Mostrando postagens com marcador Jimes Milanez. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Jimes Milanez. Mostrar todas as postagens

Lasu min

Verkis: Roger Borges k Ale Mancini k Fábio Cancelli k Jimes Milanez

Jen, prave, fia solidar'
Ŝi venis, amikine
Vi min avertis pri l' erar'
Mi blindis plu, senfine

jen mi, fraĉjo, la kobaj'
de falsita gaj'

bovoj flugantaj en l' aer'
mil koloroj en la suba Ter'
kaj riveliĝas ĉia ver'

Al la plej alta nivel'
Mi ne evitos daŭri
Flugante tra la ĉiel'
Ne estas temp' por halti

Plafono en ĉiel'
Forĵetis min al fal'
Flugilo sen anĝel'
Kaj la viv' vuale

hej, lasu min
Mi ne volas flugi plu
batu mia kor'
kaj revenu mia viv'
jen sub la jugo de la deco
ĉu rajtas mi je rekomenco?
ĉu rajtas mi je rekomenc'...


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006. (Aĉetu ĝin ĉi tie)
Obs: gravada no álbum Supernova: Vinilkosmo, 2006. (Adquira aqui)



Bando Supernova
Koncerto dum UK en Bialistoko - Pollando, 2009.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Floro kaj abelo

Verkis: Roger Borges k Ale Mancini k Fábio Cancelli k Jimes Milanez

En profundejo de via mens'
mi volas loĝi kun granda intens'
vekiĝu via ina sens'
ne kaŝiĝu via pens'

en profundejo de via mens'
vi volas ami min kun frenez'
samtempe kun malrapidec'
kiel floro kaj abel'

("kion vi volas?")

venu ĉe min...
(kiel ĉe l' lastfoj')

en profundejo de konscienc'
mi volas hasti al rekomenc'
troviĝas tie mia esenc'
kaj la fina rekompenc'

en profundejo de konscienc'
vi volas ami min kun frenez'
samtempe kun malrapidec'
kiel floro kaj abel'


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006 (Aĉetu ĝin ĉi tie).



Bando Supernova


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pasio en katen’

Verkis: Roger Borges k Jimez Milanez k Ale Mancini k Fábio Cancelli

Ŝi tiam ŝajnis kara al li
tamen jam ne eblis plu
kaj finiĝis la sento
foriris la tempo
junul’ en kaĝ’
Li ĉiam restis veka al ŝi
tamen ŝi ne volis plu
kaj forvelkis la emo
pasi’ en kateno
kia domaĝ’

Al lia kor’ kruelas nun la pent’
sufere pro ĉi sent’
ĉu indis tia pen’
por pasio en katen’

Mia, ŝia, nia novel’
televid’, fantazi’
ĉu reala? emocia?
alrigardo, ampetardo
malsingardo, ardo
altaro, amaro, adoro, angoro.


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006. (Aĉetu ĝin ĉi tie)



Bando Supernova



Bando Supernova, vive en IJK en Liberec - Ĉeĥio, 2009.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ironio de l' destin'

Verkis: Roger Borges k Ale Mancini k Fábio Cancelli k Rogener Pavinski k Jimes Milanez

Mi ankoraŭ pensas pri la tag'
Kiam konatiĝis ni ĉe l' park'
Nun angoro peze premas min
Nin dolore kaptis la ironio de l' destin'

Kion mi faris al vi? ("Via postulo!")
Tiom da kulp' super mi? ("Kia krimulo!")
Ĉu la mesaĝo de Di'? ("Via postulo!")
Ĉar kredis mi je neni' ("Kia krimulo!")

Daŭre min sufokas l' agoni'
Kure fruis la fatala fin'
Trafiklumo, ŝildo kaj asfalt'
Lastaj memoraĵoj,
Nekredeble trista tag'

Kion mi faros sen vi? ("Via postulo!")
Tiom da kulp' super mi? ("Kia krimulo!")
Ĉu la mesaĝo de Di'? ("Via postulo!")
Jen mia sorto, ironio de l' destin'

Plu ne pardonindas ĉi erar'
Eĉ se jam forpasis pli ol jar'
Mi neniam fidis kiel vi
Sed vi ie ŝvebas kaj komprenon volas mi

Mi ne certas,
Malrevas pri morgaŭ'
Vi foriris sen eĉ lasta adiaŭ'


Rim: Registrita en la albumo Supernova: Vinilkosmo, 2006. Aĉetu ĝin ĉi tie.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).


Vidu kaj elŝutu la partituron.