Mostrando postagens com marcador Milton Nascimento. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Milton Nascimento. Mostrar todas as postagens

Lant' el lontan'

(Originala titolo: O que será (À flor da pele))
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Querino Neto

Kio kun lant' el lontan'
Agacas mian enon kun lant' el lontan'
Burĝonas ĝi, florpremo kun lant' el lontan'
Survojas en vizaĝon ruĝiga ĉikan'
Senkaŝe min perfidas kun dol' ĉarlatan'
Korpremas al konfeso sen vol' aŭ spontan'
Ne eblas plu afekto de sperta infan'
Sinmontras la obsedo kaj laŭtas rikan'
Devigas min, senhejma, almozi pro pan'
Pri kio senmezuras, kaj nun por ĉiam'
Pri kio senrimedas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio senreceptas

Kio kun lant' el lontan'
Subitas el la eno sen permes' nia
Primokas sindetenon eĉ anarkian
Kaj ardas ĝi, veneno afrodizia
Samkiel la mieno festanemia
Ne savas la advento nek haleluja'
Nek la medikamentoj de familian'
Nek ĉiu sorĉotento plenalkemia
Kaj aro da sanktuloj kun lant' el lontan'
Pri kio ne ripozas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne laciĝas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne limiĝas

Kio kun lant' el lontan'
Bruligas min el eno, kun lant' en lontan'
Malhelpas la dormemon, kun lant' el lontan'
Provokas mian ĝemon pro ardo je flam'
Incitas korpan tremon, forpreniĝas san'
Kaj ŝvitas mi pro ĝeno, inundo je van'
Kaj ĉiuj miaj nervoj suplikas en klan'
Impetas miaene tre febla organ'
Eruptas mi pro tim', kiel lafa vulkan'
Pri kio ne hontiĝas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne regeblas, kaj nun por ĉiam'
Pri kio ne prudentas



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Kio okazas al mi
Kio okazas al vi
Kion supozas do vi?

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Marcos Campos

Kiam vi forlasis min, tuj
Malheliĝis mia viv’
Malgraŭ mia korforteco
Multe ploris mia kor’
Jam ne estas domo mia
Nek ĉi lokon havas mi
En soleco, mi suferas
Mi parolos do al vi

Jen survoje mi krias
Halti ne volas mi
El ŝton’ estas la vojo
Kiel revi pri ĝi?
El venteto konsistas
Mia revo jen ĝi
Haltos mi mian kanton
Kaj ĉe l’ fin’ mortos mi

Iras mi tra vivo mia
Dum forgesas vin en kor’
Ne deziras mi la morton
Sed vivadi kun honor’
Daŭre mi deziras ami
Sed mi ne suferos tro
Mi ne revas, mi konstruas
Mian vivon per klopod’


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Trairado
Trairado

Sunleviĝo

(Originala titolo: Nascente)
Verkis: Flávio Venturini k Murilo Antunes
Traduko: Flávio Fonseca

Heliĝas maten',
La suno kaŝos tuj la klaran stelon
Ardantan,
Perlon de l' ĉiel' reflektanta
La vian.
La taga lum' kontemplas vian korpon
Soifan,
Plenan je plezur' kaj deziro
Ardantaj.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Maria, Maria

(Originala titolo: Maria, Maria)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Querino Neto

Maria, Mari'
estas dota, jen certe magia
la forto nin lertiganta
ŝi, la virin', kiel ajna alia, alia
ĝoj-plena, merite amanta

Maria, Mari'
estas son', la kolor' kaj l' odor'
jen la dozo plej forta, lanta
de ploro anstataŭ rido
de tuta homar'
ne plenviva: la vivon paŭsanta

Tamen necesas la forto, necesas kuraĝo
necesas sinteno tia:
havi surkorpe cikatron
Maria, Maria
samtempe funebra-gracia

Tamen necesas la sorto, necesas la saĝo
necesas la beno Dia:
havi surhaŭte cikatron
la pursinonimo de l'
esto porĉiame pia


Rim: Vidu karaokean videon de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: Veja o vídeo de karaokê desta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La luno ĉirkaŭis nin

(Originala titolo: A lua girou)
Verkis: Tradicia, adaptita de Milton Nascimento
Traduko: Vicente Sales kun helpo de Vitor Mendes

La luno ĉirkaŭis nin,
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkonx
La luno ĉirkaŭis nin
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkon

Mi volus la kapon kuŝi sur komfort’ el viaj brakoj
Mi volus la kapon kuŝi ...

Kapkusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes
Kapan kusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes

Subtenu viran promeson,
Ke mi tenas inan, jes
Subtenu viran promeson


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Studenta koro

(Originala titolo: Coração de estudante)
Verkis: Wagner Tiso k Milton Nascimento
Traduko: Paulo Nascentes

Ion paroli mi volas
Kien ĝi estas iranta
En la brust’ eble ĝi staras
Aŭ aeren ĝi flosadas
Povas esti niaflanke
Pli apude ol supoze
La foli’ de l’ junular’
Jen ĝusta nomo de ĉi am’

Jam stuciĝis la momentoj
Devojiĝis la destino
Ĉi rideto de knabino
Jam plurfoje kaŝis sin
Sed l’ espero renoviĝas
Jen l’ aŭroro brile iĝas
Nepras zorgi pri la sproso,
Por ke vivo ĉe ni floru, ĝi fruktu

Koro de l’ studentaro
Nepras zorgi pri la vivo
Nepras zorgi pri la mondo
Zorgi pri la amikeco
Ĝojo kaj multe da revo
Disaj ie sur la vojo
Verdaj planto kaj la sento,
Foliar' kaj la kor', junularo kaj fid'


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Beatric'

(Originala titolo: Beatriz)
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu,
Ĉu ŝi estas juna?
Ĉu ŝi estas trista?
Ĉu estas inverse?
Ĉu estas pentraĵo
La in' post kulis'?
Se ŝi nur dancas en sepa ĉiel',
Se ŝia lando estas nura mis'
Kaj se ŝi rolas kvazaŭ en fabel'?
Kaj se enirus mi en ŝian vivon...

Vidu,
Ĉu ŝi porcelanas?
Ĉu estas etera?
Ĉu estas freneza?
Ĉu estas scenaro
La dom' post kulis'?
Se ŝia hejmo estas en kastel'
Kaj se la muroj estas el turkis'
Kaj se ŝi ploras en iu hotel'?
Kaj se enirus mi en ŝian vivon...

Jes, konduku min por ĉiam, Beatric'!
Instruu min ne marŝi sur la grund'.
Porĉiamo estas nur kapric',
Indic' de katastrofoj en mia profund'.
Diru ĉu danĝeras vivi en delic'.

Vidu,
Ĉu ŝi vere stelas?
Ĉu estas mensogo?
Ĉu nur komedia?
Aŭ ĉu estas dia
La viv' post kulis'?
Se ŝi hazarde falos el ĉiel'
Kaj se l' pagintoj krias por la bis',
Se monpostulos iu ĉefanĝel'?
Kaj se enirus mi en ŝian vivon...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amerika kanzon'

(Originala titolo: Canção da América)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Amiko estas gardinda en
La sepŝlosila orujo
Ene de l' kora bon'
Tiel asertis kanzon' fama en Amerik'
Sed ploris eĉ la kantist'
Je vid' de l' forir' de amik'

Sed la restul' flugadis per sia pens'
Pro la kant' de l' alia memor'
Kaj la flugul' restadis per sia pens'
Kun memoroj de la kanta kor'

Amiko estas gardinda en
La liva flanko de l' brusto
Eĉ se la tempo kaj disto staros, jes
Eĉ en kanzona forges'
Ĉar kio gravas, jen ĝi:
La voĉo plena je kares'

Ĉar estu ja iel ajn
Venu ja io ajn
Iam ajn, amiko, denove
Mi vidos vin
Iam ajn, amiko, ni certe revidos nin



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Renkontiĝoj kaj adiaŭoj

(Originala titolo: Encontros e despedidas)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: James Rezende Piton

Sendu novaĵojn de tiu lando,
Iu diras,
Brakumu min, venu ĉirkaŭpreni
Mi alvenos
Mi ŝatas povi veturi for
Eksterplane
Kaj des pli bona la revenpovo,
Laŭdezire

