Mostrando postagens com marcador Carlos de Faria. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Carlos de Faria. Mostrar todas as postagens

Fajro kaj pasio

(Originala titolo: Fogo e paixão)
Verkis: Wando k Rose Marie Burcci
Traduko: Carlos de Faria

Vi estas lum', radio, stelo kaj lunum'
Suna maten', mia njo, mia ja
Vi estas jes, de lundo ĝis lund'
Dum freneztuŝo min kisas sur buŝon,
Min amas sur grund'

Makulas per karmin'
Dolĉigas per miel'
Amfreneza min nomas ĉiel',

Forportas mian koron
Min kiam lasas vi
Vi estas fajro, mi estas pasi'


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Valseto

(Originala titolo: Valsinha)
Verkis: Chico Buarque k Vinicius de Moraes
Traduko: Carlos de Faria

Iun tagon li alvenis hejmen tute malsimile ol sia kutim'
Laŭ pli varma rigardo ol tiu kutima tiam li rigardis ŝin
Kaj ne sakris la vivon tiel akre kiel ĉiam laŭ sia inklin'
Kaj ne ŝin lasis en kanapo sed je ŝia gapo li al danc' invitis ŝin

Do kiel dum tre longa tempo ne kuraĝis ŝi, ŝi plibeligis sin
Kun sia plej alloga vest' odorigita en kesto per naftalin'
Kaj do brakumis ili reciproke laŭ la forto de sia destin'
Kaj tre gracie kaj en paco iris al la plac' en ĉirkaŭbrako ja sen fin'

Kaj do dancadis tian dancon ke la najbararo tuj veklevis sin
Kaj jen feliĉo tre akuta, en la urbo tuta brilis ilumin'
Kaj jen tiom da kisoj faŭkaj kaj da krioj raŭkaj kiel okazis jam ne plu
Ke la mondo komprenis kaj la mateno venis en ĝu'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Valseto