Mostrando postagens com marcador Adriana Calcanhotto. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Adriana Calcanhotto. Mostrar todas as postagens

Jen mi se ne estas vi

(Originala titolo: Fico assim sem você)
Verkis: Abdullah k Cacá Moraes
Traduko: Vitor Mendes

Jen aviadilo
Sen flugil' kaj filo
Sen patro, jen mi sen vi
Ne estas fajr' el ligno
Sen esti cindro-signo
Jen mi se ne estas vi...

La duboj nun turmentas min
Alvenos ĉu sopir' al fin'?
Necesas esti miloj
Da mil amplifikiloj
Por diri ke mi amas vin

Amo sen kiseto
Patrino sen ideto
Jen mi se ne estas vi
Cirko sen pajaco
Princino sen palaco
Jen mi se ne estas vi

Tuj estu vi en mia mano
Ho kial nun vi estas for?
Min havu via brako
Mi estu via pako
Mankanta en ĉi via kor'

Se vi ne estas ne ekzistas mi
Kaj la soleco kaj malĝojo min punas
La horo pigras, malrapidas ĝi
Al mi horloĝo nur maloportunas
Ho ve, ho ve...

Beb' sen suĉileto
Rome' sen Julieto
Jen mi se ne estas vi
Varma sun' sen plaĝo
Dolĉaĵo sen fromaĝo
Jen mi se ne estas vi.

La duboj nun turmentas min
Alvenos ĉu sopir' al fin'?
Necesas esti miloj
Da mil amplifikiloj
Por diri ke mi amas vin

Se vi ne estas ne ekzistas mi
Kaj la soleco kaj malĝojo min punas
La horo pigras, malrapidas ĝi
Al mi horloĝo nur maloportunas
Ho ve, ho ve...



Kantas kaj gitarludas: Vitor Mendes


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Marodoro

(Originala titolo: Maresia)
Verkis: Antônio Cícero k Paulo Machado
Traduko: James Rezende Piton

La amatin' lasis min
Kun ŝi mia idealo
Mi ne konscias pri mi
Kaj kie nun la realo

Ho, se estus mi maristo
Tiam pro mia veturo
Almenaŭ mankus rezisto
Kun mia kor' en sekuro.

En rompo mi kune tenus
Per gluo el marodoro
Mi amus kaj abomenus,
Laŭ poezia amoro

Ho, se estus mi maristo
Tre dolĉus jam mia dom'
En Rio la viv-ekzisto,
Por vasta mar', nur atom'

Eost', uesto, nordo, sud'
Kie por hom' la fortuno
Tiam en bluo la sun'
Aŭ super maro la luno

Komfort' ne estus valoro
Nek mono mia konsisto
Kaj en ĉiu varf', amoro
Ho, se estus mi maristo


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Pensu

(Originala titolo: Saiba)
Verkis Arnaldo Antunes
Traduko: Cícero Soares

Pensu: estis bebo ĉiu hom'
Ejnŝtejn', Freŭdo kaj la grek' Platon'
Hitler', Bush, kaj Saddan Hussein
Kun la groŝ' aŭ tute sen

Pensu: ĉiu infanaĝe samis
Mahometo jam infanis
Gandhi, Budho kaj Sankta Luci'
Same kiel mi kaj vi

Pensu: havis timon ĉiu hom'
Eĉ en kaŝ' de sia dom'
Nietzsche kaj Simone de Beauvoir
Ankaŭ Nebukadnecar'

Pensu: ĉiuj mortos iam ajn
Eĉ sen minimuma ŝajn'
Reĝo, generalo aŭ konsul'
Ĉia, ajna homestul'

Pensu: ĉiujn zorgis iu patr'
Zamenhof kaj Kleopatr'
Laoci', Moseo kaj Pele'
Galilejo, Salome'

Pensu: ĉiujn naskis la patrin'
Kaj Neron' kaj Mesalin'
Indiĝeno, afrikan', german'
Mi kaj vi laŭ sama sam'



Kantas kaj gitarludas: Cícero Soares


Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanzono de l' baletistino


(Originala titolo: Ciranda da bailarina)
Verkis: Edu Lobo k Chico Buarque
Traduko: Vitor Mendes

Ĉiuj havas, ve
ian ajn vundon surhaŭtan,
markon de vakcin' ĉiuj havas.
Ĉiuj havas vermojn
kaj lakso ĉie svarmas,
nur baletistino havas ne.

Kaj ankaŭ ne jukon,
pernion nek verukon,
ŝi ian ajn vundaĉon havas ne.

Traserĉante, se
eblas, tra infanaj haroj
oni trovas ofte pedikon.
Ĉiuj havas fratojn
kun strab' en okulparoj
nur baletistino havas ne.

Sur ungoj malpuraĵojn,
sur dentoj manĝrestaĵojn,
vundŝelon sur la haŭt' ŝi havas ne.

Sen escepte de
iu ajn, okulomukon
havas ĉiuj en frumateno.
Multe da ĉagren'
estis pro la flava feblo.
Nur baletistino havis ne.

Timo je alteco ja,
timo je la falo ja,
Timo je vertiĝo oftas tre.

Laŭ konfeso de
homoj ene de preĝejoj
ĉiuj havas multe da pekoj.
ĉiuj havis iun
unuan amoranton,
nur baletistino havis ne.

Ne estas orelmuko
al ŝi, nek sur buŝ' suko,
ĉifona kalsoneto estas ne.

Eĉ okazas ke
vent' hontigas la pastraron
se l' vento levas al ĝi sutanojn.
Traserĉante se
ĉiuj havas la pubharon,
nur baletistino havas ne.

Ĉambron sen meblaro,
gutadon dum tutjaro,
Problemojn familiajn, kiuj ne?

Ĉiuj havas, ve,
Nur ŝi havas ne,
Ĉiuj havas, ve.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).