Verkis: Alejandro Cossavella
Jen la suno, jen la luno, jen du malsamaj astroj
Jen vikingo, jen urbano, jen la plej malsamaj homoj
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen mandrilo, jen ŝakalo, jen du malsamaj bestoj
Jen kastelo, jen igluo, jen la plej malsamaj domoj
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Jen pomsuko, jen veneno, jen malsamaj trinkaĵoj
Jen vi kaj mi, akvo kaj oleo
Rim: Registrita en la albumoj
Ŝako, de La Porkoj: Vinilkosmo, 1999 (aĉetu ĝin ĉi tie)
Revolucio en pajleraro, de Ale Kosabela: Vinilkosmo, 2009 (aĉetu ĝin ĉi tie)
Kantas: Ĵomart kaj Nataŝa
Kantas kaj gitarludas: Ana Paula Pose
Videomuntado: TEK - Taguatinga Esperanto-Klubo
Videomuntado: Fernando Maia Jr.
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Alejandro Cossavella - A. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Alejandro Cossavella - A. Mostrar todas as postagens
La pordo
Verkis: Alejandro Cossavella
Vere grandas distanco inter dirko kaj ŝlosil'
sed proksimas ja la pordo senserura de l' anim'
Se iu malsatas... Kiel povas manĝi mi?
Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi'?
Sur tiu ĉi vojo malmultaj promenas
Ankaŭ mi ne kuraĝas kaj subite svenas
Kia son' nin liberigos?
Kia lum' vidivigos nin?
Kies kor' ne malfermiĝos
kiam am' kreskos en ĝi?
Ĉu ni estas gefratoj aŭ estas nura fantazi'?
Estas eta distanco inter sonĝo kaj vekiĝ'.
Kantas:
Alejandro Cossavella
Amir Hadžiahmetović
Anne Mamour
Flávio Fonseca
Floréal Martorell
Françoise Eriksen
Jean-Claude Patalano
Ĵomart kaj Nataŝa
JoMo
Jonny M
Kjara (Chiara Raggi)
Linda Lenepveu
Mireille Hounkpe
Rogener Pavinski
Videa muntado: Rogener Pavinski

Tempoj modernaj
Verkis: Alejandro Cossavella
Tempo pasas pli aŭ malpli rapide por la homoj sur la Ter'
sed eble ĝi etendiĝas kvazaŭ mapo antaŭ sensoj de anĝel'
Venu tuj, vi tre mankas al mi, noktoj fariĝas eternaj
Venu tuj, ne plu eltenas mi... ho, ĉi tiuj tempoj modernaj...
Tempo flugas, kuras, pasas tempo... sanigas vundojn en la kor'
almenaŭ tion diras la saĝuloj kiam pasis la dolor'
Rim: Registrita en la albumo Tro: Vinilkosmo, 2018 (aĉetu ĝin ĉi tie).

Assinar:
Postagens (Atom)