Mostrando postagens com marcador Vitor Martins. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Vitor Martins. Mostrar todas as postagens

Ajna tago

(Originala titolo: Qualquer dia)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

En ĉi sertaneca solo
Kie ĉiu konas volon
Mi vin trovos ajnan tagon
Mi vin trovos ajnan tagon

Konas mi vian spuron
Manĝis vian miksturon
Drinkis vian likvoron
Konas vian odoron
Mi vin trovos ajnan tagon
Ha! Mi vin trovos ajnan tagon

Ĝuste kiu min juĝis morta
Kaŝis penson ĝis forgeso
Miros pro tim' kaj impreso
Post malferm' de l' pordo



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Lumoplenaj

(Originala titolo: Iluminados)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Amo ŝanĝas horizontojn
Tiel, ke ŝajnas frenezo
Jam kuracis tuj mortontojn
Jam bandaĝis ĉiajn lezojn

Amo igas pecojn kunaj
Kiam rompas sin la koro
Eĉ se ĝi estas latuna
Eĉ se estas de marmoro

La cikatro tiel bena
Ne plu montras sin ĉagrena
Tion faris ĝi al mi
Tion faris ĝi al ni
Tiu amo lumoplena


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Karesaj manoj

(Originala titolo: Mãos de afeto)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Mi preparis karesajn manojn
Por tiu junul' ensorĉita
Por tiu junul' eskvizita
La plej bela kamparan'
El la kafarb-ocean'
La plej bela vakero
De ĉiuj la savanoj
La plej bela vakero
De ĉiuj la savanoj

Mi havis kotonan bonan ŝultron
Por lia dorm' komforta
Kaj tiun tepidetan akvon
Por purigi lian ŝviton
Kaj ĉekorpe tian fajron
Por lin varmigi ĉiam
Kaj mian liberan ventron
Nur por lia filo
Nur por lia filo
Nur por lia filo

Mi preparis karesajn manojn
Por tiu junul' ensorĉita
Por tiu junul' eskvizita
Kiu iris for sen plan'
Perfide en ocean'
La okuloj forsavis
La verdon de l' savanoj
Miaj larmoj forlavis
Tutan ĉi mian sanon


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Neniam senesper'

(Originala titolo: Desesperar jamais)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Neniam senesper'!
Ni jam lernis multe dum la jaroj
Kaj finfine tute ne ekzistas senco
En ia rezigno pro malpacienco.

Ni ne fuĝu de l' batalo,
Ni ne mortu sen kialo.
Ni ne! Ni ne! Ni forgesu ne:

En bilanco pri perdoj kaj gajnoj
Ni suferis pli ol mil semajnojn,
Ni jam ploris pli ol averaĝ'.
Sed mi pensas, ke nun alvenis la horo
Elstariĝi ja laŭ ĉi popoldiraĵ':

Neniam senesper'!
Pikis ion sube, supro al la ter'.
Neniam senesper'!
Pikis ion lerte, ne plu rekonker'.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho bona palmo

(Originala titolo: Dona Palmeira)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Ho bona palmo, savu min de lac'
Ho bona palmo, savu min de lac'
Ho palmo, donu vian belhararon
Por elteksi maton, por la reva pac'

Ho bona palmo, de valora pio
Ho bona palmo, de valora pio
Ho palmo, lasu ke mi kaŝu min
De la rigardoj kuglaj de l' kavalerio



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Rekomenci ĉion

(Originala titolo: Começar de novo)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Rekomenci ĉion kaj kalkuli je mi
Ja valoros penon la remateniĝo
Esti ribelinta, esti debatinta
Esti min vundinta, esti postvivinta
Esti ŝanĝiĝinta, esti memkoninta
Esti deviinta, esti min savinta

Rekomenci ĉion kaj kalkuli je mi
Ja valoros penon la remateniĝo
Sen viaj ungegoj ĉiam tre sekuraj
Sen via fantomo, sen via modluro
Sen via subteno, sen via domino
Sen via spronĝeno, sen via fascino

Rekomenci ĉion kaj kalkuli je mi
Ja valoros penon esti forgesinta
Rekomenci ĉion



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉiuj ni samas en ĉi vespero

(Originala titolo: Somos todos iguais nesta noite)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉiuj ni samas en ĉi vespero
Pro malvarmo de rido ŝmirita
Pro certeco de revo finita
Jen la cirko denove

Ĉiuj ni vivas sub tolplafono
Inter spadoj kaj radoj el fajro
Inter lumoj kaj danc' de koloroj
Kie estas l' aktoroj

Bando ludu la marŝeton rapidan
Jen denove ĉiuj ni sur areno
Bando ludu la marŝeton rapidan
Kaj ni ekdancu je refoj'

Bando ludu la marŝeton rapidan
Jen denove ĉiuj ni sur areno
Bando ludu la marŝeton rapidan
Kaj ni eniru je refoj'

Ĉiuj ni samas en ĉi vespero
Pro ripeto de dram' sub la spoto
Pro la timo je pluvo kaj koto
Jen la cirko denove

