Mostrando postagens com marcador Said Albuquerque. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Said Albuquerque. Mostrar todas as postagens

Kiam mi pensas pri Jesuo

(Originala titolo: Quando penso em Jesus)
Verkis: Willi de Barros
Traduko: nekonata

Kiam mi ekpensas pri Jesuo
mia kor' lumiĝas en la brusto
kiam mi eksentas tiun lumon
lumigantan mian menson
kaj mian korpon
mi ŝajnas flirti
pensanta pri Jesuo
mi sentas pacon

Kiam mi pripensas Kriston
l' animo parfumiĝas per dolĉema vibraci'
miaj pensoj transformiĝas kaj ĝoje
mi konstatas ke en la fundo de mi
ekkreskas, ekaperas
nova sento diferenca, pura
kiu min levas, min plenigas
kiu transcendas tutajn la limigojn

kaj la tuta mondo estas ĝojeco
plena el koloroj kiel sunmaten'
ja mi preskaŭ krias pro feliĉeco
la rideto ne prokrastas sian venon
kun la penso en Jesuo
ne estas lac'


Rim:
- Registrita en la albumo Tempo Dominó, de la kantistino Cacau (2005).
- Post la registro en la albumo de Cacau, la samideano Said Albuquerque faris kelkajn alĝustigojn en la traduko, kaj tiun iom malsaman version registris videe Ana Paula Pose.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Rigardu la ĉielon

(Originala titolo: Olhe para o céu)
Verkis: Nelson Ned
Traduko: Ana Paula Pose
Revizio: Said Albuquerque

Rigardu la ĉielon
Rigardu la maron
Vidu kiajn mirindaĵojn
kreis mia Dio

Grimpu sur la montojn
Rigardu la arbaron
Vidu kiajn mirindaĵojn
kreis mia Dio

Sinjor’ faris Vi la sunon kiu nin varmigas
Sinjor’ faris Vi la lunon kiu lumigas
Sinjor’ faris Vi la stelon kiu orientas
Sinjor’ estas Vi la vojo

Sinjor’ mi volas vin ĉiam ĉe mi
Sinjor’ estas vi mia pastro kaj bone amata
Sinjor’ mi laŭdas Vin pro via zorgo
Restu kun mi Sinjor’

(Parolate:)

Ho Sinjor’, nia Sinjor’
Kiel admirinda estas Via nomo
Tra la tuta Tero
Ĉar Vi metis Vian gloron
Super la ĉieloj

Kiam mi vidas viajn ĉielojn
Laboro de Viaj fingroj
La lunon kaj stelojn, kiujn vi preparis
Ho Sinjor’, nia Sinjor’
Kiel admirinda estas Via nomo
Tra la tuta Tero

(Kantate:)

Sinjor’ kun la belaj koloroj de l' ĉielarko
Vi pentris la belajn florojn kaj la birdetojn
Nokte, Vi pentris la ĉielon marblue
Sinjor’ estas Vi la vojo

Sinjor’, faris Vi la ridetojn de la infanoj
Sinjor’ Vi donis al mi fidon kaj esperon
Sinjor’ faris Vi la larmon kiu instruas
Ho, kiel mi adoras vin Sinjor’



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝardeno de fantazio

(Originala titolo: Jardim da fantasia)
Verkis: Paulinho Pedra Azul
Traduko: Vicente Sales kun helpo de Said Albuquerque kaj Flávio Fonseca

Pentuvi', mi vidis vin
Vagadi tra ĝarden’ el flor’,
Alvoki bestojn kun ador’
Per lipoj, jes, de miel’.

Certe mi volis vin.
Mi volas vin pli multe nun,
Pligrande ol grandega pac’,
Plimulte ol la sun’.

Kie vi?
Mi flugis tra la ĉielblu’,
Trans limoj tre iradis mi,
Vi kie restas nun?

Kie vi?
Ĉe nuboj aŭ ĉe malsaĝec'
Min kisu fine kun kares'
Reiru poste, ja.


Rim (N.T.):
Pentuvio, pitanguso, sulfur-pitango, pitango, pitango-birdo, estas, portugale: Bem-te-vi (Pitangus sulphuratus), birdo, kies kanto la brazilanoj “tradukas” kiel “bem te vi”, t. e.: “mi vidkaptas vin”, esperantigita iom onomatopee, pen-tu-vio.
Oni diras, ke ĝi estas malkonvena birdo, ĉar ĉiam, kiam oni estas faranta kaŝitan aferon, tiam aperas pentuvio kaj kantas: pentu-vi’.



Kantas kaj gitarludas: Vicente Sales


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hieraŭ

(Originala titolo: Ontem)
Verkis: Daniel Silva
Traduko: Ana Paula Pose
Revizio: Said Albuquerque

Dolor’ antaŭa ne ekzistas plu,
Ĉar ĝi pasis for
Kiel malbonoj, kiuj iĝas bon’

Sed ne facilis tiel
Malfari, malligi kaj el mi forpeli
Malbonon, kiu iam vivis en mi

Dolor’ antaŭa instruis min
Akceptadi neperfektaĵojn,
Se ili estas ĉie, estas ankaŭ en mi

Dolor’ antaŭa al mi bonfaras nun
Ankaŭ kreskis mi,
Kiel la lum’ jen vivanta en mi

La temp’ estas mistera sinjor’
Por ajna dolor’
Ni sciu ĝin uzi je nia avantaĝ’
Ĉar ankaŭ la viv’ nin instruas
Postvivi doloron kun amo

Ĉio iros bone
Nenio estis vana
Ĉio iros bone
Kun piedoj sur la ter’

La viv’ estas nur sablograjno
En senmezura mar’.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Paŭlo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kvarfolio

(Originala titolo: Trevo de quatro folhas)
Verkis: Mort Dixon k Harry Woods
Portugallingva traduko: Nilo Sérgio (el I'm looking over a four leaf clover)
Esperanta traduko el la portugala: Said Albuquerque

Traserĉas mi kun granda esper'
trifolion en la ĝarden',
kvarfolietan en plena liber',
ĝi portus min al ĉiela mister'

Feliĉa mi estus
se tion ĝi farus,
ke ŝi ja revenu al mi.
Traserĉas mi kun granda esper'
trifolion en la ĝarden'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Kvarfolio