Mostrando postagens com marcador Erick Fishuk. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Erick Fishuk. Mostrar todas as postagens

Ĥimertrajno

(Originala titolo: Trem da saudade)
Verkis: Meiricler
Traduko: Erick Fishuk

Antikvaj memoraĵoj en brust' mia tuj vekiĝis,
Malnova sento, kiu pensis mi, ke estingiĝis:
Ĝi estis am' grandega,
Eĉ mi ne povis teni,
Ĉarmaĵoj de mil noktoj, kiuj dum tag' unu
Min fortege prenis.

Saŭdad' hodiaŭ ploras en l' okuloj larmiĝitaj
Vidanta ĥimertrajnon de la aĵoj jam pasitaj.
En la staci' de l' tempo,
Post forta atendad',
Rigard' serena via min ektrovas dum de
La trajn' la haltad'.

Ho, trista kor',
Mankante punas l' am' al ni!
Ho, trista kor',
Vundigaj pensoj tre ŝajnas mani'!
Ho, trista kor',
Bedaŭre finiĝis la sonĝ';
Ĝuste por ni
Nur lamentkrioj estas daŭra son'.

Sed ĉu ŝi primemoras, kiel mi, amtagojn tiujn
Aŭ min forgesis per la brakoj de iu ajna vir'?
Ĉu estas ŝi maljuna?
Ŝi estas kie, Di'?
Melankolio ploras
Kaj revenon petas
Al ŝi l' melodi'.


Rim (N.T.):
- Mi tradukis ĉi tiun kanzonon el la portugala al Esperanto en 2003 kaj neniam publikigis la tekston, ĉar mi ne havis aŭdian registron de la originala versio. Mi unue aŭskultis la registron per la sonkaseda versio de albumo de la brazila kantisto Sérgio Tasca (foto), kiu tiam uzis la nomon “Sérgio Rafael”, sed hodiaŭ laboras kiel “Sérgio Estrada”. Sur la kasedo, kiun mi ne plu posedas, oni legis, ke “Meiricler” (virina nomo) komponis la kanzonon, sed estas neeble trovi pluajn informojn pri ŝi. La muzikstilo estas paragvaja gvaranjo aŭ “pumbasy”.
- Se iu havas iun informon pri la aŭtorino kaj/aŭ pri la melodio, bonvolu kontakti nin!
Obs (N.T.):
- Eu traduzi esta música do português pro esperanto em 2003 e nunca publiquei o texto porque não tinha uma versão em áudio do original. A primeira vez que escutei foi pela fita K7 de um álbum do cantor Sérgio Tasca (foto), que usou então o nome “Sérgio Rafael”, mas hoje atua como “Sérgio Estrada”. Na capa da fita, a qual não possuo mais, estava escrito que uma tal “Meiricler” compôs a canção, mas é impossível achar mais informações sobre ela. O estilo é a guarânia paraguaia, também chamada “pumbasy”.
- Se alguém tiver alguma informação sobre a autora e/ou sobre a melodia, favor nos contactar!

Niaj vivoj estas unu nur (Ĉesu gluti la pilolon)

(Originala titolo: Uma vida só (Pare de tomar a pílula))
Verkis: Odair José k Ana Maria
Traduko: Erick Fishuk

Mi ne scias, jam de longe
Niaj vivoj estas unu nur
Nenio pli

Pasas, volas niaj tagoj
Kaj prokrastas viajn agojn
Nepre ĉiam vi

Ĉiutage ni amoras
Sed neniam naski volas vi
La frukton de la am'

Ne komprenas vi bezonon
En viv' nia havi iun
Iel, gravas ne

Amon vi min dediĉas
Kaj nomas vin fidela virin'
Do, faru tiel, ke naskiĝu
Bela filo aŭ filin'

Ĉesu gluti la pilolon
Ĉesu gluti la pilolon
Ĉesu gluti la pilolon
Ĉar ĝi
Naski infanon ne permesas al ni


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Forportos mi vin el ĉi tiu lok’

(Originala titolo: Vou tirar você desse lugar)
Verkis Odair José
Traduko Erick Fishuk

Aŭdu
La vizit’ unua mia tie ĉi
Estis simpla amuziĝ’
Seksumi nur ekvolis mi
Aŭdu
Tiam mi ekkonis, trovis vin
En nokto tre malvarma
Viaj brakoj
Min forportis al trankvil’

Aŭdu
La vizito dua mia tie ĉi
Estis ne por iluzi’
Mi ĉe vi revenas pro pasi’
Aŭdu
Viaj karesoj al mi mankis
Pro l’ kunesto mi al vi ne dankis
Kaj sola mi forgesis povis ne

