Mostrando postagens com marcador Edmundo Souto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Edmundo Souto. Mostrar todas as postagens

Amkanto de Luciana

(Originala titolo: Cantiga por Luciana)
Verkis: Paulinho Tapajós k Edmundo Souto
Traduko: Francis Soghomonian

Laca kantisto dum maten'
Atendi povas ne plu.
De longa tempo solis mi
Tra vesperoj malplenaj
Sopiris mi.

Luciana, Luciana,
Ridetu knabin' mia
Spegulo de mar'...
Luciana, Luciana
Amkanto tuŝu via
La koron de par'.

Flugas kolibro ĉirkaŭ flor',
Ebria pro l' odor',
Jam aperas fajro de l' aŭror',
Fragmentoj de la vivo
Teksita or'.

Luciana, Luciana...



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vagado

(Originala titolo: Andança)
Verkis: Danilo Caymmi k Edmundo Souto k Paulinho Tapajós
Traduko: James Rezende Piton

Tra vasta sabloplaĝ'
Sub lum’ de l’ lun', miraĝ',
Grandega resopiro...
Vaganta ĝis l’ alven',
En robo el saten',
La dekstra man' kun rozoj,
Pluos mi

Jen la milda luno (konduku min),
Ĝi verŝas sin,
Sub lunlum' ripozas
Mia destin' (karul')
Kun rigardo festa
Venis sopir' (konduku min)
Pri kanzon' modesta
El mia lir' (en ĉiu lok' estu ni duop')

Mi jam tre batalis (konduku min)
Pro nekonsci'
Ke ĉi-lande vivas
Mia pasi' (amor')
Kaj senfina estas
Mia vojaĝ' (konduku min)
Nur la am' instruas
Pri l' cela saĝ' (en ĉiu lok' estu ni duop')

En rondo rondis mi
Laŭmode dancis pli
Lacigis min izolo
Per versa artifik',
Kun reĝa koramik',
En voja parabolo
Iris mi

Laŭ la vojirado (konduku min)
Antaŭas mi
Kune kun l' amat'
Kiel kompani' (amat')
Mi venis aŭdace
Kun mia kant'(konduku min)
Senkapitulace
Mi, la spitant' (en ĉiu lok' estu ni duop')


Rim: Partituroj de tiu ĉi muzikaĵo (ankaŭ korusa) estas disponeblaj ĉe Klubo Brazila Muziko.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).