(Originala titolo: Vou deitar e rolar (Quaquaraquaqua))
Verkis: Baden Powell k Paulo César Pinheiro
Traduko: Flávio Fonseca
Ne venu vi serĉe de konsol'
Ĉar nun jam ne eblas solvo, kaj neniam plu
Ve, kial tiela forir-vol'?
La foririnto ja perdas lokon, fu!
Kaj nun, kie via nova am'?
Kaj ĝia efiko, kie ĝi?
Kaj la sekvoj kiujn volis vi?
Kŭa kŭa ra kŭa! Kies rid'?
Kŭa kŭa ra kŭa! Ridis mi.
Kŭa kŭa ra kŭa! Kies rid'?
Kŭa kŭa ra kŭa! Ridis mi.
Kaj valoras mi!
Kaj nun vi parolas pri reven'
Ho, lasu tian revaĉon for de tie ĉi
Ĉar certe malsimplas la elten'
Se iris vi sub la pluvon sen konsci'
Kaj nun, kie vi? Ne tie ĉi.
Pro kio ne plu renkontas mi?
Jes ja, nun vi plu ne estas vi...
Kŭa kŭa ra kŭa! Kies rid'?...
Ĉiuj ni pri tio miris,
La mispaŝo kiun faris Terezin'
Kiu foriris
Kaj rezignis ĉion de l' rutin'
Nu, ne volis kredi ŝi
Ŝanĝon de situaci'
Halt'!
Sed kia hom' estus mi,
Se al vi ĉi ŝancon donus, kaj
Ŝancon ne havis mi?
Mia venĝ' estas rid'
Kaj nun vi parolas pri reven'...
...Kŭa kŭa ra kŭa! Ridis mi.
La vento ventanta ĉi
Ja samas al ties vent'
Revene al la sorĉisto
La sorĉo de l' sorĉa agent'
Kŭa kŭa ra kŭa! Kies rid'?...
Rim:
- Kŭa kŭa ra kŭa! = onomatopeo por laŭta ridado
- Terezino = virina nomo
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Baden Powell. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Baden Powell. Mostrar todas as postagens
Kanto de Osanja
(Originala titolo: Canto de Ossanha)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes
Se diras hom’ "jen donas mi"
Ne donas li pro lia dir’
Se diras li ke iros for
Sen volo ne estos la ir’
Se “estas mi” jen diras li
Pro lia dir' li estas ne
Se diras “jen mi”, jen li for,
Ĉar oni ne estas pro vol'
Kompaton al homo en fal’
En Osanja Kanto, perfid’
Kompaton al homo en serĉ’
De ama sorĉaĵo, insid’
For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi
For for for for
Mi ne
Ne iros for
Ne mi
Ja ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’
Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’
Ho kara sinjor’, sarava’
Ŝango’ volas ke sciu vi
Se trafos vin Osanja kant’
Ne iru ĉar ja trompas li
Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’
Jen diras oriŝao via
Nur pro la dolor’ bonas am’
For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’
Ke ne emas mi al ir’
Al afero pri forges’
De l’ malĝojo de pasinta
Amplen’
Ja, iros mi nur por la vid’
De la stel’ diranta "jes"
Al la nova am-maten’
For for for for
Al am’
Por por por por
Sufer’
For for for for
Al plor’
Por por por por
La dir’
Rim:
- Osanja = (portugallingve Ossanha, el la joruba Ọ̀sányin) estas la oriŝao de la konsekritaj folioj, kuracaj kaj liturgiaj herboj.
- Ŝango' = (portugallingve Xangô) estas la oriŝao de la justeco, de la fulmoj, la tondroj kaj la fajro, krom protektanto de la intelektuloj.
- Sarava' = interjekcio uzata kiel saluto ĉefe en la afrikbrazilaj religioj.
Obs:
- Osanja = (em português Ossanha, da língua iorubá Ọ̀sányin) é o orixá das folhas consagradas, ervas medicinais e litúrgicas.
- Ŝango' = (em português Xangô) é o orixá da justiça, dos raios, dos trovões e do fogo, além de protetor dos intelectuais.
- Sarava' = interjeição usada como saudação principalmente nas religiões afrobrasileiras.