Forportos mi vin el ĉi tiu lok’
Kunportos vin por vivo en mia hejmo
Kaj neniom gravas
L’ aliula kontraŭvok’

La ver’
Estas ke vi timas fiaskon nian
Timas estintecon agonian
Timas, ke min iam ekprenos pent’
Mi volas,
Ke pri malbonaĵoj vi ne pensu
Al amo vi permesu
Esti nia sola komunsent’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La tutmonda beleco

(Originala titolo: La più bella del mondo)
Verkis: Marino Marini
Traduko: Erick Fishuk

Vi 'stas por mi la tutmonda beleco
Kaj am' kun profundeco portas al vi.
Vi 'stas por mi infanino magia,
Kiel printempo dia por mia kor'.

Rideto lumigata
Sur dolĉa mien' kata
Kaj sinceraj okuloj
Parolantaj pri am'.

Vi 'stas por mi la tutmonda beleco
Kaj am' kun profundeco portas al vi.

Ĉio vi 'stas por mi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Alvoko al Nia Sinjorino de la Senmakula Koncipiĝo

(Originala titolo: Invocação a Nossa Senhora da Conceição)
Verkis: Bruno Gamberini
Traduko: Erick Fishuk

Ho Maria Senmakulata,
Dipatrin', mi fidas Vin.
Tute pura, tute bela,
Mi esperas nur je Vi.
Gravediĝis Vi senpeke,
Korpatrin', zorgu pri mi.

Vi, Maria, Purega estas,
Daŭra Ĝojo, Lum' de l' Sun';
Vi, Aŭroro de l' Espero,
Pro Vi, al mond' venis Lum'.
Ho Portal' de l' Lumo Dia,
Monda Lum' estas Jesu'.

Panjo Sankta, Grace plena,
Venas gefilar' al Vi:
Tuta Braganc' San-Paŭlia,
"Conceição do Jaguari",
Vin proklamis Patronino;
Gent' esperas nur je Vi.

Sinjorino de Braganco,
Virgpatrin' de l' Eternul',
La Stel', kiu al ni brilas,
Dolĉa Panjo ĉe la kruc';
Gvidu Homojn de Braganco
Al sekvado de Jesu'.


Vidu kaj elŝutu la partituron.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hispana knabin'

(Originala titolo: Spanish girl)
Verkis: Julio Iglesias k Manuel de la Calva k Ramón Arcusa
Traduko: Erick Fishuk

Ŝi ĉiam paŝas tre bele,
L' okuloj ŝiaj vidas tre cele.
Se ŝi ridetas, ĉarmas min,
Ho, ho, ho, hispana knabin'.

Dum plibonigas l' animon,
Rapide ŝi estingas la timon.
La propran volon amas ŝi,
Ho, ho, ho, hispana knabin'.

Ĉarmigis mi tuj en l' unua nia trov',
Ne volas mi kondukti kiel stulta bov'.
Nun estas mi feliĉa tre,
Rideti povas mi al ŝi,
Jam estas granda la pasi'.

Ŝi estas monto kaj maro,
Ŝi estas pluvo, vento, stelaro,
Ŝi estas mia bela sonĝ',
Ho, ho, ho, hispana knabin'.

Ŝi estas nokto, vespero,
De la kuraĝo, ŝi estas ero,
Al ŝi, mi estas fidelec',
Ho, ho, ho, hispana knabin'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Grandega amo

(Originala titolo: And I love her)
Verkis: John Lennon k Paul McCartney
Traduko: Erick Fishuk

Mi tro amadis vin,
Nur faris tion,
Sed vi ne volas min;
Vi estas ĉio!
Mi vin amas.

Karesojn donis mi
Kaj mi vin kisis.
Ĉe l' amo, frenezaĵ',
Mi ne forgesis.
Mi vin amas.

Grandega am'
Ekzistas ne,
Eterna ja,
Sen pere'.

Min helpos la stelar'
Vin rekonkeri.
Kun maltrankvila kor'
Mi tion verkis:
"Mi vin amos".


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian tradukon:
Ĉar mi amas

Sentoj

(Originala titolo: Feelings)
Verkis: Morris Albert
Traduko: Erick Fishuk

Sentoj, estas simplaj sentoj,
Por forgesi sentojn plenajn je am’.
Larmoj sur vizaĝo mia
Por forgesi sentojn plenajn je am’.

Sentojn, mi dum la vivo sentos.
Mi ne dezirus koni vin;
Vi ne revenos plu.

Sentoj, ho, ho, ho, sentoj,
Ho, ho, ho, senti per la brakoj vin.

