Mostrando postagens com marcador Geraldo Mattos - A. Mostrar todas as postagens
Mostrando postagens com marcador Geraldo Mattos - A. Mostrar todas as postagens

Mikspoto

Verkis: Geraldo Mattos

En mian vivon, mi!
En mian vivon, mi!
Mi metu unu vangon da virino,
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu.
Kaj metu unu horon da ekzerco,
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu.

En mian vivon, mi!
En mian vivon, mi!
Kaj unu stokon da bier' kaj vino,
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu.
Kaj unu plekton da parol' kaj ŝerco,
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu
Ne unu, plurajn, pli
Ne unu, plurajn, plu.

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

5ª Soneto por Nejma

Verkis: Flávio Fonseca k Geraldo Mattos

Subite mi fariĝis nekompleta,
kaj ne sufiĉas al mi la du brakoj,
ĉar ŝin ne povas stringi miaj krakoj
post nia kunfandiĝo senripeta...

Mi haltas nun senaga, senimpeta,
kaj mi kurbiĝas sub izolatakoj,
dum sin vakuaj svingas la hamakoj,
senbirdaj nestoj en kondut' asketa...

Amo sin montras sento plej kruela,
ĉar ĝi neniam donas, nur deprenas,
kaj ĉion plian faras tuj sencela:

Ni dilatiĝas, sed sen ion kovi,
ĉar ni ne kreas nin, kaj mi do penas
nur meti min post min por min retrovi...

Rim:
- Registrita en la albumo Simbiozo, de Flávio Fonseca kaj Geraldo Mattos: Brazila E-Ligo, 2002 (aĉetu ĝin ĉi tie).
- La poemo troviĝas en La Libro de Nejma, de Geraldo Mattos: Fonto, 1985.
- Kompleta orkestra partituro de tiu ĉi muzikaĵo estas disponebla ĉe Klubo Brazila Muziko.
Obs:
- Gravada no álbum Simbiozo, de Flávio Fonseca e Geraldo Mattos: Liga Brasileira de Esperanto, 2002 (adquira aqui).
- O poema faz parte do livro La Libro de Nejma, de Geraldo Mattos: Fonto, 1985.
- A partitura completa para orquestra desta música está disponível no Klubo Brazila Muziko.

Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
El la albumo Simbiozo
Piano: Eugênio Matos
Voĉo k aliaj instrumentoj: Flávio Fonseca

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Mondanismo

Verkis: Geraldo Mattos

Se vi estas katenita
al strateto de kvartalo,
al kvartalo de la urbo,
kaj al urbo de la lando:
nu, vi estas nura besto,
kies teritorieto
estas ĝia tuta mondo!
Restu do kun via limo,
restu do kun via timo,
restu do la nura besto!

Se vi tamen estas homo,
kaj vi loĝas en la mondo,
kiu havas multajn landojn,
kiuj havas multajn urbojn,
kiuj havas multajn stratojn,
kiuj havas multajn domojn,
kiuj havas multajn homojn,
nur amikojn kaj... nur fratojn,
nu, vi estas nura homo,
kaj parolu Esperanton!

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca. Kelkaj adaptoj en la ritmodivido estas faritaj por faciligi la legadon.

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Interkonsoliĝo

Verkis: Geraldo Mattos

Mi genuiĝis al la tero,
kaj ĝi kompatis min
per prolifero de pano!
Mi genuiĝis al la maro,
kaj ĝi kompatis min
per akaparo de fiŝo!
Mi genuiĝis al la fonto,
kaj ĝi kompatis min
per la volonto de akvo!
Mi genuiĝis ĉe l' virino
sed ŝi min ne kompatis
per fascino de amo!

Ni genuiĝis al la tero,
kaj ĝi kompatis nin
per prolifero de pano!
Ni genuiĝis al la maro,
kaj ĝi kompatis nin
per akaparo de fiŝo!
Ni genuiĝis al la fonto,
kaj ĝi kompatis nin
per la volonto de akvo!
Ni reciprokis genuiĝon,
kaj tuj ni manifestis
la vertiĝon de amo!

Rim de la aŭtoro: Laŭ la kantanto, la versoj "Mi genuiĝis ĉe l' virino / sed ŝi min ne kompatis" povas esti anstataŭigitaj per "Mi genuiĝis ĉe la viro / sed li min ne kompatis".
Rim²: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Kanto por ebla konsolo

Verkis: Geraldo Mattos

Al ŝi foriris letero,
ĉar ŝi foriris de mi;
la vortoj de malespero
ŝin eble portos al mi...
ĉar ŝi ne plu estas kun mi,
kaj mia ĝu' iris kun ŝi.