Sambo de l' tristo
(Originala titolo: Samba da bênção aŭ Samba saravah)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Preferinde mi ĝojas ol mi tristas
La ĝoj' plej valoras se ekzistas
Ĝi ŝajnas la lumo en la kor'
Sed por komponi sambon kun beleco
Necesas sufiĉe da tristeco
Necesas sufiĉe da tristeco
Se ne, sambo restas sen valor'
Verki sambon ne estas fari ŝercon
Farantoj bezonas do ekzercon
Bonsamb' estas preĝo kun fervor'
Ĉar sambo estas tristo kun balanco
Kaj tristo esperas ĉiam ŝancon
Kaj tristo esperas ĉiam ŝancon
Ke iam ne iĝos plu dolor'
Metu iom da am' en la kadencon
Kaj vidu, ke belas la esenco
De l' sambo kun sia altvalor'
Ĉar sambo ja naskiĝis en Baio
Se nun blankas en la poezio
Se nun blankas en la poezio
Ĝi nigras profunde en la kor'
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian version:
Sambo de la beno

Ja pli bonas la ĝojo ol malĝoj'
La ĝojec' estas la plej bela voj'
Estas ja kvazaŭ lumo en la kor'
Sed por fari sambon kun la bel'
Estu ankaŭ malĝoj' sub la mantel'
Estu ankaŭ malĝoj' sub la mantel'
Kontraŭe la sambo estos for
Fari sambon ne estas ŝercafer'
En ĝi gravas ke estu am' kaj ver'
Ĉar la samb' estas preĝa ditiramb'
Sambo estas malĝojo en svingado
Malĝoj' estos iam for de l' plado
Malĝoj' estos iam for de l' plado
Esper' estas la fonto de l' samb'
Metu iom da am' en ĉi kadencon
kaj vi vidos de l' sambo la potencon
Ke ĝi belas pli ol ajna afer'
Ĉar la sambo naskiĝis en Bahio
Kaj se blankas ĝi en la poezio.
Se blankas ĝi en la poezio.
Ĝi nigras al ni en kora ver'.

Lasu
(Originala titolo: Deixa)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca
Lasu
Ies ajn parolon ĵetu for
Lasu
Ke parolu ankaŭ via kor'
Ĉar koro pravas kiam vi ne ĝin kirasas,
Oni simple lasas, lasas, lasas
Lasu
Ĉar neniu vivas ja sen ĉes'
Lasu
Vi anstataŭ "eble" diru "jes"
Lasu
La pasio ja ekzistas
Lasu
Ne min lasu tiel trista
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.

Petego
(Originala titolo: Apelo)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel
Ha, mia amo, ve doloras
pensi ke de mi vi foras,
trista iĝas la kanzon'.
Ha mi vin petas ĉe mi restu,
ke pardono ĉiam estu
inter koro kaj rezon'.
Ha amatino min pardonu,
al kulpulo ŝancon donu,
forte vipas korenu'.
Vin mi petegas kun espero
ke ne mortu sur la tero
ĉiuj planoj de ni du.
Ha, amatin' vi eĉ ne scias
kiel triste agonias
mi en preĝoj nur pro vi.
Se scius vi en ĉi momento
kiel grandas mia pento,
ĉio tristas tie ĉi.
Se vi almenaŭ povus scii
kiel tristegas konscii
la vakuon en la kor'.
Ha mia am' vi tuj revenus,
miaj brakoj vin retenus,
vin kisantan min en plor'.
Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu alian tradukon:
Peto

Ostaĝe de soleco
(Originala titolo: Refém da solidão)
Verkis: Baden Powell k Paulo César Pinheiro
Traduko: Wel
Kiu al solec' donis sin
Al ĝi ostaĝos ĝis fin'
Tra viv' sen iu destin'
Ĉi sendifin'
Tuj iĝas certa pac'
Kun sensac' de sinlac'
Kun em' al banal-agac'
Ĝis hom' sen pli da tenac' kaj da dezir'
Perdiĝu en delir'
Nu simple tie iras mi
Travivul' kun aŭ sen pasi'
Lernante sen plena konsci'
Ĉu scio estis sci'
Se mi vojiris al mort'
La sama mort' estis fort'
Al revivigo de l' sort'
Sed la bontrov'
Ne venis kun malkovr'
Al konstato ĉu
Al viv' ne estu ambigu'
Kaj do malĝoj' eĉ povas esti ĝu'
Kun art' iras la flu'
De la viv' sen komplik'
Kun tranĉ' al bon' je l' radik'
Al mis' kun cikatr-efik'
Ĉu eblas ke ĉi viv' devenas de
La mort', kaj mort'
Fin-estu viv', ĉu ne?