Sentoj, kvazaŭ vi ne min forlasis
Kaj kvazaŭ mi ne vin posedos
Denove en kor’.

Sentojn, mi dum la vivo sentos.
Mi ne dezirus koni vin;
Vi ne revenos plu.

Sentoj, kvazaŭ vi ne min forlasis
Kaj kvazaŭ mi ne vin posedos
Denove en viv’.

Sentoj, ho, ho, ho, sentoj,
Ho, ho, ho, senti per la brakoj vin.


Rim: La originalo estas anglalingva.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sufiĉa paco

(Originala titolo: Ein bisschen Frieden)
Verkis: Ralph Siegel k Bernd Meinunger
Traduko: Erick Fishuk

Kiel floreto dum vintrokomenc’
Kaj kiel fajret’ en veterglaciec’
Kiel pupeto plaĉanta ne plu
Malkovrita sub la pluv’

Sed poste mi vidas la nubojn sur ni
Mi aŭdas la birdojn per ilia kri’
Pro tim’ de l’ malhelo, min helpas la kant’
Devenas mi esperant’

Rekantaĵo:

Sufiĉan pacon, sufiĉan sunon
Al nia hejmo nomata mondo
Sufiĉan pacon, sufiĉan ĝojon
Sufiĉan varmon deziras mi
Sufiĉan pacon, sufiĉajn sonĝojn
Maloftan ploron por la personoj
Sufiĉan pacon, sufiĉan amon
Por ke l’ esper’ restu tie ĉi

Mi scias, la Teron ne ŝanĝas kanzon’
Mi estas knabin’ de sincera ĵargon’
Malforta ĉar sola, birdet’ en la vent’
Tempeston perceptas sent’

(Rekantaĵo)

Sekvu min dum la kantet’
Por la pac’ en la planed’
Sekvu min dum la kantet’
Por la pac’ en la planed’


Rim:
- Tiu muzikaĵo ricevis la unuan premion en festivalo Eurovision 1982.
- Vidu klarigojn pri la originala muzikteksto en la blogo de la tradukinto (portugallingve kaj esperante).


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo)

Silvjo venas tien ĉi!

(Originala titolo: Sílvio Santos vem aí)
Verkis: Archimedes Messina
Traduko: Erick Fishuk

Nun estas horo
De la ĝojado:
Ridu ni dum la kantad'!
El mond' forportas ni nenion,
Ridu ni dum la kantad'!

La, la, la, la,
la, la, la, la,
la, la, la, la,
la, la, la, la, la, la. (bis)

Silvjo venas tien ĉi! (4 fojoj)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

L' evidenta

(Originala titolo: Evidências)
Verkis: Paulo Sérgio Valle k José Augusto
Traduko: Erick Fishuk

Se mi diras, ke mi plu ne amas vin
Vere mi vin amas
Se mi diras, ke mi plu ne volas vin
Vere mi vin volas
Mi timas diri: Via estas mia kor’
Kaj montri, ke vi min subigas per kontrol’
Sed en mia penso ne aperas la destin’
Sen via amĉeesto

Mi forpelas vin, forlasi provas vin
Sed finfine cedas
Mi pretendas, ke mi estas aliul’
Sed finfine neas
La frenezeco pro vi: jen la tuta ver’
Kaj vin forlasi devas esti ne afer’
Mi agnoskas, ke ne estas eble plu
Detrui la komunan neston

En tiu deliro
Kiam mi ne vin akceptas
La videbla neglektiĝas
L’ evidenta forkaŝiĝas
Mia masko prete falas
Ĉar ne povas plu trompiĝi mia kor’
Mi nepre vin amas

L’ iluzi’ sufiĉas
Ne sin tenas la deziro
Mi vin volas pli ol ĉion
Al mi mankas via kiso
Mi oferas mian vivon
Por ke via volo farus min adres’
Mi volas aŭdi nur vin diri: Jes

Estu sincera
Pri l’ manko vera
Konstanta estas mi en via pens’
Estu sincera
Pri l’ manko vera
Nur mia vin ĝojigas la kares’


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).




