Mostrando postagens com marcador Ney Matogrosso - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Ney Matogrosso - I. Mostrar todas as postagens

Sur blanka vojo

(Originala titolo: Estrada branca)
Verkis: Tom Jobim k Vinicius de Moraes
Traduko: Flávio Fonseca

Sur blanka vojo, alta nokto, luna blanko, via manko
Marŝadante, marŝadante, marŝadante apud mi.
Tiu saŭdado, iu volo doloriva de la vivo,
La mortinta viv'.

Sur vojo, birdetaro, nokto klara,
Mia vojo tiom sola, tiom sola por trair',
Ke eĉ antaŭen pluirante
Kaj triste lunon rigardante,
Ju pli mi marŝas, des pli paŝas mi al vi.

Anstataŭ nokto estus lum'
Kaj suna bril', poezium',
Kaj se anstataŭ tristo estus ĝoja hul',
Anstataŭ vidi mian ombron sur ĉi voj',
Mi vidus en ĉi tiu vojo ombron de alia ul'.

Sed en la vero la grandurbo restis fore,
Restis fore, en la urbo lasis sin mia karin'.
Mi iras sole, sen kareso,
Nur la marŝado sen regreso,
Nur la marŝado kun deziro pri la fin'.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĉeno

(Originala titolo: Corrente)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Hodiaŭ sambon faris mi novplene
Dirante kion pensas mi ververe
Mi pensas, ke ĉi sambo sonas ĉene
Kaj certe signaturas mi kohere

Nuntempe ja necesas observado
Por vidi, ke la sambo evoluas
Kaj nur ebria aŭ dum delirado
Por malkonsenti, ke muziko fluas

Necesas vivi klare, kun sincero
Por forkonfesi, mi erare sambis
Mi eble eĉ elportu da sufero
Por vidi, ke la sambo suprenrampis

Mi devas esti stulta senespere
Ne vidi la popolon sambfestene
Tio tristigas min, kaj plu cetere
Pro tio sambon faris mi novplene


Rim:
- Tiun tekston oni devas legi (kanti) laŭ normaldirekto, poste inverse, de la lasta ĝis la unua verso.
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Esta letra deve ser lida (cantada) na direção normal, depois ao contrário, do último ao primeiro verso.
- A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.




Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Parolante pri am'

(Originala titolo: Falando de amor)
Verkis: Tom Jobim
Traduko: Flávio Fonseca

Se mi povus, dum nur horo,
Tiun amon kun valoro
Donus mi al via koro
Tiun amon ja dum ĉiu horo

Proksimiĝu sen timeto
Restu apud mia kor'
Venu aŭdi ĉi sekreton
Kaŝiĝintan en kanzono-ŝor'

Se vi scius, kiel ŝatas
Mi ĉi vian odoron de flor'
Vi ne neus vian kison
Al mi, kiu perdiĝas en plor'

Ploras fluto kaj gitaro
Ploras mi, la trobador'
Ploras milde, sen bruaro,
Parolante pri am' en ĉi ŝor'

Kiam pasas vi, tre bela,
Sur ĉi strato banita je sun'
Mia koro tre anhela
Forgesigas min eĉ pri fortun'

Venu haste, sen timeto
Estas via mia kor'
Tial gardis mi sekreton
Kaŝiĝintan en kanzono-ŝor'
En la fundo de ĉi mia kor'


Rim:
- Ŝoro = brazila muzikstilo (laŭ Terminaro Brazila Muziko kaj Vortaro de Túlio Flores).
- La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kisu min

(Originala titolo: Bésame mucho)
Verkis: Consuelo Velazquez
Traduko: Vitor Mendes

Kisu min
Kisu min multe
Kvazaŭ ĉi nokt' estus lasta
Do nun kisu min

Kisu min
Kisu min multe
Ĉar nun mi timas
Mi timas ke mi perdu vin

Estu do vi tre proksima
En via rigardo
Mi rigardu vin
Pensu ke morgaŭ mi iros
Al tre malproksime
Do nun kisu min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Kisu min

Sango latina

(Originala titolo: Sangue latino)
Verkis: João Ricardo k Paulinho Mendonça
Traduko: Mikel Klav