Feliĉa tempo
(Originala titolo: Tempo feliz)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Versio: Wel
Feliĉa tempo jam pasinta for
Temp' kiu estas viva rememor'
Multaj kanzonoj kun fajn' kaj valor'
Kiom da pac' kunvivis en la kor'
Belegaj sonoj iris tra l' aer'
Ĝoj' igis vivi kun fier'
Ha mia am' kiom tristas al mi
Vidi l' tagon aŭrori sur la ter'
Sen eĉ do-re-mi
Tamen nu
Jen la viv'
Estas flu'
Kaj reflu'
Do tiu temp' iam venos kaj mi
Jam ne volos eĉ pensi pri la fest'
Kia sensaci'

Konsolo
(Originala titolo: Consolação)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes
Se estus la amo for
se estus ne la dolor'
Kaj se estus for la sufer'
Kaj se plor' ne estus sur Ter'
pli bone ja estus mondo-fin'.
pli bone ja estus mondo-fin'.
Amis mi, tro amis mi
neniu ja pro kaŭzo de am' suferis pli
pro la plor' pac' estis for'
sed pli ol mi neniu pli havis en la kor'
ja pli ol mi.

Berimbaŭo
(Originala titolo: Berimbau)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Vitor Mendes
En bonul’ estas ne perfid’
Al la am’ kiu amas lin
Kiu flatas pri ir’ sen ir’
Restas nur ĉe la ir’ ĝis sin’
Homo sen la elir’ el si
restas do sen la am’ ĝis fin’
sen de la vinberujo tir’
eblas ne la aper' de l' vin’
estas en kapoejro dir’
La bonfalon ni volu ĝin.
Kapoejra ulo jen
Anoncis pri la ven'
Li venos por luktad'
Berimbaŭo diris jam
Ke lukt' estos de am'
Malĝojo-kamarad'

Sambo en preludo
(Originala titolo: Samba em prelúdio)
Verkis: Baden Powell k Vinicius de Moraes
Traduko: Wel
Vivo sen vi
ne sencas por mi.
‘stas vi la motiv’
de mia sentiv’.
Jam nia ĝarden'
ne floras ĉar sen
vi malestas lum’,
kaj mankas parfum'.
Sen vi jen mi
en ĉi sendirekt'.
Sen varm’ de pasi',
ide' sen projekt’,
rigard' sen persvad',
ĉi tristokultiv'...
Sen vi mi estas neniu, mankas viv'.
Ne tardu, venu.
Vi komprenu ke neniam mortas la amo.
Bezon’ de flamo
estas en miaj brakoj sen vi,
via brakum’ malvarmas sen mi.
Al mi ĉi solo
tenas l’ okulojn tristaj sen alternativ’.
Reen al amo,

Traduko: Jair Salles
Ho! mia am' ne iru foren
Eĉ la vivo vivas plore
En simil' al ĉi kanzon'
Kaj la doloro nur forpasos
Vian koron ĝi nur lasos
Per forgeso en pardon'
Ho! min pardonu el tuta koro
Malgraŭ resto de l' doloro
Kiun kaŭzis mi al vi
La am-memorojn ne detruu
Ili estas vi, do ĝuu
Ĉar jam tro suferis mi
Ho! se l' amata aŭdus iam
La tristecon, kiun ĉiam
En am-preĝoj sentas mi
Se povus vi en ĉi momento
Vidi kiel ĉion pento
Lasis trista tie ĉi
Ho! se vi vidus kiel triste
Diras la memor' insiste:
— Vi ne adiaŭis min!
Se vi min aŭdus kaj komprenus
Vi en fin' min ĉirkaŭprenus
Kun forploro el l' anim'
Rim: Du partituroj de tiu ĉi muzikaĵo estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko: unu melodia, kaj unu korusa.
Obs: Duas partituras desta música estão disponíveis no Klubo Brazila Muziko: uma melodia cifrada e uma de arranjo para coral.

Assinar:
Postagens (Atom)