Mostrando postagens com marcador Mário Lago. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Mário Lago. Mostrar todas as postagens

Bonas pli

(Originala titolo: Nada além)
Verkis: Mário Lago k Custódio Mesquita
Traduko: Vitor Mendes

Ja neni'
bonas pli ol ia iluzi',
bonas pli
al la koro, kiel bonas ĝi.

Kredanta je
la multo da mensog'
dirata de la am',
mi tiel vivos do en ĝoj'
kun iluzi', ke estas ĝoj'

Se pro l' am'
al ni venas sufer' kaj dolor',
bonas pli
bonas pli iluzi' en kor'

Mi ne volas, nek petas
por la kor' pli ol ĝi.
Ja por mi,
bonas pli iluzi'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Aŭrora

(Originala titolo: Aurora)
Verkis: Mário Lago k Roberto Roberti
Traduko: Sylla Chaves

Se vi estus pli sincera,
ho-o-o-o, Aŭrora
nia ĝojo estus vera,
ho-o-o-o, Aŭrora!

De tiam "sinjorino" estus antaŭ via nom',
liftiston kaj pordiston havus vi en bela dom'
kun taŭga klimatizo
por la somer' rigora,
ho-o-o-o, Aŭrora!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amelja

(Originala titolo: Ai que saudades da Amélia)
Verkis: Ataulfo Alves k Mário Lago
Traduko: Sylla Chaves

Vere vi faras tro da postuloj
kaj tro multe forprenas de mi.
Vi scias, ke ni ne estas riĉuloj
kaj mi ne povas por vi fari pli.

Vi tamen nur volas lukson kaj riĉon.
Mian monon disĵetas vi for...
Kun Amelja mi havis feliĉon!
Amelja loĝas en mia memor'!

Ŝi devis kun mi malsati plurfoje,
sed ĉion akceptis sen ia postul',
kaj kiam mi ŝin rigardis malĝoje,
ŝi diris: — Protestoj ne nutras, karul'!

Amelja pli donis al mi da konsolo!
Amelja ja estis virin' sen frívolo!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).