Mostrando postagens com marcador Zeca Baleiro. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Zeca Baleiro. Mostrar todas as postagens

Marodoro

(Originala titolo: Maresia)
Verkis: Antônio Cícero k Paulo Machado
Traduko: James Rezende Piton

La amatin' lasis min
Kun ŝi mia idealo
Mi ne konscias pri mi
Kaj kie nun la realo

Ho, se estus mi maristo
Tiam pro mia veturo
Almenaŭ mankus rezisto
Kun mia kor' en sekuro.

En rompo mi kune tenus
Per gluo el marodoro
Mi amus kaj abomenus,
Laŭ poezia amoro

Ho, se estus mi maristo
Tre dolĉus jam mia dom'
En Rio la viv-ekzisto,
Por vasta mar', nur atom'

Eost', uesto, nordo, sud'
Kie por hom' la fortuno
Tiam en bluo la sun'
Aŭ super maro la luno

Komfort' ne estus valoro
Nek mono mia konsisto
Kaj en ĉiu varf', amoro
Ho, se estus mi maristo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Sambo de approach

(Originala titolo: Samba do approach)
Verkis: Zeca Baleiro
Traduko: James Rezende Piton

Refreno:

Venu al mia brunch
Videblas en mi approach
En horo de lunch
Mi iras per la ferryboat

Mi havas savoir-faire
Kaj temperamenton light
En la domo kun high-tech
Daŭre venas la insight
Iam fan' de "Jethro Tull"
Nuntempe mi amas "Slash"
Mia viv' nun estas cool
La pasint' estis plej trash

(refreno)

Atentu pri tiu link
Jen mia konfes', my love
Iam post la deka drink
Nura solvo per Engov
Mi ekhavis la green card
Flugis al Miami Beach
Se ne vera pop star
Mi jam estas nouveau-riche

(refreno)

Kun mia sex-appeal
Notu mian background
Hasta kiel Damon Hill
Brava kiel Fittipaldi
Ne malhaveblas happy end
Ludos mi en la Dream Team
Dum la tago, macho man
En la nokto, drag queen


KURIOZAĴO (Noto de la Tradukinto): La inundo (foje sensenca, balasta) de fremdaj vortoj estas la temo de tiu ĉi kanzono. Iuj vortoj post pli ol 100-jara uzado jam gajnis portugalan formon, kiel "lanche", por lunĉo (el la angla "lunch"). La troigan uzon (plejofte kun malĝusta prononco) inter novriĉuloj (sed ne nur) la komponisto ironie kritikis.
Sube, antaŭ ĉiu fremda vorto (laŭ aperordo) troviĝas la koresponda svage proksimuma prononco kaj signifo (foje slanga, en Brazilo).

brunch [branĉ', lunĉo en la mezo de la mateno]
approach [aproŭĉ', inklino, iniciatemo]
lunch [lanĉ', tagmanĝo]
ferryboat [feribout', pramŝipo]
savoir-faire [savuafer', scipovo]
light [lajt, leĝera]
high-tech [hajtek', altteĥnika]
insight [insajt', ekkompreno]
"Jethro Tull" [ĵefro tul, brita rokmuzika ensemblo]
"Slash" [sleŝ, brita gitaristo]
cool [kul', mojosa]
trash [treŝ, aĉaĵo]
link [link', ligilo]
my love [maj lav, karulo]
drink [drink', alkohola trinkaĵo]
Engov [engov', marko de porstomaka medikamento]
green card [grin' kard, usona restadpermeso]
Miami Beach [majami biĉ', urbo en la usona ŝtato Florido]
pop star [aktuala tre populara artisto]
nouveau-riche [nuvo' riŝ, novriĉulo]
sex-appeal [seksapiu, seksa allogo]
background [bekgraŭnd', fono, pasinteco]
Damon Hill [dejmn hiu, angla F1-ĉampiono]
Fittipaldi [fitipaldi, brazila F1-ĉampiono]
happy end [hepi end, feliĉa fin]
Dream Team [drim tim, venkinta usona basketbal-teamo en la Olimpiko 1992]
macho man [maĉo men, masklisto]
drag queen [drag kuin', travestio]


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Panjo Oŝum'

(Originala titolo: Mamãe Oxum Vi mamãe Oxum na cachoeira)
Verkis: Tradicia
Traduko: Flávio Fonseca

Mi vidis akvofale panjon Oŝum'
Sidantan sur rivera bordo
Plukis liliojn ŝi, ho je
Plukis liliojn ŝi, ho ja
Plukis liliojn por ornamo de l' altar'


Rim: Oŝum' estas ina diaĵo el la afrika nacio Iĵeŝa', adoptita kaj kultita de ĉiuj afrik-brazilaj religioj. Ŝi estas diaĵo de la dolĉaj akvoj de riveroj kaj akvofaloj, de la riĉeco, de la amo, de la prospero kaj de la beleco. (Fonto: Wikipedia)


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).