En ĉiutaga daŭra ir-reven',
Ripeto de la viv' en stacidom',
Jen homoj venantaj por restad'
Jen homoj irantaj en migrad'
Jen homoj venantaj kun malem'
Jen homoj irantaj kun korprem'
Jen homoj venintaj por rigard'
Jen homoj kun rid', kun okulard'

Daŭre plu, l' alven' kaj forir'
Estas du pintoj
De l' sama vojaĝo
Veninta trajno
Kaj la forironta estas sama
La tempo por renkonto
Ankaŭ estas por la "ĝis"
Kaj la platform' de tiu stacidom',
Jen la vivo de ĉi mia lok'
Jen la vivo de ĉi mia lok'
Jen la vivo



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Min ade ĉasas mi

(Originala titolo: Caçador de mim)
Verkis: Sérgio Magrão k Luiz Carlos Sá
Traduko: Flávio Fonseca

Pro tia am’
Pro tia korflam’
Modelis min emoci’
Dolĉa, kruela,
Mava, anĝela,
Min ade ĉasas mi

Katenigita
Al kanto pita
Al senfina pasi’
Tre malproksime
Trovos anime
Min ade ĉasas mi

Sen ia tim’
Escepte pro kur’ de l’ lukto
Sen ia far’
Escepte forgesi timon
Malfermi bruston deve
Laŭ mema serĉo
Eviti la kaptilojn
De l’ densa peĉo

Daŭras revad’
Samkiel vojaĝ’,
Sed kien min portos ti’?
Mi trovos kion
Sentigas mion
Min ade ĉasas mi


Rim: pita = malgrand(aĉ)a, laŭ Suplemento de PIV 1987.



Kantas: Ana Paula Pose
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kiso tranĉita

(Originala titolo: Beijo partido)
Verkis: Toninho Horta
Traduko: Flávio Fonseca

Vidu, mi ne havas fidon pri mia frenezo
Kaj diras:
Al mi ne plaĉas iu min dispeciginta
Kaj Di', nur Li scias pri vi
Kaj mi ne meritas kison tranĉitan

Nune jen tago komplete perdita en tempo
Mi restas tre malproksime de l' scioj
Pri kiuj mi ne pensos plu
Kaj mi estos por vi ne gravas ĉu io valora aŭ ne

Nune jen vazo komplete rompita en brusto
Mi krias!
Vidu kison tranĉitan
Kie troviĝas reĝino kaŝita de lucidec'?
Lucidec'?


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sablokabo

(Originala titolo: Ponta de Areia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: James Rezende Piton

Estis Sablokabo la fina cel'.
De Bahi' al Minas, natur' kaj fervojrel'
Kunligiĝis Minas al marhaven'
Nun ne plu la reloj, ordonoj de forpren'
Olda fervojisto kun sia ĉap'
Kaj gajaj memoroj pri homa interes'
Ne plu vaportrajno, ne plu l' ekspres'
Por la junulinoj, fenestroj kaj progres'
En malplena placo, nur ve-impres'
Forgesitaj domoj, vidvinoj sen kares'...


KURIOZAĴO (N.T.) - La kanzono aludas al iama fervojkompanio (Estrada de Ferro Bahia e Minas, EFBM), kiu ligis la nordorienton de la senmarborda brazila ŝtato Minas Gerais al marhaveno en la sudo de la ŝtato Bahia (1882-1966), en la distrikto Ponta da Areia (Sablokabo), parto de la urbo Caravelas. Ties historio estas pritraktita de doktoriĝa tezo (portugallingve verkita) alirebla ĉi tie.
Kaj vidu belajn bildojn ĉi tie.



Kantas: Eida Lima
Gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Infana pilko, globeta ludo

(Originala titolo: Bola de meia - bola de gude)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Ekzistas knabo, petola knabo
Vivanta ĉiam en ĉi mia kor'
Kiam la plenkreskulo hezitas,
Li tiam helpadas min

Jen pasinteco en mia nuno
Tre varma suno en mia ĝarden'
Kiam foje sorĉino teruras,
La knabo helpadas min

Kaj parolas pri belaj aferoj
En kiuj mi kredas kaj ĉiam ekzistos por ni
Amikeco, honoro, respekto,
Moralo, boneco, feliĉo kaj am'

Mi ne povas, ne devas, ne volas
Vivadi samkiel insiste vivadas la mond'
Kaj ne povas akcepti trankvile
Ke iu fieco fariĝu normal'

