Mostrando postagens com marcador Angela Ro Ro - I. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Angela Ro Ro - I. Mostrar todas as postagens

Guto de sango

(Originala titolo: Gota de sangue)
Verkis: Angela Ro Ro
Traduko: Cícero Soares

Lasu la manon de mi sur ĉi glaso
Ne pensu pri mi dum senvorta dram'
Rigardu miajn okulojn plenplenajn de am'

Ne vin agitu, nek agu senĝene
Demetu veston, demetu obscenon
Venu sen bru' aŭdi min laŭ despera proklam'

Mi ne dirus ĝin longa nek eta
ne serioza nek rido-permesa
ĝi estas nur sango-guto en vorta kostum'

Lasu min senti trans mian ĵaluzon
lasu min trinki infuzon de l' parfum'
kun ebri', ĉar ĝi voj' sen reven'
mi vin deziras plu ol tagdumo

Lasu la kison de vi sur ĉi lipoj
ne estas samaj mildec' kaj soifo,
trinku kun mi sango-guton en fina gustum'


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ho mia granda am'

(Originala titolo: Amor, meu grande amor)
Verkis: Angela Ro Ro k Ana Terra
Traduko: Flávio Fonseca

Ho mia granda am',
Ne venu en hor' difinita,
Samkiel la kanzon',
La vorto pasi-ekscita.

Min vidu viavide
Sur mia pura vizaĝo,
Sed venu sen la sci',
Ĉu mi estas fajr' aŭ akvo.

Ho mia granda am',
Alvenu tiel kun subito,
Sen nomo aŭ kromnomo
Kaj sen senti nesentiton.

Jen ĉi mia promeso:
Mia varm', mia adreso,
La viv' de via filo
De la fin' ĝis la komenco.

Ho mia granda am',
Nur daŭru dum tempo merita,
Kaj kiam volos min,
Min volu per vol' nehezita.

Dum vi posedos min,
Ke mi estu lasta kaj unua.
Kaj se mi trovos vin,
Ho, granda am', rekono ĝua!

Jen ĉi mia promeso:
Mia varm', mia adreso,
La viv' de via filo
De la fin' ĝis la komenco.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Balanco

(Originala titolo: Balancê)
Verkis: João de Barro (Braguinha) k Alberto Ribeiro
Traduko: Flávio Fonseca

En la balanco, balanc'
Mi volas vin por la danc'
Venu al rondo, al gaja seanc'
En la balanco, balanc'

Kiam vi preter mi pasas
Je strange longa distanc'
Ho, mia koro sin tute frakasas
En la balanco, balanc'

En la balanco, balanc'...

Vi estis mia, tre linda
Vi estis mia bonŝanc'
Tial mi estas nuntempe mirinda
En la balanco, balanc'

En la balanco, balanc'...

Vivon pasigas mi pense
Pense pri nia nuanc'
Dum tempo pasas mi restas intense
En la balanco, balanc'



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Forstreku

(Originala titolo: Risque)
Verkis: Ary Barroso
Traduko: Darcy Gaia

Streku, mian nomon el via kajero
ĉar mi vivas en infero
pro nia am' fiaskinta.

Lasu ke mi estu en forgeso
kaj nur kun alies kareso;
por ni ĉio estas mortinta.

Kaj se foje vin premos
la koron sopir'
vi ne vin ĝenu,
dronigu sopiron
per brand-eliksir'

Kredu, ĉiu kimero tumultas
kiel mar', ondarmultas
kaj sin disigas sableje.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Morgaŭ

(Originala titolo: Amanhã)
Verkis: Guilherme Arantes
Traduko: Jorge de Oliveira

Morgaŭ ni havos belan tagon plej mirige frenezan,
Plenan je viv' kaj ĝoj'
Morgaŭ ni ekhavos flugilojn kaj vojaĝos al stelar'
Tra l' Lakta Voj'

Morgaŭ ne estos plu misteroj, iluzioj nek timo
Forte lumu la sun'
De liber' por la tuta mondo malgraŭ ĉia persekut'
Jam ekde nun, jam ekde nun!

Morgaŭ ni trovos la justecon, kiu ŝajnas neebla
Pro l' foresto de l' ver'
Morgaŭ jen montriĝos, ke hodiaŭ
Komenciĝas nova temp' por nia ter'

Morgaŭ eĉ se kelkaj kontraŭstaros
Ni plugos kaj dissemos kaj kreskos nova gren'
Morgaŭ ni malamon flankenlasos
Kaj la plej malhela nokt' iĝos maten',
Iĝos maten', e-he, e-he!


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).