Ĵuris mensogojn kaj marŝas mi sole
Mi prenas la pekojn
Ja muelejojn ne movas nordventoj
Kaj kio restas al mi estas ĝemo
Nur vivo, mortintoj kaj miaj kurbvojoj
Nur sango latina
Nur ĉarma animo
Mi rompis jesojn, ritojn perfidis
Rompis la lancon kaj lanĉis en spacon
En kri’, en korelverŝiĝo
Al mi nur gravas ne esti venkita
Nur vivo, mortintoj kaj miaj kurbvojoj
Nur sango latina
Nur ĉarma animo



Kantas kaj klavarludas: Mikel Klav


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Tiel estas

(Originala titolo: Acontece)
Verkis: Cartola
Traduko: Vitor Mendes

Forgesu, nia am' jam ne festas
Ja ĉio en la mondo tiel estas
Kaj jen estas ke mi ne plu amas vin
Kaj la plor', la sufer'
Sen merit' en vi nestas
Sed tiel ja estas

Kaj jen estas ke nun mia kor' estas svena
Kaj nia nesto de am' estas malplena
Se mi daŭre mensogus ke mi amas vin
Ke l' amo restas
Sed ne volas, ne rajtas ja mi
Tiel ja ne plu estas.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Viro kun majuskla V

(Originala titolo: Homem com H)
Verkis: Antônio Barros
Traduko: James Rezende Piton

Mi ne konas kobrospuron
Nek felon de lupoviro
Se mi restos, mi nur perdos,
Mi tuj perdos je foriro
Ĉar mi ja estas viro
Ĉar mi ja estas viro
Knabin', mi estas viro
Knabin', mi estas vir'
Ja estas mi...

Kaj antaŭ la naskiĝo mem
Mi iam-tiam aŭdis tion,
Pro patrina esperem'
"Dio mia, mi deziras,
Ke ĉi-ulo estu viro,
Vera viro sen maltro'"
Panjo, jen nun estas mi,
Mi estas tie ĉi:
Vir' kun majuskla V!
Ja estas mi...

(REFRENO)

Kobro! Viro!
Perdo! Iro!
Ĉar mi ja estas viro
Ĉar mi ja estas viro
Knabin', mi estas viro
Knabin', mi estas viro

Vere kun majuskla V
Kun tia V mi vere viras
Se al vi plu estas dub',
Vi rimarku mian nomon
Kaj mi baldaŭ amindumos
Amindumos por edziĝ'
Ho! Maria kredas min
Maria kredas min
Vir' kun majuskla V
Ja estas mi...

(REFRENO)

Kobro! Viro!
Perdo! Iro!
Ĉar mi ja estas viro
Ĉar mi ja estas viro
Knabin', mi estas viro
Knabin', mi estas viro

(REFRENO)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Neu

(Originala titolo: Negue)
Verkis: Adelino Moreira k Enzo de Almeida Passos
Traduko: Vitor Mendes

Neu, ve al mi, vian kareson
Diru, ke vi jam forgesis min
Tretu, sed kontrolu la agreson,
Tiun koron kiu amas vin
Diru ke ĉi ploro estas fia
Sed ne forgesu ke vi iam estis mia
Diru: mi ne volas vin,
Neu tiun amon ĉi
Mi montros la buŝon amitan
Ankoraŭ markitan
De la kis' de vi.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Virinoj atenaj

(Originala titolo: Mulheres de Atenas)
Verkis: Chico Buarque k Augusto Boal
Traduko: James Rezende Piton

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Vivantaj por siaj edzoj
Fier' kaj raso atenaj

Por ami, parfumo en sin’
Laktoban’, ornamoj sen fin'
Kaj bukloplenaj
Mistraktitaj, ili senplore,
Surgenue petas elkore
Pli pezajn penojn, katenojn

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Por l' edzoj ili suferas
Regantaj fortoj atenaj

Forŝipiĝinte ĉiuj soldatoj,
Ili teksas longajn brodaĵojn
Plurkvarentene.
Kaj kiam revene, avide,
Tiuj volas per fort', senbride,
Karesojn plene, obscene.

