Mostrando postagens com marcador Odília Milhomens. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Odília Milhomens. Mostrar todas as postagens

Nova lumo

Verkis: Odília Milhomens,
sur teksto de Abel Gomes,
psikografiita de Porto Carreiro Neto

Nova lumo venis al la Tero,
Lumo sankta de la Sankta Dio!
Disfluiĝas tute la mistero
Sur la forto de l’ Evangelio.

Nun la pordoj bronzaj de l’ karcero,
Entenanta ombron de l’ Nescio,
Falas brue... Restas nur polvero...
For mallumo! hela estas ĉio!

Vivon novan nun ricevis vorto
De l’ eterna Majstro el la forto
De la flora lingvo Esperanto.

Nun popoloj ĉiuj vidos klare,
Dion Bonan dankos, kaj grandare
Kolektiĝos por la nova kanto!


Rim: Ĉi tiun soneton troviĝas en la libro Mediuma poemaro, de Porto Carreiro Neto. Ĝi estas atribuita al la spirito Abel Gomes, kiu ĝin verkis okaze de la apero en Esperanto de la libro La Evangelio laŭ Spiritismo, de Allan Kardec.
Obs: Este soneto encontra-se no livro Mediuma poemaro, de Porto Carreiro Neto. É atribuído ao espírito Abel Gomes, que o escreveu por ocasião do lançamento em Esperanto do livro O Evangelho Segundo o Espiritismo, de Allan Kardec.


Vidu kaj elŝutu la partituron.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Majstro Amiko

(Originala titolo: Mestre Amigo)
Verkis: Paulo Uchoa
Traduko: Odília Milhomens

Se mi pensas Vin, Jesuo,
La aferoj pli malpezas
Mi scias ke
Vi marŝas kun mi
Kien ajn mi iros.
Tiel bone havi kun mi vin...
Kredi je Vi
Ĝuigas min...
Sen via subteno mi estas neniu!

Majstro Amiko,
Tre brilanta stelo
Gvidu niajn jam tremantajn paŝojn
Donu fortojn,
Ke ni venku
la erarojn...
Gardu ĉiam nin
en Via pac'.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ne plu milito

Verkis: Odília Milhomens

Ne plu milito en la mondo...
Ni ĉiuj preĝu!
Lasu ke l' vento forviŝu
tutan malbonon.
Al Jesuo fidu kaj sekvu
la Diordonojn...
Do la Homaro estos frata
kaj amikema!

Kial vi dubas pri tiu vero?
Kial vi turnas vian kapon?
Milito nur kaŭzas suferon,
Kaj neniu gajnas!

Neniu gajnas!
Sed ĉiuj malvenkas!



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

En la tuta mondo

Verkis: Odília Milhomens

Mi kredas ke en la tuta mondo
Neniam Vin forgesos ni
Mi kredas ke en la tuta mondo
Vi ĉiam iros antaŭ ni

Mi kredas ke en la tuta mondo
Doloroj, suferoj kaj tim'
Forpasos kiam Via Lumo
Brilegos prilumante nin.

Pro tio, mi petas al ĉiuj
Atentu l’ alvokon de Li
"Amu unu la aliajn"
Kaj, en la tuta mondo,
La Paco feliĉigos vin!



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Amo porĉiama

Verkis: Odília Milhomens

Mi serĉas la manon etenditan
Mi sentas vin tiel ĉirkaŭ mi
Mi aŭdas vian amatan voĉon:
"Neniam vi forgesu min"!

Mi serĉas vin apud la maro
Mi scias kiom for estas vi,
Sed en mia kor'
Vi restas en glor'
La amo nin ĉiam alproksimigas!



Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).