Mostrando postagens com marcador Antonio Carlos k Jocafi. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Antonio Carlos k Jocafi. Mostrar todas as postagens

La stultanim'

(Originala titolo: Nego me chamou de imbecil)
Verkis: Antonio Carlos k Jocafi
Traduko: Flávio Fonseca

Kiam mi deklaris mian amon
Vi tiam priridetis sen estim'
En la drinkejo geamikoj min mokadis
Oni nomis min "la stultanim' "

Kiam la tristeco min inundis
Vi tiam priridetis je proksim'
En stratangulo geamikoj min mokadis
Oni nomis min "la stultanim' "

Stranga sento
Kiam oni malkovras saŭdadon
Kaj sin ligas per forta volado
Kaj memoras la scion pri plor'

Ho, stranga sento
Kiam amo diskrete nin gvatas
Kaj ni pli kaj pli volas kaj ŝatas
Kiam alies am' estas for

Kiam ni renkontis nin en urbo
Vi tiam min evitis pro ektim'
En la loĝejo geamikoj min mokadis
Oni nomis min "la stultanim' "



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Perfektaj kvereloj

(Originala titolo: Otália da Bahia)
Verkis: Antonio Carlos k Jocafi
Traduko: Flávio Fonseca

Kara, tio ne timindas,
Amo kiam ne finiĝas, tio ne timindas,
Kverelado petolema, tio ne timindas,
Tio ne timindas, tio ne timindas, ne.

Vi malridetu ĉar nun ridos mi, ho ve
Vi malmalĝoju ĉar nun ploros mi, ho ve
Mi kun kohera klarec' povis kompreni dum kver':
Perfektaj kvereloj nin ligas kvazaŭ kor-ĉener'
Por ĉiam


KURIOZAĴO: Tiu komponaĵo estas verkita por la kinfilmo Os Pastores da Noite (t.e. La Noktaj Paŝtistoj), de la franco Marcel Camus. La filmisto siavice estis inspirita de libro samnoma, de la brazila verkisto Jorge Amado.

La filmo rakontas tion, kiel la alveno de la virino Otália al Bahio transformis la vivon de pluraj viroj.

Per tiu historio la filmo montras aventuron kaj amon en la mondo de kandombleo.

Poste, la titolo de l' filmo ŝanĝiĝis al Otália da Bahia.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vi trouzis min

(Originala titolo: Você abusou)
Verkis: Antonio Carlos k Jocafi
Traduko: Flávio Fonseca k Alejandro Cossavella

Refreno:

Vi trouzis min
Misuzis amon vi trouzis min
Misuzis amon vi trouzis min
Misuzis amon vi trouzis min

Ne gravas ja, nun tre normalas la senam'
Eksmodas la dolora flam'
Scivolas mi ĉu nur naivas aŭ malnovas mia am'.
La kvadratec’ de miaj versoj
Malkongruas kun la intelekt’
Kiu koron ne estimas por esprim’

Refreno

Pardonu min, se mi insistas pri ĉi temo
Sed por mi ĉia poemo
Aŭ kanzon’ neimageblas sen paroli pri amem’
La kvadratec’ de miaj versoj
Malkongruas kun la intelekt’
Kiu koron ne estimas por esprim’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).