Ektintas pord-sonorilo,
kaj mi tuj pensas pri ŝi:
letero venas... jubilo,
kaj ĝi min portos al ŝi.
ĉar ŝi ne plu estas kun mi,
kaj mia ĝu' iris kun ŝi.

La pordon mi disetendas
por ĉi anonco pri ŝi,
leterportiston atendas,
sed tie montris sin ŝi.
kaj ŝi jam plu restas kun mi,
kaj mia ĝu' iras kun mi...

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Agonio

Verkis: Geraldo Mattos

Mi amis vin inspire
de mia tuta kor'.
Mi amis vin sopire
al vivo de ador',
sed amis vin konspire
de manko kaj dolor'.

Kaj kaptis min la fojo
suferi de amor':
vin tedis mia ĝojo,
kaj vi min ĵetis for,
nur ŝtonon sur la vojo
puŝitan sen memor'!...

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vivo

Verkis: Geraldo Mattos

Per mia propra mano
en grundon mi metis
la fekundon de pano:
tritika semo, arbedo,
spiko, grajno-gemo!

Per mia propra flamo
en bruston mi metis
la inkruston de amo:
tritika semo, arbedo,
spiko, grajno-gemo!

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj.

Diasporo

Verkis: Geraldo Mattos

Al ili estas nomoj,
kaj ili havas sangon,
sed el ĉi pluraj homoj
neniu havas vangon!

Sed ili havas kapon,
kaj pensas pri la mondo,
kaj metas sur la mapon
la punkton de respondo!

Sed ili havas manon,
per kiu ili vortas,
kaj sian vivoplanon
al la ceteraj portas!

Sed ili havas koron,
per kiu ili penas,
kaj sian tutan horon
por la ceteraj tenas!

Sed ili havas koron,
per kiu ili penas,
kaj sian tutan horon
por la ceteraj tenas!

La tekston de la kanto
mi verkis por apliko
al la korespondanto,
la verda plumamiko!

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Dormovortoj

Verkis: Geraldo Mattos

Mi scias, kiel mi nomiĝas,
sed mi neniam vokas min,
ĉar fakte mi pri mi atentas
de la komenco ĝis la fin'!
Mi scias, kiel vi nomiĝas,
kaj mi eterne vokas vin,
sed nur aliajn vi prisentas
de la komenco ĝis la fin'!

Al mi donas mia dormo
la supran plendon pri pasi',
kaj venis en la supra formo
la teksto kaj la melodi',
sed eble vin ne emocios
la supra plendo pri pasi',
kaj en la korbon idilios
la teksto kaj la melodi'...

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Amoŝerco

Verkis: Geraldo Mattos

Mi vidis ŝin sur strato,
kaj sekvis ŝin per gvato
okul'.
Mi pensis tuj pri revo,
pri dono kaj ricevo,
pri lul'.

Kaj preter la gracia
mi hastis, sed sen ia
kalkul',
ektuŝi ŝin hazardis,
kaj ŝi al mi petardis:
krudul'!

Kaj tio nin instigis,
ĝis vera sin estigis
simul':
nin prenis sento bola,
kaj amo estis sola
postul'!

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Voĉo kaj fingrodanco: Kim Jihye (Sofia)
Mandolino: Feliĉa (Nanhaeng LEE)
Gitaro: Flávio Fonseca

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Historio

Verkis: Geraldo Mattos

Milito tigras sub la ĉiel',
kaj paco pigras sen ia cel',
sed ĉien migras la sanga rel'.

Pro politiko, alia di',
pro genetiko, ekonomi':
tuj al taktiko, kaj strategi'!...

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).
Vidu kaj elŝutu la partituron.

Vestotesto

Verkis: Geraldo Mattos

Ŝi tiel bele sin vestas
per sonĝo kaj mar',
ke ŝia korpo sugestas
pri tuŝo kaj flar'!

Ŝi estas nun papilio
sub klara vual',
kovrita per la magio
de roza petal'!

Se ŝin vi tuŝos leĝere
per fingro de man',
ŝi disŝaŭmiĝos mistere
en blovon de van'!...