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Nudaj por siaj edzoj
Militemuloj atenaj

Kiam tiuj dronas en vinon
Ofte serĉas karesojn, virinon
De la verbenoj
Sed je noktofino, diseraj
Reiras ili al brakoj teneraj
De siaj etaj Helenoj

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Generas ili por l' edzoj
La novajn idojn atenajn

Ili ne havas emon, preferojn,
Nek malvirtojn, nek la esperojn
Nur timoplenon
Nek la revojn, nur l' antaŭsentojn
Pri siaj viroj, maroj, turmentoj,
Belaj havenaj sirenoj

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Timantaj pri siaj edzoj
Heroamantoj atenaj

Amintaj kaj junaj vidvinoj
kaj restintaj gravedulinoj
Sobre sintenaj
Funebre vestitaj sin kovas
Konformiĝas kaj tuj retrovas
Siajn okupojn, serenaj

Gvidu vin l' ekzemplo
De tiuj virinoj atenaj
Velkantaj por siaj edzoj
Fier' kaj raso atenaj


Rim (Noto de la tradukinto): Tiu ĉi kanzono, verkita en 1976, estas kritiko de la aŭtoro kaj al la duaranga rolo de virinoj en la tiama socio kaj al pasiveco dum la militista diktaturo, kiun Brazilo spertis inter 1964 kaj 1985.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Bona konsilo

(Originala titolo: Bom conselho)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Flávio Fonseca

Aŭdu ĉi konsilon
Pro bonvol' senpaga:
Post helpo de dorm', dolor' reagas.
Sidu por atendi,
Aŭ vi iĝos laca.
Estu certa: se atenda, ne aŭdaca.

Venu, mia kara,
Tiun sinon lasu,
Ludu kun ĉi fajro,
Brulu vin ĉe l' sens',
Faru laŭ ĉi faro,
Kun malembaraso,
Agu tuj dufoje
Antaŭ ol la pens'.

Kuras mi al tempo,
El nenie venas,
Malrapide oni ne pripenas.
Mi semadas venton
En mia kvadrato,
La tempeston mi trinkas sur la strato.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne penu plu

(Originala titolo: Nada por mim)
Verkis: Herbert Viana k Paula Toller
Traduko: Cícero Soares

Vi havas min facile tro
Ne ŝajnas vi taŭga por
zorgi pri posedatin'

Ridete venis kun propon'
de mi al vi abandon'
vi diris "ĝis", diris "fin'"

Ne daŭru plu
Ne penu helpi min plu
Ne estu certa pri posed'

Ne daŭru plu
Ne penu plu helpi min
Ne estu certa pri destin'

Vi venas daŭre kun ordon'
Malestas tuta ekkon’
pri mia vola flatad’
(flatadi vin)

Vi regas pri mia kostum'
pri mia tago, noktum',
sed ne parolas pri saŭdad'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Nenio por mi

Turniĝo

(Originala titolo: Roda viva)
Verkis: Chico Buarque
Traduko: Jorge de Oliveira

Kelkfoje fariĝas konfuzo
Nin kaptas delir’, halucin’
Ĉu ni superruzis la vivon
Aŭ vere la viv’ trompis nin?
Ni volas ekstiri la ĉaron
Decidi pri nia destin’
Sed venas subite la vivo
Kaj turnas la rajdojn sur nin

Rekantaĵo:
Turniĝas mondo, turniĝas kap’,
Turniĝas turbo, turniĝas for
La tempo turniĝas momente
Ĉe la vojturniĝoj de l’ kor’

Ni trinkas la ŝaŭmon de l’ maro
Ni naĝas en glaso da vin’
Ni ne supersonas la venton;
Kontraŭe, ĝi surdigas nin
Ni volas bukedon da rozoj
Donaci al bela virin’
Sed venas subite la vivo
Kaj sovaĝe surtretas ĝin

Rekantaĵo

Enbruste la kri’ sufokiĝas,
Sub jugo kurbiĝas la spin’
Ni apenaŭ povas elteni
Kun nia esper’ sur la sin’
Ni provas regajni kuraĝon,
Puŝate de la korinklin’
Sed venas subite la vivo
Kaj tuj senkuraĝigas nin

Rekantaĵo

En la porinfanaj fabeloj
De Ruĝa Ĉapel’, Cindrulin’,
Malbono minacas ekregi
Sed venkas la bon’ en la fin’
Kiam mi turniĝas en princon,
Kisite de ĉarma knabin’,
Tuj venas la drako de vivo
Kaj kruele mortigas min



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Astraj floroj

(Originala titolo: Flores astrais)
Verkis: João Ricardo k João Apolinário
Traduko: Flávio Fonseca

Venas el senfino tiu stela krio
Kaj per bando de lum' reeĥas tio
El la koloroj kaj kromaj plu
Naskiĝas floroj tra l' bru'

La vermo promenas sur luno plena
La vermo promenas sur luno plena
La vermo promenas sur luno plena
La vermo promenas sur luno plena



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La sun-renaskiĝo

(Originala titolo: O sol nascerá)
Verkis: Cartola k Elton Medeiros
Traduko: Vitor Mendes

En ridad' estu tiel la vivo mia
Pro la plor' la junec’ estis iluzia

Post la ŝtormo-ir'
Sun’ naskiĝos ja,
Post ĉi resopir'
Estos iu por nova amad’.

