Mostrando postagens com marcador Maria Nazaré Laroca. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Maria Nazaré Laroca. Mostrar todas as postagens

Ne

Verkis: Dirce Sales k Maria Nazaré Laroca

Ne, eta vorto,
Sed la plej forta
En ĉia idiomo.
Ja! Gravas nei
Ĉar la vivo
Ĝin instruas al ni.
Ne! Ne! Ne! Ne! Ne!
Ne! Ne! Ne!

Ne al perforto,
Al mensogo,
Al egoismo...
Jes! Al la vivo,
Al la paco,
Al espero!
Jes! Jes! Jes! Jes! Jes!
Jes! Jes!
Al Esperanto!!!



Kantas: Dirce Sales k Tania Paixão


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Saŭdado, ĝojo trista

(Originala titolo: Saudade, alegria triste)
Verkis: Maria Nazaré Laroca k Cícero Soares
Traduko: Paulo Sérgio Viana k Cícero Soares

La resopir' estas trista,
sed por ni dolĉa ornamo
de rememoro insista
pri la jam perdita amo.

Saŭdado, jen ĝojo trista
De perdit' en labirinto;
Parfumo de am' insista
Pri dezir' al foririnto.


Rim: Poemo originale verkita portugallingve de Maria Nazaré Laroca, esperantigita unue de Paulo Sérgio Viana (unua strofo), kaj poste esperantigita (dua strofo) kaj muzikigita de Cícero Soares.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Portugallingve kaj Esperante
kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne krokodilu!

Verkis: Maria Nazaré Laroca

Saluton, mi estas Kroko!
Ido de grandega esperanta familio!
Saluton, mi estas Kroko!
Kroko, Kroko, Kroko, krokodilo!

Mi estas simpatia
sed pigra, nestudema,
bedaŭrinde tro manĝema!
Ĉar mi ŝatas manĝi akuzativojn
kun verda salato el pluraloj!

Saluton, mi estas Kroko!
Bonvolu amikiĝi kun mi!



Kantas: Maria Nazaré Laroca
Gitarludas: Almir Boechat


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dankon, Zamenhof!

Verkis: Maria Nazaré Laroca

Dankon, Zamenhof kara!
Koran dankon pro Esperanto!
Tia mirinda ŝlosil'
Kiu malfermas la koron de l' homar'...

Dankon, nia majstro kara!
Koran dankon pro Esperanto!
Nia bela lingvo internacia
Per kiu ni povas kunvivi en fratar'!



Kantas: Dirce Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.