Infana pilko, globeta ludo
En solidaro ne estas solec'
Kiam foje tristeco min trafas,
La knabo helpadas min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nenio okazos denove

(Originala titolo: Nada será como antes)
Verkis: Milton Nascimento k Ronaldo Bastos
Traduko: Flávio Fonseca

Mi jam estas survoje ĉivoje
Iun ajn tagon ni vidos nin
Kaj nenio okazos denove kiel nun

Oni diru al mi pri l’ amikoj
Oni diru novaĵojn pri vi
Certe ĉio malsamos al nun (Agitiĝo en mia kor’ nun)
En morgaŭ’ aŭ en la postmorgaŭ’
Persistante en buŝo de l’ nokto la gusto de l’ sun’

Jen en ajna dimanĉ’, ajna horo,
Jen en ajna direkto, venteg’.
Kaj nenio okazos denove kiel nun.


Rim: Prezentita en koncerto dum UK en Prago, 1996.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vivo

(Originala titolo: Vida)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Flávio Fonseca

Amo frapis je la pordo,
Mi respondis el la en':
Mia hejm' estas malferma,
Vi eniru, mia ben'.

Rivero pasigis la fiŝojn
Malantaŭ korto de l' dom'.
Kaj paĉjo rigardis min ride,
La gefratoj kaj patrin'...

Amo frapis alifoje,
Rerespondis mi al ĝi:
Vi eniru, sentu hejme,
Nur feliĉon volas mi.

La luno alportis per vento
Gefilojn miajn kaj ŝin
Amikoj alvenis dirante
Ke la viv' estas tio ĉi


Rim: la originalo ne uzis rimojn, escepte unu timidan preskaŭ hazardan en la unua strofo. Do, tia mi tradukis ĝin.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sankta Gralo

(Originala titolo: Calix bento)
Verkis: Tavinho Moura
Traduko: James Rezende Piton

Dio gardu ciborion
Dio gardu ciborion
Kie Di' faris loĝejon, zorgu Di'
Kie Di' faris loĝejon, ja

Kie loĝas Sankta Gralo
Kie loĝas Sankta Gralo
Kaj hostia konsekraĵo, zorgu Di'
Kaj hostia konsekraĵ', ho ja

De Jiŝaj' venis la branĉo
De Jiŝaj' venis la branĉo
De la branĉ' estiĝis floro, zorgu Di'
De la branĉ' estiĝis flor', ho ja

De la flor' venis Maria
De la flor' venis Maria
De Maria la Savinto, zorgu Di'
De Maria la Savint’, ho ja


Rim (Noto de la tradukinto): la originalo estas rikoltita de la aŭtoro kaj adaptita el tradicia kanto de religiaj procesioj dum kamparaj festoj de la Tri Magoj, de portugala deveno. Ili plu okazas inter la fino de la jaro ĝis la 6ª de januaro, ĉefe (sed ne nur) en malgrandaj urboj de la brazila ŝtato Minas Gerais.

Rim²: Unu el la plej famajn registraĵojn de tiu kanto faris Milton Nascimento.

Rim³: Partituroj de tiu ĉi muzikaĵo (ankaŭ korusa) estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko.

La blua trajno

(Originala titolo: O trem azul)
Verkis: Lô Borges k Ronaldo Bastos
Traduko: James Rezende Piton

Tio ne dirita, ĉar ni lasis en forges'
Frazoj reportitaj de la vento al memor'
Tio postrestinta tra la tempo, nur promes',
En la ventokanto ne laciĝas flugi for

Vi ene de blua trajn', la sun' en la kapo
La sun' en la blua trajn' kaj vi en la kapo
La sun' en la kapo



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Wel

Kiam vi de mi foriris
Jam la vivo iĝis nokt'
Forta mi estas sed vane
Multe pli fortas la plor'

Ankaŭ mia domo strangas
Fremdas al mi la najbarar'
Tamen mia sol' ne tenu
Min de kia ajn deklar'

Mia voĉo elrompu
Laŭ la daŭro de l' voj'
Ĝin haltigos ne ŝtonoj
Nek sekiĝinta roj'

