Mostrando postagens com marcador Kim Ribeiro. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Kim Ribeiro. Mostrar todas as postagens

Birdoj en vintro

Verkis: Kim Ribeiro

Originala instrumenta komponaĵo por saksofonoj.


Rim: La partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs: A partitura desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.



MIDI-a programado kaj video: Kim Ribeiro

Pli multe ol tio

(Originala titolo: Mais do que isso)
Verkis: Kim Ribeiro
Traduko: Liven Dek

Diras mi ke mi vin amas
sed veras ke mi vin deziras
kaj eĉ pli multe ol tio:
viaj manieroj min delektas,
vi ligas min per fascino,
ardi kun vi mi sopiras
en ĉi sankta fajro
ĝis fino.



Kantas: Beatriz Alves
G-fluto: Kim Ribeiro
Gitaro: Guto Gomes


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Hajke

Verkis: Kim Ribeiro sur teksto de Miguel Fernández

Amu la veron,
la juston, la fratecon
kaj la liberon.

Dubojn forlasu:
faru, ke ĉia bono
ebla okazu.

Nun utopio
kaj morgaŭ luma fakto:
la anarkio.


Rim: Sur la foto estas Miguel Fernández, aŭtoro de la muzikteksto.



Kantas kaj ludas G-fluton: Kim Ribeiro


Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
(MIDI-a programado: Kim Ribeiro)


Vidu kaj elŝutu la partituron.

Atendo

(Originala titolo: Tempo de espera)
Verkis: Kim Ribeiro k Regina Celi
Traduko: Flávio Fonseca

Ripozu trankvile
Tiu estas longa atendo
Dum varmiĝas via memfida estiĝa vol'
Kaj kiam vi sentos, ke vi estas forta
Tiam estos do bona horo
Kaj kune ni du laboros je la unua foj'
Poste mi rigardos vin
Vi rigardos min
Ha!... mi deziras
Vidi vin malfermantan okulojn
Kiam via man' tre malgranda
Moviĝos kaj tiel skulptos argilon
Vi tiam ĝojiĝos pro ĉiuj formoj ĵus kreitaj
Via korpo dancos do tre freneze
Kaj viaj brakoj balancos kiel flugiloj
Dum la prov' resti en aer'
Poste mi rigardos vin
Vi rigardos min


Rim: Tiu ĉi kanto estis unue prezentata en Esperanto dum la 2ª Virtuala Kongreso de UEA, en julio 2021.



Kantas kaj gitarludas: Flávio Fonseca


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).