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Tago tropika

Verkis: Flávio Fonseca k Geraldo Mattos

En tia tago de briloj kaj de varmoj,
tre plaĉas ami, tre gajas esti juna;
for estas tristo: afliktoj, timoj, larmoj
en ombron fuĝis de nokto dorme bruna...

Cedas al movo la letargi' aŭtuna
kaj vintra: tigojn teneraj verdosvarmoj
kaj branĉojn floroj kovras per tuko luma;
al nova vivo nin vokas novaj karmoj...

Pepas la birdoj, kristalas la fontanoj
en ŝprucodancoj, kaj inter lumobanoj
virinoj kuras kaj amas kaj amoras...

Odor' de karno, muziko de la lipoj,
karesoj, vibroj de sensoj: jen koncipoj
de l' tago, kiu brilvarme nun aŭroras!...

Rim: Registrita en la albumo Simbiozo, de Flávio Fonseca kaj Geraldo Mattos: Brazila E-Ligo, 2002.
(aĉetu la albumon ĉi tie)

Aŭdu kaj elŝutu mp3-dosieron de ĉi tiu kanto.
Voĉo, gitaro, klavarsintezilo k aranĝo: Flávio Fonseca
Mandolino: Jorge Cardoso
Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Alesto

Verkis: Geraldo Mattos

Mi ekiris al la fonto,
sed ne akvon trovis mi.
Mi ekiris al la monto,
sed ne floron trovis mi.
Mi ekiris al la arbo,
sed ne frukton trovis mi.
Mi ekiris al la maro,
sed ne fiŝon trovis mi.
Mi ekiris al la placo,
sed ne ombron trovis mi.
Kion volis mia hasto,
tion ne sukcesis mi.

Mi ekiris al la fonto,
kaj mi tie trovis vin.
Mi ekiris al la monto,
kaj mi tie trovis vin.
Mi ekiris al la arbo,
kaj mi tie trovis vin.
Mi ekiris al la maro,
kaj mi tie trovis vin.
Mi ekiris al la placo,
kaj mi tie trovis vin.
Kion volis mia hasto,
tion ja sukcesis mi.

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Amosonĝo

Verkis: Geraldo Mattos

Per mia mano,
por amoplano,
ĉe flor-abundo
de verda grundo
mi nun konstruas,
kaj plene ĝuas
kabanon klaran
kaj solidaran:
la gasto lerta,
aperta pordo
por la orkestro
de birdo-hordo,
kaj la fenestro
montranta vojon,
unuan fojon
de ŝi tretotan!

Por ŝia ven'
la teron krute kotan
mi faris nun facila kaj ĝardena
ĉe freŝa hor' de juna sun' matena:
ho diino,
via sino
per la ŝpino
de l' destino
tuj prenu min!

Ho buŝo-tuŝo,
rozodora gusto
de matura frukto: ŝi!
Ho amo mia,
kaj pasia,
kaj ebria
nur pri ŝi!

La teron krute kotan
nur por ŝia ven'
mi faris nun la bedo
de ĝarden'
ĉe freŝa sun'
de la maten':

El densa for'
mi vidas ŝin aperi,
kaj mia kor'
kuraĝas plu esperi:
atendas min
nun amo vivo-solva!

Mi trompas min:
ne ŝi, nur blovo polva...
Ho pensu nur:
la domo tute pretas,
kaj via vir'
pri via ven' poetas!
Ho pensu nur:
la domo tute pretas,
kaj via vir'
solecas kaj vegetas!...

Rim: Teksto kaj melodio publikigitaj en la revuo Melodia, n-ro 1, Eldonejo Fonto, 1990. Oni trovis nenie la harmonion, do la akordoj ĉi tie prezentataj estas sugestitaj de Flávio Fonseca. Kelkaj adaptoj en la ritmodivido estas faritaj, por konformigi al la harmonio.

Vidu kaj elŝutu la muziktekston kun akordoj (x-sistemo).

Vidu kaj elŝutu la partituron.

Militinto

Verkis: Geraldo Mattos

La tempo milita
jam ĉesis por ŝi:
la filon murdita
ŝi havas por si...

Heroo li estas
post akra batal',
sed amon ne gestas
la frida medal'...

La sorto senŝanĝa
turmentas ŝin plu:
ĉe tablo pormanĝa
nur estas vaku'...

De murdo milita
nun larmas la kor':
la filo perdita
de ŝi restas for!...