Vidu alian version:
Evidentaĵoj

Amuzeja Blu’

(Originala titolo: Boate azul)
Verkis: Benedito Seviero k Aparecido Tomás de Oliveira
Traduko: Erick Fishuk

Malsana pro l’ am’
Serĉis mi kuracon en la nokta vivo
Kun la Nokta Floro
En la amuzejo de la Urba Sud’
La amdolor’
Per alia kor’ foriras drive
Kontraŭ la dolor’
Venis mi ĉe la Amuzeja Blu’

Sed kiam nokto
Fariĝis mateno sub aŭrora helo
L’ amuziĝintoj de la nokta vivo
Iris dormi for
Kaj la Nokta Damo
Kun mi dum amuzo, iris for anĝele
La pordoj fermiĝis
Kaj sola denove, min atendis voj’

Kiamaniere
Mi devus foriri? Ĉar mi konas ne
Eĉ almenaŭ vojon, memoretas, ke
L’ amuzejon pagis en la Urba Sud’
Mi trinkadis tro
Kaj ne memoras la okazon, nek
La nomon de tiu ina beleg’
La Nokta Flor’ de l’ Amuzeja Blu’


Bela nigrulino

(Originala titolo: Nega linda)
Verkis: Edilson Morenno
Traduko: Erick Fishuk

Nigrulino,
La haŭt’ estas trezora,
La ridet’, orkolora,
Via ŝvito, miel’.
Bela, bela nigrulino,
La hararo risorta
Kaj l’ odor’, pek’ nevorta,
Venas el la ĉiel’.

Nigrulino, min brakumu
Por ke l’ tristo sin malsumu
Kaj solecon iu fumu,
Ho fidelanĝel’.
Nigrulin’, mi vin atendas,
Por kunesto via plendas,
Ĉar nur de mi vi amendas,
Mi amadu vin!

Bela, bela nigrulino,
Bela, bela, bela nigrulino,
Ho, fidelanĝel’.
Bela, bela nigrulino,
Bela, bela, bela nigrulino,
Ho, ĉieljuvel’.
Bela, bela nigrulino,
Bela, bela, bela nigrulino,
Volas mi nur vin.
Bela, bela nigrulino,
Bela, bela, bela nigrulino,
Mi amadu vin!

Nigrulino, min brakumu...
...Mi amadu vin!

Bela, bela nigrulino...
...Ho, ĉieljuvel’.
Bela, bela nigrulino,
Bela, bela, bela nigrulino,
Droni en la vol’.
Bela, bela nigrulino,
Bela, bela, bela nigrulino,
Estas ĝoja vol’!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sorĉistino

(Originala titolo: Feiticeira)
Verkis: Carlos Alexandre
Traduko: Erick Fishuk

Sorĉistino, sorĉistino,
Sorĉistin’ estas tiu virin’,
Kiu min pasiigis.
Sorĉistino, sorĉistino,
Malneeble sorĉaĵon al mi
Ŝi ja fari deziris.

Estis mi tre solega, sen iu persono
Por zorgi pri mi.
Malfeliĉa mi estis, plendadis, suferis
En ploriga viv’.
Ŝi subite aperis
Kaj per unu tuŝo de sia magio
La ĝenaĵojn estingis,
La ĝenaĵojn estingis,
Venis tuj energio.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ĝi doloras tre

(Originala titolo: Dói demais)
Verkis: Cristiano Neves
Traduko: Erick Fishuk

Ĝi doloras tre,
Ĝi doloras tre,
Konsistas ne mia
Koro je ŝtono,
Ĝi doloras tre!

Ekspliku vian stultan agon
Forlasi vian koramaton.
Ĉu via cerbo freneziĝis?
Vi subite malboniĝis
Kaj min faris malzorgato.
Ĉu via cerbo freneziĝis?
Vi subite malboniĝis
Kaj min faris malzorgato.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ve! Se mi kaptos vin

(Originala titolo: Ai, se eu te pego)
Verkis: Michel Teló
Traduko: Erick Fishuk

Ho Dio, ho Dio,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.
Delico, delico,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.

Semajnfin’, ĝoja festo,
Ni distriĝis per drinko,
Kis’ kaj danc’.
Kiam pasis knabin’
La plej bela,
Al ŝi mi diris,
En ĝusta horo de ŝanc’:

Ho Dio, ho Dio,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.
Delico, delico,
Vi tiel min mortigas.
Ha, mi vin kaptos,
Aj, aj, mi vin kaptos.


Rim: Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.



Voĉo: Erick Fishuk


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La blu'

(Originala titolo: Azul)
Verkis: Flavio "Kike" Santander k Gustavo Santander
Portugallingva traduko: Santiago Ferraz (el Azul)
Esperanta traduko el la portugala: Erick Fishuk

En la maten’, kiam mi trovis vin,
Venteto tuŝadis vian dolĉegan haŭton.
Trist’ estis, en viaj okuloj, ĉarm’.
Do mi vin faris virin’.
Kisante, tostante per blanka vin’,
Mi naskis amon kolor’ kies estas blu’.
En la ĉiel’ mi vin vidas, la stel’:
El la sonĝoj venu al mi!