Ĉiuj ni vivas sub tolplafono
Pro l' magi-artifiko malbona
Pro la vipo en dresa rigoro
Kaj la rula sonoro

Bando ludu...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nova tempo

(Originala titolo: Novo tempo)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

En nova tempo
Malgraŭ tiom da punoj
Ni estas kreskivaj
Ni estas atentaj
Ni estas pli vivaj
Por helpadi nin
Por helpadi nin
Por helpadi nin

En nova tempo
Malgraŭ ĉiuj danĝeroj
De l' fortoj sovaĝaj
De l' noktoj teruraj
Ni estas kuraĝaj
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin

Por ke nia espero
Estu pli ol venĝemo,
Estu ĉiam irejo,
Postlasita emblemo.

En nova tempo
Malgraŭ tiom da punoj
Kaj agoj lacigaj
Kaj agoj maljustaj
Ni estas instigaj
Por helpadi nin
Por helpadi nin
Por helpadi nin

En nova tempo
Malgraŭ ĉiuj danĝeroj
Kaj ĉiuj pekadoj
Kaj ĉiuj eraroj
Ni estas la spadoj
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin

Por ke nia espero...

En nova tempo
Malgraŭ tiom da punoj
Ni iras en scenojn
Ni iras sur stratojn
Rompante katenojn
Por helpadi nin
Por helpadi nin
Por helpadi nin

En nova tempo
Malgraŭ ĉiuj danĝeroj
La homoj troviĝas
Kantantaj sur placo
Kun spita aŭdaco
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin
Por transvivi ĝin



Kantas: Isabella Araújo
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Al niaj gefiloj

(Originala titolo: Aos nossos filhos)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Pardonu la sobran vizaĝon
Pardonu la mankon de paco
Pardonu la mankon de spaco
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu pro tro da tragiko
Pardonu la mankon de fliko
Pardonu la vanajn amikojn
Pasintis jen tiel ĉi
Pardonu la foliomankon
Pardonu pro manka aer'
Pardonu la mensogan dankon
Pasintis jen tiel ĉi

Kaj kiam vi ĉion netigos
Kaj kiam vi rompos la ligojn
Kaj kiam vi zonojn malligos
Faru la feston sen mi
Kiam vi lavos l’ atakon
Kiam vi lavos l’ animon
Kiam vi lavos la akvon
Lavu okulojn por mi
Kiam burĝonos la floroj
Kiam elkreskos arbaroj
Kiam rikoltos la fruktojn
Diru la guston al mi



Kantas kaj gitarludas Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Al la idaro

Mia land'

(Originala titolo: Meu país)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Vitor Mendes k James Rezende Piton

Ĉi tie, jen mia land'
En brusto de l' amatino
Perdrikoj, birdoband'
En luno, en vintra sino
En padoj, en vojoj kaj en vejnoj for
De supre al la kor'

Ĉi tie, jen mia land'
De botoj, ĉeval', rakontoj
Pri feoj kaj sasioj
Gitaroj prikantas glorojn
Venkfloroj, punktado kaj la defioj
En sino de Brazil'.

Kaj for la nest'
Jen la ĝojforest'
En alia land'

Ĉi tie, jen mia land'
De revoj jam tute plenaj
Ĉi tie jen mi birdet'
Flugiloj ĉeestas enaj
Pro tio allogas min la kantad'
Flugad' flugad' flugad'.


Rim:
- Sasio (originale saci, ankaŭ nomata saci-pererê, matimpererê kaj aliaj nomoj), estas persono tre konata en la brazila folkloro. La sasio estas juna nigrulo kun nur unu kruro, portanta konusan ĉapon kiu havigas al li magiajn povojn (vidu foton). Li estas petolema, kaj per siaj petolaĵoj li malhelpas hejmajn agadojn aŭ timigas noktajn vojaĝantojn. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Flago de la Parakleto

(Originala titolo: Bandeira do Divino)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: James Rezende Piton

Devotuloj de l' Spirito bonvenigos hejmeniron
Al la flago de la Knabo estu laŭdo kaj admiro, aj, aj
Dio savu la piulon, la patronan mecenaton,
Pro la akv' al soifantoj, pro la pano por malsato, aj, aj

Tiu flago aŭspicias, ke semar' estu fekunda
Ke ĉi-dom' estu benata, kies tabl' estu abunda, aj, aj
Ke l' pardono estu sankta kaj la fido proliferu
Ke la homoj senkatenu, ke justeco plu superu, aj, aj

Same kiel la Tri Reĝoj sekvis sian gvidan stelon,
Tiu flago pluen iras en serĉado de prospero, aj, aj
Surstandarde enskribiĝis la reven' laŭ epistolo
Ke la Reĝ' estos benata, li devenos de l' popolo, aj, aj


