidis vin

(Originala titolo: Quando te vi)
Verkis: Meredith Wilson
Portugallingva traduko: Ronaldo Bastos (el 'Till there was you)
Esperanta traduko el la portugala: Vitor Mendes

Kaj la sun', kaj la mar' kaj la brilo de la steloj
Ĉio gravas, al mia kor' se estas vi
Sed sen vi, eĉ la son', de tre bela melodio
Eĉ la belo, de ĉi kanzon', ne gravas ĝi.
Nek la parfumo, de ĉiuj ajn rozoj
Dolĉas pli ol la rozĉeesto de via am'.

Ĉiam l' am' tuŝis min, sed ne povis scii mi,
Kaj subite, permesis Di', mi vidis vin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Vi amas min

Dolĉa mistero de la vivo

(Originala titolo: Doce mistério da vida)
Verkis: Victor Herbert k Rida Johnson Young
Portugallingva traduko: Alberto Ribeiro (el Ah! Sweet mystery of life)
Esperanta traduko el la portugala: Darcy Gaia

En la vivoj tiel milde sin montrantaj
la sekretoj estas en profunda mar'
en la fundo de l' animo sin kaŝantaj,
ne elmontriĝas en la bril' de l' okulpar'

Al mi sola estas ĉiam parolanta
voĉo kiun mi elaŭdas kun fervor'
En la mio estas ĝi nun sin ŝirmanta
kaj en mi estas rozujar' en flor'

Al neniu parolos mi pri la sekreto
kaj kiun amas mi por tuta kor'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La blu'

(Originala titolo: Azul)
Verkis: Flavio "Kike" Santander k Gustavo Santander
Portugallingva traduko: Santiago Ferraz (el Azul)
Esperanta traduko el la portugala: Erick Fishuk

En la maten’, kiam mi trovis vin,
Venteto tuŝadis vian dolĉegan haŭton.
Trist’ estis, en viaj okuloj, ĉarm’.
Do mi vin faris virin’.
Kisante, tostante per blanka vin’,
Mi naskis amon kolor’ kies estas blu’.
En la ĉiel’ mi vin vidas, la stel’:
El la sonĝoj venu al mi!

Kaj blua estas la am’ kiel mara blu’,
Kiel dolĉa iluzio en mia kor’,
El kiu serĉas mi bluon por la konsol’
Se faras afektaĵojn la malbona plor’.
Kaj blua estas la am’ kiel mara blu’,
Kiel ĉiela blu’, de l’ pasio la lum’.
Ĝi ŝajnas brilo, kiu venante el sun’
Min ĉirkaŭprenas kaj min plenigas je am’.

Kiel mirakl’ atendita de mi,
Sonĝinda estas vi, mia knabin’ kun blu’.
Vian simplecon komprenas mi ne.
Mi estos via blua princ’.
Kun vi mi faros frenezaĵojn mil.
Por mi, koloro de l’ luno nur estas blu’,
Kaj kiel pluvo pentrita per blu’
Ĉiam nur estos ja vi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).