Mostrando postagens com marcador Ary Barroso. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Ary Barroso. Mostrar todas as postagens

Tio ĉi, kio estas ĝi?

(Originala titolo: Isto aqui, o que é?)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: James Rezende Piton

Tio ĉi, ho-o...
Jen iomete da Brazilo, do
Brazilo-part' kantanta kun feliĉ',
Feliĉ', feliĉ'...

Jen, cetere iom de la gento,
De gent' sen timo pri turmento-ve'
Kaj sen la rezignem'

Jen pri tiu koksumado ŝia kompetent'
Jen pri movoj de l' talio ŝia kompetent'
Jen pri paŝo kun tamburo ŝia kompetent'
Jen pri tiu svingiĝado ŝia kompetent'

Bonbrunulino, vi penigas min,
Kun arĝentaj la sandaloj, venu, sambdancistin'!



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Por dolorigi mian koron

(Originala titolo: Pra machucar meu coração)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Giuseppe Castelli

Pasis de la fal' de nia hejm'
jam unu jar', monatoj ses.
Birdeta gaj',
gitaro kaj
melankoli' kruela plej
min akompanas nun
sen ĉes'
por dolorigi mian koron.

Ĉu tamen pli bone ja tiel ĉi?
Pli bone por vi kaj same por mi.
La viv' - jen lernejo
kun la sola deviga instru'
"Teknikoj por elten' sen plori plu".



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kantu Maria

(Originala titolo: Canta Maria)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Darcy Gaia

Kantu Maria
La melodion tre helan
Kantu de vivo ĉion,
Kaj vivon belan
Ĝoju Maria.

Tra-la-la-la-la
Maria mia kor'
Tra-la-la-la-la
Tre min suferigis vi.
Plantita sur la razeno
La rosmareno
Estas de mi.
Parfumas ĝi la dometon
Donas ĉarmeton
Kune kun vi.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pro tiu ino

(Originala titolo: Por causa desta cabocla)
Verkis: Ary Barroso k Luís Peixoto
Traduko: Flávio Fonseca

Vespere, dum la reven' el arbedoj
Kun polvo sur la piedoj
Ŝi iras sen embaras'
La floroj ĉe marĝeno de la rojo
Alproksimiĝas al vojo
Por ŝin vidi dum la pas' 

Kaj kiam ŝi sur hamako ekdormas
Kaj ŝia bluzo konformas
Al la forgesita sin'
La turtoj, la turtoj, per pluma ĝusto
Kovras al ŝi tutan bruston
Por iom varmigi ĝin

En nokto, de ŝiaj haroj la ĉiroj
Similas al mil lampiroj
Sopirantaj al stelar'
Kaj eĉ la riveroj apudpasantaj
Al ŝia lumo gapantaj
Pensas, ke venis al mar'

Kun ŝi naturo endormiĝas tute
Akvofluo pasas mute
La ĉielo iĝas roza
Tenante la nomon ŝian ĉe l' koro
Pensante pri ĉi adoro
Restas la vir' senripoza



(Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca)
Rim:
Tiu ĉi video prezentas tri kantojn interligitajn, laŭ la originala registraĵo de kantistino Maria Bethânia. La aliaj du estas: Ĵurema kaj La ŝtonrulanto en ŝtonejo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Forstreku

(Originala titolo: Risque)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Darcy Gaia

Streku, mian nomon el via kajero
ĉar mi vivas en infero
pro nia am' fiaskinta.

Lasu ke mi estu en forgeso
kaj nur kun alies kareso;
por ni ĉio estas mortinta.

Kaj se foje vin premos
la koron sopir'
vi ne vin ĝenu,
dronigu sopiron
per brand-eliksir'

Kredu, ĉiu kimero tumultas
kiel mar', ondarmultas
kaj sin disigas sableje.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En la movado d' Esperanto

(Originala titolo: No tabuleiro da baiana)
Verkis: Ary Barroso
Versio: Iva Maria de Santana Santos k Elísia Martins de Oliveira k Nizete Nunes da Silva k Josenilton kaj Madragoa k Nilda Neris da Silva

En la movado d' Esperanto jen...
La lernado kaj konfido,
Amikeco, geamikoj inter ni

En la tuta mondo oni parolas Esperanton
Ĝojege, feliĉe.