Kaj blua estas la am’ kiel mara blu’,
Kiel dolĉa iluzio en mia kor’,
El kiu serĉas mi bluon por la konsol’
Se faras afektaĵojn la malbona plor’.
Kaj blua estas la am’ kiel mara blu’,
Kiel ĉiela blu’, de l’ pasio la lum’.
Ĝi ŝajnas brilo, kiu venante el sun’
Min ĉirkaŭprenas kaj min plenigas je am’.

Kiel mirakl’ atendita de mi,
Sonĝinda estas vi, mia knabin’ kun blu’.
Vian simplecon komprenas mi ne.
Mi estos via blua princ’.
Kun vi mi faros frenezaĵojn mil.
Por mi, koloro de l’ luno nur estas blu’,
Kaj kiel pluvo pentrita per blu’
Ĉiam nur estos ja vi!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dankon al la kampara popolo

(Originala titolo: Obrigado ao povo do campo)
Verkis: Dom k Ravel
Traduko: Erick Fishuk

Dankon al la kampara popolo
Pro la lakto, la kafo, la pan’.
Dio benu la brakojn laborajn,
Kiuj nutras la grundon per san’.
Dankon al la kampara popolo
Pro l’ viando, la riz’, fazeol’,
La legomoj, la fruktoj, verdaĵoj,
La herbaro de kuraca rol’.

Dankon al la kampara popolo
Pro la ligno de l’ doma konstru’,
Pro l’ fadenoj kaj ledo de l’ vestoj,
De l’ ĉapelo, de l’ ŝtrumpo, de l’ ŝu’.

Dankon al la kampara popolo,
Ĝia planta kaj besta trezor’,
Al la ĉefo de l’ granda bieno,
Al la sperta ŝofor’ de l’ traktor’.
Dankon al la kampara popolo,
Kiu studas, instruas sen ĉes’
Kaj simultane kultivas la teron
Por la jara produkta progres’.

Dankon al la kampara popolo,
Kiu ajn estas ĝia deven’,
Kie brilas la haŭtobronziga
Suno sur la plugada posten’.

Kaj dankon al la kampara popolo,
Kiu donis al sia patri’
La sportistojn, heroojn, soldatojn
Nun en la porĉiama feri’.
Dankon al la kampara popolo,
Kiu zorgas pri la tradici’,
Pri la kredoj, kulturoj, kutimoj
Kaj valoroj de sia naci’.

Dankon al la kampara popolo
Pro l’ dissemo de l’ bel’ kaj la bon’
Kaj la konservo de sia folkloro
Per gitaro kaj akordion’.
Kaj la konservo de sia folkloro
Per gitaro kaj akordion’.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kelnero

(Originala titolo: Garçom)
Verkis: Reginaldo Rossi
Traduko: Erick Fishuk

Kelner’,
Ĉe tiu ĉi tablo malnova
Al vi historioj sin ŝovas
Kaj centoj parolas pri am’.
Kelner’,
Drinkejoj nin vidas egale.
Mi diras okazojn banale.
Aŭskultu min, jen mia dram’.

Rekantaĵo:

Mia virin’ edziniĝos hodiaŭ por ĝoj’,
Letero pri tio al mi estis voj’
Por la disŝirado de tiu ĉi kor’.
En la drinkejo, ĉe tablo, foriras la trist’.
Mi min ebriigos, fariĝos “drinkist’”
Kaj sur lita planko alvenos la dorm’.

Kelner’,
Mi scias, ke mi vin malplaĉas,
Sed la ebriuloj sin aĉas
Kaj tuj venas prav’ kaj kuraĝ’.
Kelner’,
Plorad’, por mi, estas cel’ nura.
Mi donos la monon fakturan.
Min aŭdu, se helpos vin saĝ’.

(Rekantaĵo)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

La malbonulino

(Originala titolo: A malvada)
Verkis: Jorge Horacio Jeandet k Marcelo Tovar
Portugallingva traduko: Arnaldo Saccomani (el Esa malvada)
Esperanta traduko el la portugala: Erick Fishuk

Vi tre min malbonigis
Kaj sonĝojn alportis for.
Vi tre min malbonigis,
Jam dispeciĝis la kor’.
Vi tre min malbonigis,
Vi min trompis tro multe.
Nun vi revenas ploranta
Kun pardon’ kiel vol’.

Al mi ne gravas malkonsol’ via!
Ploradu, ploradu, malbonulino!
Suferu, suferu, malbonulino!
Ploradu, ploradu, malbonulino!
Pro via malam’, min pagu tuj!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).