En ridad' estu tiel la vivo mia
Pro la plor’ junulec' estis iluzia.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne ekzistas pekado sub Ekvator'

(Originala titolo: Não existe pecado ao sul do Equador)
Verkis: Chico Buarque k Ruy Guerra
Traduko: Flávio Fonseca

Ne ekzistas pekado sub grado de tiu lini' Ekvator'
Ni faru tiun pekadon, bruadon, bruladon je plena vapor'
Mi estu via gamaŝo, dismaŝo, mispaŝo, malkaŝa amor'
En leciono pri kraŝo, pri ŝvito, pri draŝ' estas mi profesor'

Lasu tristecon for jam, venu manĝi min ja
Sarapatel', karuru', tukupi', takaka'
Venu min uzi, eluzi, foruzi,
Jen mi via muzo
Sen ia blabla'

Lasu tristecon for jam, venu manĝi min ja
Sarapatel', karuru', tukupi', takaka'
Venu min froti, dorloti kompleze
Jen mia estezo
Sen ia blabla'

Ne ekzistas pekado sub grado de tiu lini' Ekvator'
Ni faru tiun pekadon, bruadon, bruladon je plena vapor'
Mi estu via gamaŝo, dismaŝo, mispaŝo, gulaŝo, malkaŝa amor'
En leciono pri kraŝo, pri ŝvito, pri draŝ', jen mi ambasador'


Rim:
- Sarapatelo (originale sarapatel) = Komuna nomo de diversaj manĝaĵoj faritaj el internaĵoj de porko, kaprido aŭ ŝafideto. Ĝi originis el Alta Alentaĵo, en Portugalio, kaj estas adaptita en Brazilo kaj aliaj landoj.
- Karuruo (originale caruru) = Manĝaĵo farita el gomboj, kiun kutime oni servas kun acaraĵeo aŭ abarao, pecoj de viando, kokido aŭ fiŝo, de sekaj salikokoj, dendeoleo kaj pipro. Ĝi originis el Afriko, kaj nuntempe estas tipa plado en Baio.
- Tukupio (originale tucupi) = Maniokbuljono, eltirita el sovaĝa manioko. Ĝi estas tre uzata en la preparo de saŭcoj ekzemple por ansera viando, tipa plado en Amazonio.
- Takakao (originale tacacá) = Indiĝendevena tipa plado en Amazonio, preparata kun tukupio.
- Oni rimarku, ke verŝajne ĉiuj manĝaĵoj estas menciitaj de Buarque kun duobla senco, iel aludantaj amorajn agojn.

- Vidu Kuriozaĵon pri ĉi tiu kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.


Obs:
- Sarapatelo (no original sarapatel) = Nome comum de diversos pratos preparados com entranhas de porco, cabrito ou cordeiro. Sua origem é do Alto Além Tejo, em Portugal, e foi adaptado no Brasil e em outros países.
- Karuruo (no original caruru) = Prato preparado com quiabo, normalmente servido com acarajé ou abará, pedaços de carne, galinha ou peixe, de camarões secos, óleo d dendê e pimenta. Sua origem é da África, e atualmente é um prato típico na Bahia.
- Tukupio (no original tucupi) = Caldo de mandioca, tirado da mandioca selvagem. É muito usado no preparo de molhos, por exemplo para carne de pato, prato típico da Amazônia.
- Takakao (no original tacacá) = Prato típico de origem indígena na Amazônia, preparado com tucupi.
- Observe, que aparentemente todos os pratos são mencionados por Buarque com duplo sentido, de alguma forma aludindo a atos amorosos.

- Veja uma Curiosidade sobre esta música no Klubo Brazila Muziko.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Jolanda

(Originala titolo: Yolanda)
Verkis: Pablo Milanés
Traduko: Vitor Mendes

Tio ne povas esti nur simpla kanzono
Laŭ mi ĝi estas romantika amdeklaro
En Liberec’, sen la atent’ al tiaj formoj
Ke metas bremsojn al ĉi miaj sento-ŝtormoj
Mi amas, mi amas
Al vi eterne, mi amas

Se vi forestos, certe mi ne mortos
Se mortos mi, mortu mi ĉe l’ flanko via
Mia solec’ sentas sin akompanata
Pro tio estu via man ĉe l’ mano mia
Ĉi mano... Ĉi mano...
Eterne mia, ĉi mano...