En la movado d' Esperanto ankaŭ jen...
Dediĉego, bonkoreco, volonteco, unuigo
Kiel bone!

Venu amiko
Estu granda esperantisto
Partoprenante
Vi prosperos kun bonaj sentemoj

Ho, ho, ho, ho

Kaj poste
Dissendos vi grandan amon
Ne atendu, lernu tuj Esperanton

Kun Esperanto
Ni estas ĉiam feliĉaj
Ĉar Esperanto
Estas lingvo internacia

Ho, ho, ho, ho

Bahio, kore dankas
Kaj brakumas vin
Esperanto, lumigilo sen fin'!


Rim: Registrita en la albumo Bahia de ĉiuj Sanktuloj, 1999.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Peĉopupino

(Originala titolo: Boneca de piche)
Verkis: Ary Barroso k Luiz Iglesias
Traduko: Sylla Chaves

— Ebonokolora, ho peĉopupino,
vi estas sinjora en mia destino.
— Mi estas ja nigra
kun gusto kaj pravo,
sed estas blankuloj
el nigra praavo.

— Mi venis kure, malgraŭ brula kalo
kaj sufokiĝo en blanka kompleto.
La homojn puŝis mi je preskaŭfalo,
e-e-e, ĝis karulineto.

— Ja estis fluga via rapidiro
en sufokiĝo kaj je preskaŭfalo...
Nigrul' en blanko — jen proverba diro —
e-e-e, estas pluvsignalo.

— Mia marbordo havas portugalon...
Mi ja ne kulpas esti ĉarmulin'!
Nigrul', se vi ne ŝatas mian salon,
e-e-e, mi forlasos vin.

— Vi bone tenu la flirteman kapon!
Se vi min trompos, estos via fin'.
Mi sur vin ĵetos dupiedan frapon,
e-e-e, kaj mi tretos vin.


Rim (Notoj de la tradukinto):
- Peĉopupino = ŝerca alnomo, kiun ĉi tiu nigrulo donas al sia edzino.
- Portugalo = iu portugalo venas al ŝi, simile al tiuj portugaloj, kiuj iam venis al la brazila marbordo por konkeri la landon.
- Dupieda frapo = frapo tre danĝera en brazila nigrula luktado, ankaŭ nomata "raja vosto": manoj surplanken kaj piedoj sur la vizaĝon de la malamiko (ĉi tie, nur ŝerco).
- Trei = ĉi tie, la nigra edzo tuŝas la piedon de sia kundancanta edzino.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Akvarelo de Brazil'

(Originala titolo: Aquarela do Brasil)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Tarcísio Lima

Brazil’ ho Brazil’ brazillanda
Ho, brunul’ gaje granda
Pri vi kantos miaj versoj!

Ho, Brazil’, grava la grad’
Koksumado, sama sambad’
Ho, Brazil’, de mia kor’,
Lando de Nia Sinjor’
Brazil’ por mi,
Por mi, Brazil’

Ho, prezentu bildojn de konkero
Benu la homojn per libero
Ho tradici’ de mia tero
Brazil’, Brazil’

Lasu senfine kanti l’ trobador’
Sub la mildeco de lunlumo
Pri mia am’, sia trezor’

Venu laǔtakte kiel dancistino
En via glora destino
El paco, amo kaj vero
Brazil’ por mi,
Por mi, Brazil’

Brazil’, bela lando ĝuinda
Brunulino mirinda
De rigardo plej koketa

Ho, brazil’, de verda bril’
Ĉies rav’, genta ĝentil’
Ho, Brazil’ de mia kor’
Lando de Nia Sinjor’,
Brazil’ por mi,
Por mi, Brazil’

Ho, via naturo-verd’ eternas
Tie ripoze mi min sternas
Dumnokte sube de lunklar’
Brazil’, Brazil’

Ha! Tre bele kantas la fontanoj
El kiuj trinkas karavanoj
Feliĉa la kunludantar’

Ho, bruna Brazilo siastila
Mia Brazilo brazila
Ritmado multperkutila
Brazil’ por mi,
Por mi, Brazil’


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).