Mostrando postagens com marcador Foroo. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Foroo. Mostrar todas as postagens

Koro buba

(Originala titolo: Coração bobo)
Verkis: Alceu Valença
Traduko: Flávio Fonseca

Ho, mia kor' jen batadas
Kvazaŭ dirante: maleble!
Zabumbo bruas tre ume
Kaj batas ene malfeble

Ho, via kor' jen batadas
Kvazaŭ dirante: maleble!
La koro de l' afliktitoj
Krevadas ene malfeble
La koro de l' afliktitoj
Krevadas ene malfeble

Ho koro buba
Mia kor' bula
Mia kor', balon'
Plena de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Ho koro buba, koro, mia koro bula
Mia kor', balon' plena de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Buba, bula,
Balon' de fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'

Buba, buba, buba, buba,
Bula, bula, bula, bula
Bula, bula, bulo da fervor'
Kaj oni sin trompas, dirante:
Ne plu ekzistas la kor'


Rim: Zabumbo = brazila perkutinstrumento



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Strata foiro

(Originala titolo: Feira de mangaio)
Verkis: Sivuca k Glorinha Gadelha
Traduko: Flávio Fonseca

"Tabakorulon, ŝarĝosel-jungilon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Maizan kukon, panon, kamomilon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Arakidaĵon, rosmarenon, grion...
Bubeto iru for, necesas laborad'!"
Kaj Ze' kuradis al la birdsekcio,
Kaj ĉien flugis time tuta la birdar'.
Vendejeto estis en la stratangulo,
Kien foiristo iris por drinkad',
Sukerkana brando kun rostita birdo,
Kaj sekvi Marian de Ĵoa'.

"Ĉevalan lonĝon, selrimenon, tolon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Farunon, sukerbrikon, graviolon
Mi havas por vendi, prenu jam!
Meĉon de lampo, poton de argilo..."
"Mi bedaŭrinde devas tuj reiri al
Mia bieno, tiri la plugilon,
Sed ne kondukas tien mia trensandal'."
Akordionisto en la stratangulo
Ludas melodion bonan por dancad'.
Zefa de Purcina faras sian punton,
Kaj ronko de l' balgo vekas: ha!


Rim:
- Ze', Maria de Ĵoa' kaj Zefa de Purcina - tipaj nomoj en nordoriento de Brazilo.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
- Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Ze', Maria de Ĵoa' e Zefa de Purcina - nomes típicos no nordeste do Brasil.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.
- Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La akordionisto ludis nur la jenon

(Originala titolo: O sanfoneiro só tocava isso)
Verkis: Maninho k Manoel Góes k Priminho k Tonico
Traduko: James Rezende Piton

La kamparana balo daŭris ĝis la frumateno
La dom' estis plenplena, moviĝo nur kun peno
Montriĝis ja agrabla la tre granda festeno
Sed l' akordionisto
Ludis nur la jenon!

(Akordiona ripetiĝema refreno)

Kelkfoje iu venis peti pri nova refreno
La muzikisto ridis, verŝajne sen kompreno
Al l' akordionaĉo ja mankis ekzameno!
Ĉar l' akordionisto
Ludis nur la jenon!

(Akordiona ripetiĝema refreno)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mi nur sopiras amon

(Originala titolo: Eu só quero um xodó)
Verkis: Dominguinhos k Anastácia
Traduko: Alejandro Cossavella

Ho! Kiel mankas al mi bon´
Ho! Kiel mankas al mi am´
sed mi ne havas iun ajn
kaj vivas ene de l´ solec´

Mi sopiras amon nun
por haltigo de l´ sufer´
Vera am´ por mi
je mia manier´
Pura ĝojo sur la Ter´


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).