(Originala titolo: Foi um rio que passou em minha vida)
Verkis: Paulinho da Viola
Traduko: Flávio Fonseca
Ja se iam
Mi mem konsultos mian koron
Por fari pri erar' esploron
Mi ion trovos en fin'
Ĉar mia koro manias pri am'
Kaj am' ne facilas en si
La marko de la iluzi' estas tie ĉi
Nur vera am' forviŝos ĝin
Sed, ho (tamen, ho)
Jen okazo diferenca
Kiu markis dekomence
Por ĉiam ĉi mian koron:
Estis tago de karnaval'.
Kovris min ia tristeco,
Mi ne pensis pri la am',
Kiam iel prezentiĝis la trezor':
Portelo, Portelo!
La sambo portanta novtagon
Ekloĝis en mia kor'.
Ha, mia Portelo
Kiam pasis antaŭ mi
Mi sentis mian koron rapida
La tutan korpon lucida
Kaj tuj revenis la ĝoj'
Nedifinebla estis ĝia blu'
Malsama al mar' kaj al la ĉiel'
Ĝi trapasis riverece mian vivon
Kaj tuj mia koro eksekvis ĝin
Rim:
- Portelo estas unu el la ĉefaj brazilaj samblernejoj.
- Troviĝas karaokea video de tiu ĉi kanto ĉe Klubo Brazila Muziko.
Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Mostrando postagens com marcador Paulinho da Viola. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Paulinho da Viola. Mostrar todas as postagens
Ne scias mi, Mangejro
(Originala titolo: Sei lá, Mangueira)
Verkis: Paulinho da Viola k Hermínio Bello de Carvalho
Traduko: Paulo Nascentes
Vide ĝi el alto
Ŝajnas pli ĉiel’ sur plank’
Ĉu ne
En Mangejro poezio kiel mar’ iĝis senfin’
Bela loko ja senfin', kompreni ĝin
opiniu ke,
La vivo ne estas kion vidas ni
Estas iom pli
Okuloj tute ne perceptas ĝin
La manoj ne tuŝas ĝin
Piedoj surpaŝas ne ĝin
Ne scias mi
Ne scias mi
Ĉu la beleco entute nun pritraktata
Eliras nur el tiu mia kor’
En Mangejro poezio
Per supren-suben konstante
Instruas nudpiedante
Novmanieron por ĉi kunvivad'
Por kantadi, revadi, sufer’
Ne scias mi, ne scias mi, ne
Tiom grandas ja Mangejro,
Ke ekspliko estas ne.
Rim (Noto de la tradukinto):
Mangejro (originale Mangueira) - Ikono el la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. La plej granda samba lernejo sur la planedo.

Rudristo
(Originala titolo: Timoneiro)
Verkis: Paulinho da Viola k Hermínio Bello de Carvalho
Traduko: Wel
Ju pli al rem', des pli mi preĝas
Por ke plu daŭru la far'
De ĉi defia vojaĝ'
Sur la sekretoj de l' mar' .
La parol' de mia paĉjo
Venis kun saĝa deklar' :
Manetend' al mar' ne savas
Al maro mankas harar'
Refreno:
Ne mi per mi mem navigas
Min navigigas la mar'
Tiel ĝi kvazaŭ min ligas
Al si sen eĉa prepar'
Rudristo ne estas mi
Emas mi ne al velar'
Kun Dio ĉe la gvidilo
Ne povas esti erar'
Al demando ĉu mi scias
Naĝi mi diras NE ĉar
Ne mi per mi mem navigas
Min navigigas la mar'
Refreno
La reto de mia sorto
Ŝajnas tiu de fiŝist'
Kiam revenas senhava
Ĝi portas multe da trist'
En akvokirlo mi vivas
Klaras tamen direspond' :
Prenas vin funden kaj reen
De l' maro la sama ond'

Kaŝita gitaro
(Originala titolo: Guardei minha viola)
Verkis: Paulinho da Viola
Traduko: Flávio Fonseca
Mian gitaron mi ne volas ludi plu
Ne plu okazos iluzi'
Ĉar la forgeson ĝi ne lasas
Pri iu prinedanka histori'
(Mia gitar')
Dum karnaval' forigos mi
Ĉagrenojn kiuj sambas en la kor'
Kaj por faciligi ĉi deziron
Gitaron kaŝis mi kaj restos for
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Verkis: Paulinho da Viola
Traduko: Flávio Fonseca
Mian gitaron mi ne volas ludi plu
Ne plu okazos iluzi'
Ĉar la forgeson ĝi ne lasas
Pri iu prinedanka histori'
(Mia gitar')
Dum karnaval' forigos mi
Ĉagrenojn kiuj sambas en la kor'
Kaj por faciligi ĉi deziron
Gitaron kaŝis mi kaj restos for
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Ruĝa lum'
(Originala titolo: Sinal fechado)
Verkis: Paulinho da Viola
Traduko: Flávio Fonseca
— Saluton, karul’!
— Kiel vi fartas, kara kunul’?
— Kiel ĉiam mi kuras post pli bona mondo en mia futuro, kaj vi?
— Mi nur serĉas hodiaŭ la dormon trankvilan, laŭeble.
— Longa tempo!
— Ho, jes, longa tempo!
— Pardonon pro la emo, tiel kuri pro laborproblemoj…
— Ne pardonpetinde; ankaŭ mi kuregas tiel…
— Kiam vi telefonos al mi? Ambaŭ ni devas iom ripozi.
— En venonta semajno, promesas mi, eble, mi vokos.
— Longa tempo…
— Ho, jes, longa tempo…
— Mi treege deziras babili, sed la horoj forfuĝas de mi.
— Ankaŭ mi havas ion por diri, sed nun mi forgesas.
— Mi petegas al vi, nepre tuj telefonu kiel eble plej rapide al mi!
— ĉi-semajne…
— Verda lum’…
— …mi parolos al vi…
— …ni pluiru…
— …mi promesas, mi vokos!
— …ne forgesu, bonvole min voku!
— Ĝis la…

Assinar:
Postagens (Atom)