Mostrando postagens com marcador Daniel Haddad. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Daniel Haddad. Mostrar todas as postagens

Okuloj trans

Verkis: Daniel Haddad

Okuloj trans la supraĵaj rimarkecoj,
spektas la renoviĝan defiadon...
Ni tostas (tin) dezirante laboron
tre ĝojinte faras feston oni pro la kanta kor'!

Laboremec' povas esti trista aŭ gaja
unu dependas de l' alia por vivadi...
Kaj ju pli vi feliĉiĝas el la kor'
des pli forta jam rezultas la intenca trafa voj'!

Ĉiaman forton kelkfoje ni kunportas,
Nu la refren' tuj ekvenos certe jam...
Antaŭe mi volas demandadi vin
kiel fari ion ajn se efektivigite neas ni!

Kunkantante

Pejzaĝo verda por fortigi la vivon... brilas
Unuigas forton.
Laboron kunan esperantunuecan... pli fortas!

Ni fariĝu Esperant'
Ni fariĝu Esperant'
Ni fariĝu Esperantaj

Kunkantante!


Rim: registrita en la KD Internacia Lingvo. Memeldona, 2007.
Obs: gravada no CD Internacia Lingvo. Independente, 2007.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Interna ideo

Verkis: Daniel Haddad

Ververas al mi ke la vera kanto de l' bird'
estas bela pepa koncert'...
Kun tonoj da viv' ĝi korusas en unuiĝ'
do momentoj senpreokupiĝaj!
Ververas al mi ke la vera ĝojo de l' viv'
estas ĝojo de l' birdokant'...
De tia kunlig' venas tembra korusanim',
de melodi' internacia!

Estis grupo esperanta kun samideal',
esprimante parolon ensamlingvan...
atentigis grupeton, kiu sentis la sperton,
fenomeno lingva!

Do mi kantos kun la vivo por ke vivo kantu min,
ju pli konas ni la lingvon des pli homoj ŝatas ĝin.

Vi vidu kara kamarado, jen interna ideo!
Li ĝisis tute kunflugante pro la vera help'!


Rim: registrita en la KD Internacia Lingvo. Memeldona, 2007.


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Nia vico

Verkis: Daniel Haddad

Volas mi paroli tie ĉi, kun la vero en la kor'!

De multe jam da tempo, sentigas homo senton
por kune kuna volofaro...
Kaj tre feliĉa li kantante, faras kun la kor'!

Plia ul' venas kun la plezuro de la sun'
se vi volas, venu plena por la ĝoj' de nia mond'!
Sen haltad', sekva paŝ', unu poste la malnova.
Se vojo estis kreita, pliajn vojojn oni povas.

Al tiuj, kiuj semis vojon, al ni ebligis daŭre ja
sekvi ridante kun la ĝojo kaj plian fojon ni sentas!
Vere al ili nun ni kantas kun la arteco pri la viv',
Kaj jen ni daŭros laborantaj ĉe la afer-efektiviĝ'

Do nun estas nia vico por fari ion movan.
Esperanton Esperante vidu vi. Ĝi tute povas!
Ni per kerno naskas emon por fruktigo de la semo
kaj la veno sen reveno al ĉi tia ĝusta strat'!



Kantas: Daniel Haddad


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Ni artas parolante

Verkis: Daniel Haddad

Jen arto venas, kiam donas ni,
fervoron favoran al vi...
Ĉeestante proksime, kunkanto de sento,
rekonon ni sendas al vento.
Ĉie amas provu esti en vi,
kaj bonfartas, Esperanto estas ni.
Se amo fluas animsilenten,
fluade samas parolante...
Parolo artas, per kanto ni esprimas vekiĝon artaniman!

Ni artas parolante, transnacilingvon Esperante...

Konstatu aferon, iĝantan vero,
en la rido de nia movad',
Estas bonvenoj, pro via alveno,
disvastigante esperon al homar'...
Portu ĝardenojn, florojn kaj benojn en la brusto verda...
Am' tia linda bele belegad' per ekde pac' sen baroj!



Kantas: Daniel Haddad


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Paroli kun la viv'

Verkis: Daniel Haddad

Iri al la mondo kun kanta ebleco, ĉar mi volas paroli!
Kaj senti sin enfluadlibereco, ĉar mi volas paroli!
Kaj promenadi ĉe landaj belecoj, ĉar mi volas paroli!
Koni la homojn kaj senti unuecon, ĉar mi volas paroli!

Volas mi paroli kun la viv'!

Sento kun sento la venta konsento,
de l' kultura intenco
Tento kun tento pliigas la senton,
pri la novaĵoj de l' tempo

Kanto de l' kanto fariĝas enkanto,
kune kun ĉiela lando
Mikso kun mikso movigas lavangon,
ene de ĉia amanto.

Volas mi paroli kun Amerik'
Volas mi paroli kun Afrik'
Volas mi paroli kun Azi'
Koni Eŭropon kaj Oceanion!



Kantas: Daniel Haddad


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto al la mondo

Verkis: Daniel Haddad

Kantas mi al tuta mondo
El mia mondo kantas mi
Kun la volo pri vojaĝo...
Sentas do la energion
Kiu kreskas pro la vol'
Pri la kono de la mondo...
La pejzaĝo iĝas klara
Tre feliĉa iĝas mi
Pro la kanto de la vivo...
Per la sento daŭra venko
Pli formiĝas enforma
Kreskas tia simpatio!

Mi kun vi, al la mond'
Internacia lingvo, plia kon'
Mi kun vi, al la mond'
Internacia lingvo, kuna kon'.



Kantas: Daniel Haddad


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).