Kvazaŭ nuboj pasantaj
Sonĝoj fuĝis de mi
Venu al mi tuj morto
Mortos tuj poezi'

Post la nokto venas tago
Mi laŭiras jam sen vi
Mi ne plu volas la morton
Vivi gravas multe pli

Amo ĉiam rekomencas
Sed sen ĝi ne plu estos vund'
Pli ol sonĝoj rekompencas
Teni l' paŝojn sur la grund'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn tradukojn:
Trairado
Trairado

Paŭlino kaj Roberĉjo

(Originala titolo: Paula e Bebeto)
Verkis: Caetano Veloso k Milton Nascimento
Traduko: James Rezende Piton

Vivo kaj vivo en amo-ekstazo, vere
Ili sin amis en ĉiu okazo, vere
Laŭ ĉiu bazo la amo valoras
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu

Tute bedaŭra kaj tiel mirinda, diru
Pri tiu vorto neniam dirita, diru
Laŭ ĉiu bazo de am', ĝi valoras
Laŭ ĉiu bazo de am', la amor'
Laŭ ĉiu bazo la am' indas multe
Laŭ ĉiu bazo de am' la valor'

Ili disiĝis pro maloportuno, nuna
En mia kant' ili plu ĉiam kunos, plue
Laŭ ĉiu bazo de am' mi plu kantu
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu

Ili sin amas en ĉiuj okazoj, vere
Ili sin amas tra la vivofazoj, vere
Laŭ ĉiu bazo de am' indas kanto
Laŭ ĉiu bazo de am', la kantad'
Laŭ ĉiu bazo de am' indas tio
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu

Tute bedaŭra kaj tiel mirinda, diru
Pri tiu vorto neniam dirita, diru
Laŭ ĉiu bazo de am' indas kanto
Laŭ ĉiu bazo de am', la kantad'
Laŭ ĉiu bazo de am' indas tio
Laŭ ĉiu bazo la am' indos plu


Rim: Sur la foto, la aŭtoroj, Caetano kaj Milton.


KURIOZAĴO: Laŭ la legendo, en iu vespero de 1975, Milton Nascimento vokis ĉe la pordo de Caetano Veloso plorante. La emocio venis de amhistorio de eks-paro kiun li konis en sudminasa urbo. Paulino, tiam 15-jaraĝa, kaj Roberĉjo, 17, eĉ gefianĉiĝis antaŭ la fino de la am-rilato.
Komence, la muzikteksto estis verkota de Márcio Borges, unu el la plej konstantaj kunverkantoj de Milton. Sed Borges ne imagis sin kapabla verki bonan muzikon pri Paŭlino kaj Roberĉjo, pro lia amikeco kun la eks-paro. “Eble, ĝi eĉ ne havus la saman titolon. Ĝi estus io kiel La Revoj, La Koloroj...”, ridas la poeto, kiu asertas: “rekte, trafe, sinkope, Caetano Veloso bonege faris la aferon”.
Laŭ la historio, Caetano akceptis la emociiĝintan amikon en tiu vespero kaj, en kelkaj horoj, ambaŭ komponis la kanton. Post la aŭdado, Beth, fratino de Milton, supozis, ke la muzikaĵo impulsus la paron restarigi la am-rilaton. Tamen, tio neniam okazis. (Fonto: uai.com.br)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Trairado

(Originala titolo: Travessia)
Verkis: Milton Nascimento k Fernando Brant
Traduko: Wel

Kiam vi de mi foriris
Kiel nokt' iĝis la viv'
Forta mi estas sed vane
Jam hodiaŭ estos plor'

Mia dom' ŝajnas ne mia
Fremdas ĝi kaj la najbarar'
Jes mi solas sed konsolas
Min la voko de l' gitar'

Laŭ la vojo la voĉo
Iru sen halti plu
Jam sufiĉu da dornoj
Tagoj estu kun blu'

Miajn sonĝojn la vento
Fuŝis sen ajnkompat'
Sed vivigas ĉi kanton
Nur la varma korbat'

Min inspiras pli la vivo
Tie mi ne trovis vin
Mi ne plu kantu la morton
Nur la vivon ĝis la fin'

Amo ĉiam rekomencu
Maleblas preteriri ĝin
Estu de nun ĉi konsento
Mia sento de destin'


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Trairado
Trairado