Mostrando postagens com marcador Tango. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Tango. Mostrar todas as postagens

Pli bona mondo (Tango de Katja)

Verkis: Sylla Chaves k Lopes k Altair

Ni iam vivos en pli bona mondo.
De am' kaj justo estos plena ĝi.
Virin' kaj viro marŝos al estonto
kun samaj rajtoj kaj en harmoni'.

Refreno:

Kaj nun vi kisu, kisu min, karulo,
kaj ni forgesu pri l' mensog-soci'.
Ni kunfandiĝu en nia korbrulo,
laŭ la regulo de l' Natura Di'.

Fraŭlino kara, vi ne perdu tempon:
en via koro ankaŭ brulu am'!
Somer' kaj vintro sekvos la printempon,
kaj vi ekpentos, sed malfruos jam!

(Refreno)

Da geedziĝoj ni plurfoje vidas,
en kiuj mono estas nura cel'...
Fianĉoj trompaj, kiuj mon-avidas,
malpli valoras ol in' de bordel'...

(Refreno)


Rim:
- Registrita de la kantistino Franca Fenati en la albumoj La Kuna Diso kaj La bufo, 1985, de Sylla Chaves.
- La kompleta teksto estas publikigita en la libro 100 Jaroj da Kantado: Kultura Kooperativo de Eo, 1989.


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Franca Fenati)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La tagon de la amo

(Originala titolo: El día que me quieras)
Verkis: Carlos Gardel k Alfredo le Pera
Traduko: Vitor Mendes

Min karesu en sonĝo
La milda susuro
De via spirad'

Kiel ridas la vivo!
Pro l' nigraj okuloj
Al mi en invad'

Estas mia la subteno
De ĉi rido milda
Kiu ŝajnas kantad'
Ĝi trankvilon permesas
Ĉion do mi forgesas

La tagon de la amo
La rozoj ĝin ornamas
Surmetas veston festan
Kun plej bela kolor'

Kaj sonoriloj diras
Ke vi jam estas mia
Amuze la fontanoj
Parolas pri la am'

La nokton de la amo
Ekde l' lazur' ĉiela
La steloj tre ĵaluzaj
Nin vidas en irad'

Radi' en viaj haroj
Noktuoj jen scivolas 
Kaj la lampir' do vidas
Scias ĝi
Ke nur vi min
konsolas


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pro nur unu kapo

(Originala titolo: Por una cabeza)
Verkis: Carlos Gardel k Alfredo La Pera
Traduko: Alejandro Cossavella

Pro nur unu kapo de nobla ĉevalo
ke ĵus ĉe l' linio laciĝas, ho ve!
Kaj ke dum reven' ŝajnas diri al mi:
“ne forgesu, frato, ja ne devus veti vi...”
Pro nur unu kapo, subita enamiĝo,
ŝi estas la plej bela kaj ŝika virin'
ridetema buŝo, plena je mensogoj,
brulas mia koro en ŝia sorĉa fajr'

Pro nur unu kapo, ĉiuj frenezaĵoj
la lipoj kisantaj varmigas la korojn, sanigas l' animojn
Pro nur unu kapo, se ŝi min forgesas
ne gravas la vivon perdi ja mil fojojn
kial vivi plu?

Kiom da malĝojoj, pro nur unu kapo
milfoje mi ĵuris: ne vetos mi plu
sed inas la rigard' kaj venas la forges'
kaj mi nur vidas lipojn, sopiras al kares'
Ne plu da vetkuroj, mi diras serioze
tiuj emocioj ne taŭgas por mi
sed se ĉevaleto brilos dum dimanĉo
mi ja vetos ĉion, tia estas mi...


Kantas: Alejandro Cossavella


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).