KURIOZAĴO (N.T.) - Laŭ kristanismo, Sankta Johano diris, ke Parakleto (= "konsolanto") estas la nevidebla Sankta Spirito, la tria Persono de la Triunuo. En Brazilo oni nomas tiun "Dia Sankta Spirito", kies festado estas unu el la plej antikvaj en la brazila popola katolikismo. Ties origino estas festo en Portugalio, en la 14-a jarcento, kun bankedo kaj disdono de almozo al la malriĉuloj. La portugala reĝino Izabela de Aragono (1271-1325) instigis kaj patronis procesian feston, en kiu popolano estis "kronita" reprezentanto de la Sankta Spirito kaj tio okazis en Pentekosto, kvindek tagojn post Pasko. Ekde la unuaj jardekoj post malkovro de la lando, la festo okazas tra la tuta Brazilo kaj plu vivas en kamparaj regionoj, sub diversaj formoj. Komunaj estas la blanka kolombo, brodita sur ruĝa flago (de tio la nomo de la kanzono), la kronoj, kun kronigo de "imperiestroj", kaj la disdono de almozoj. Porti la flagon estas honoro. Okazas mallonga akcepto de la flago, de domo al domo, por beno, kaj kutime la gastigantoj manĝigas kaj trinkigas la procesianojn.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ploro de l' akvoj

(Originala titolo: Choro das águas)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Flávio Fonseca

Ĉi mia ploro ne pazas en brusto
Ardas interne kaj rulas sur vango
Malseka igas la maskon je strango
Iĝas pura mia kor'

Ĉi mia ploro tre estas dolora
Fermas orelojn, parolo blokitas
Vundas okulojn per vitro rompita
Sangas tiu mia kor'

Ĉi mia ploro, la ploro de l' akvoj
Lavas tegolojn kaj rulas je fluoj
Gutas el kranoj kaj falas sur ŝuoj
Dronas tiu mia kor'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Divenistino

(Originala titolo: Cartomante)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: James Rezende Piton

En la nunaj tagoj, nepre vin protektu
Turnu vian vangon, homojn ne elektu
En la nunaj tagoj, restu vi trankvila
En ĉiu okaz', penso estu prifila

Ne iru al trinkejoj, forgesu geamikojn
Ne haltu sur placoj, evitu la riskojn
Ne parolu pri la timo en la vivo
Nian grandan ĝenon ne reliefigu... Aĥ...

En la nunaj tagoj ne kreu motivon
Ĉar ĉiuokaze indas via vivo
Estu pacienca, kun vi estas Dio
Kun ni estas Dio, plene, eble tro

Jam estas skribite, jam antaŭvidite
De ĉiuj vidantoj kaj la divenistoj
Ĉio sur la kartoj, ĉio en la steloj
En la diveniloj kaj en profetaĵoj... Aĥ...

Falas Pika Reĝo
Falas la Karoa
Falas Trefa Reĝo
Falas ĉio troa!


Rim (Noto de la Tradukinto): Ĉi tiu kanzono estis publikigita en 1978, dum la lasta parto de la militista diktatora periodo, kiun travivis Brazilo inter 1964 kaj 1984. Tiel oni komprenu la diversajn "rekomendojn", kiujn la divenistino faras al sia konsultanto. Tiaj kanzonoj kun interliniaj mesaĝoj estis protestrimedo de pluraj tiamaj artistoj. En Kolekto Brazila Muziko oni trovas alian ekzemplon ĉe Virinoj Atenaj (Chico Buarque).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Al la idaro

(Originala titolo: Aos nossos filhos)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Wel

Pardonu l' amaran mienon
Pardonu, ke mankas brakumo
Pardonu la mankon de spaco
Jen kiel tagis al ni

Pardonu pro tiom da riskoj
Pardonu la senŝirmkomplikojn
Pardonu, ke mankas amikoj
Jen kiel tagis al ni

Pardonu, ke mankas folioj
Pardonu, ke mankas aer'
Pardonu l' senrajton elekti
Jen kiel tagis al ni

Post fari la netan kopion
Post tranĉi la nodajn ligilojn
Post la malstreĉiĝo de l' zonoj
Festu, ja festu por mi

Post fino de ĉiuj rankoroj
Post kiam laviĝos l' animo
Post kiam laviĝos la akvo
Lavu l' okulojn por mi

Kiam reburĝonos floroj
Kiam l' arbar' reverdiĝos
Ĉe la rikolto de l' fruktoj
Diru la guston al mi


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Al niaj gefiloj

Dependas de ni

(Originala titolo: Depende de nós)
Verkis: Ivan Lins k Vitor Martins
Traduko: Pedro Cavalheiro

Dependas de ni
Kiu estis aŭ infano estas
Kiu havas esperon aŭ kredas
Kiu luktas por pli bona mond'

Dependas de ni
Ke la cirk' estu preta sur placo
Estu ĉiam ĝojiga pajaco
La etos' estu gaja ridar'
Sen neceso de nia revad'

Ke kantu sur branĉoj ventoj
Foliojn sorbu roseton
Kaj sun' senvualiĝu tra l' maten'

Dependas de ni
Ĉu la mondo havigos riparon
Malgraŭ homaj sensencaj misfaroj
Ĉu la vivo supervivos ja


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).