Kiam mi vidis vin mi estis certa
Pri tiu timo esti senprotekta
Pro mil kialoj vi nudigas min,
Pro vi jen ke pleniĝas mia sin’
De amoj... De amoj...
Mi iĝas plena de amoj

Se iufoje senkuraĝas mi
Kaj ne al mi plu plaĉas sunsubiro
Mi preĝas kiel al mi vi lernigis
Kaj jen estas al vento mia krio:
- Jolanda!
- Jolanda!
- Eternas vi, Jolanda


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu aliajn versiojn:
Jolanda
Jolanda

Fide mi iros

(Originala titolo: Andar com fé)
Verkis: Gilberto Gil
Traduko: Flávio Fonseca

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min

Fid' estas en virin'
Kaj en la korala serpent'
En peceto de pan'

Fid' estas en destin'
En klingo de la instrument'
En nirvan', malnirvan'

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min

Fid' estas en maten'
La fid' estas en la vesper'
En somera sezon'

La fid' vivas en plen'
Kaj ankaŭ en la efemer'
Trista pro abandon'

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min

Kun pravo aŭ eĉ ne
La fid' sekvas min ien ajn
Malgraŭ la opini'

Eĉ al dubanta tre
La fid' akompanas por gajn'
Nur se por garanti'

Fide mi iros, ĉar
La fido ne perfidas min


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amuzo en la naturo

(Originala titolo: Folia no matagal)
Verkis: Eduardo Dusek k Luiz Carlos Góes
Traduko: Flávio Fonseca

La mar' frande venas kaj pasigas la langon sur sablo
Kaj tiu, diboĉe, cinikece tuj
Permesas kun plezuro la trouzon de l' mar'

Malantaŭ folio de la palmo
La luno povoplena, ineca kaj impeta
Jen nuda, jen nuda
Ĝi alvenas kun bril' kaj sen kalmo

La palmoj sin brakumas tre intense
Suspiras kaj ĝemetas, diras "aj"
Kokosarbeto demandas dolĉamense
Al alia arbo kun revema ekrigard':
- Ĉu vi min amos ĉiam, kore, pense?
Aŭ morgaŭ ĉio ĉi finiĝos jam?
- Ne finiĝos ĝi! - krias la arbar' -
Ĵus komenciĝis am'!

La du kokosarboj burĝone en si
Eĉ ne konas, kion signifas pasi'
Kaj super ĉio, luno,
Jam kvazaŭ miel',
Vidas la naturon kun am' sub hel'
Freneza pro deziro
Ĝi ruĝas en deliro
Kaj sin donas al la ĉiel'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La mondo estas muelilo

(Originala titolo: O mundo é um moinho)
Verkis: Cartola
Traduko: Vitor Mendes

Ankoraŭ fruas, am'
Kaj jen tro juna vi kun ĉi aspiro
Jen vi anoncas la horon por foriro
Malgraŭ sen scii direkton por la irad'

Atentu karulin'
Ke kvankam vi nun estas decidinta
Sur via voj' parto de vi estos falinta,
Kaj baldaŭ, al kio vi estas, estos fin'

Aŭskultu min, karin'
Vidu ke l' mondo estas muelilo
Por la muel' al rev' je falsa brilo,
Al ĉiu via fia iluzi'

Atentu karulin'
De ĉiu am' al vi alvenos nur korfando
Kaj vi konscios nur kiam ĉe l' abisma rando
Ĉe la abismo kiun fosis vi.



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La luno ĉirkaŭis nin

(Originala titolo: A lua girou)
Verkis: Tradicia, adaptita de Milton Nascimento
Traduko: Vicente Sales kun helpo de Vitor Mendes

La luno ĉirkaŭis nin,
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkonx
La luno ĉirkaŭis nin
Sur ĉiel’ ĝi strekis arkon

Mi volus la kapon kuŝi sur komfort’ el viaj brakoj
Mi volus la kapon kuŝi ...

Kapkusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes
Kapan kusenon de la brakoj
Se vi volas faru, jes

Subtenu viran promeson,
Ke mi tenas inan, jes
Subtenu viran promeson


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).