Mostrando postagens com marcador Klécius Caldas. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Klécius Caldas. Mostrar todas as postagens

Iru, bovisto

(Originala titolo: Boiadeiro)
Verkis: Klécius Caldas k Armando Cavalcanti
Traduko: Sylla Chaves

Iru, bovisto! Aŭror’ gvidos vin!
Forportu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!

Frue matene miajn bovojn laŭ la vojo,
Ĉiam kun ĝojo, al paŝtejo gvidas mi...
Deko da bovoj, tre malmulte, nenieto...
Tamen pli belaj ne ekzistas tie ĉi.

Iru, bovisto! La Sun’ gvidos vin!
Venigu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!

Je la reveno, posttagmeze, ĉe la vojo
Miaj gefiloj ĉiuj kuras tuj al mi...
Nur dek infanoj, tre malmulte, nenieto...
Tamen pli belaj ne ekzistas tie ĉi.

Iru, bovisto! Stelar' gvidos vin!
Enfermu l’ bovojn, nur pensante pri l’ karin’!

Kiam alvenas mi ĉe l’ pordo de la korto,
ĉiam Rozinjo por brakum’ kuras al mi...
karino mia, tre malgranda, nenieto...
Tamen pli bela ne ekzistas tie ĉi.


Rim: En la jaro 2001 Sylla Chaves sendis la jenan mesaĝon al la tiama retgrupo Veki:

" Verŝajne, al pluraj el vi plaĉas esperantigo de brazilaj popolkantoj. Tial mi sendas ĵusfaritan tradukon. Antaŭhieraŭ (sabate), en nia ŝtata Esperanta renkontiĝo, ni aŭskultis tre belan korusan kantadon Esperante (kun tre klara prononcado) kaj portugale. Interalie, ili kantis BOIADEIRO en tre bela aranĝo. Mi promesis al ili kaj al mi mem esperantigi ĝin kiel eble plej frue. Kaj komencis labori antaŭ ol dormi. Mi preskaŭ finis. Mankis nur unu vorto, kiun mi trovis en la aŭtobuso revene al Rio. Jair kaj Aragon (Jair Salles kaj Alfredo Aragón) ŝategis la ĵus eltrovitan vorton: NENIETO (um nadinha). Laŭ mi, ĝi transdonas la saman mildan naivecon de la aŭtoroj en la pentrado de la plej karaj havaĵoj de la BOVISTO: la bovoj, la infanoj kaj la amatino. Se vi konsentas, ke mi trafis la bonan tradukon, ni diru kune: vivu Esperanto, kiu permesas tiajn solvojn!
Kore via, Sylla"


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas: Dirce Sales)
Rim: tiu registraĵo estas farita antaŭ multaj jaroj, tial la kvalito ne estas tre alta.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).





Vidu alian version:
Bovisto

Bovisto

(Originala titolo: Boiadeiro)
Verkis: Klécius Caldas k Armando Cavalcanti
Traduko: Túlio Flores

Rekantaĵo:

Iru, bovisto, ripozigu vin.
Pelu l' bovaron kaj pensu pri amatin'

Ĉe mateniĝo, kiam iras mi laŭvoje
al la paŝtejo, la bovaron pelas mi.
Estas nur deko, tre malmulte, ja nenio...
Tamen pli belan vi ne trovos tie ĉi.

Rekantaĵo

Ĉe vesperiĝo, kiam venas mi laŭvoje,
la gefilar' atendas min kun simpati'.
Estas nur deko, tre malmulte, ja nenio...
Tamen pli belajn vi ne trovos tie ĉi.

Rekantaĵo

Kaj kiam mi venas al pordo de la domo,
mia Rozinjo donas du kisojn al mi.
Ŝi estas eta, tre malgranda, ja nenio...
Tamen pli belan vi ne trovos tie ĉi.

Iru, bovisto, ripozigu vin.
Gardu l' bovaron kaj restu kun amatin'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Iru, bovisto